1atribu/i JED atribuiserĉi 'atribui' [atribu.0i] (tr) 1.[atribu.0i.asigni] Asigni, destini, doni ion al iu kiel lian: atribui la patran domon, kiel parton de la heredaĵo, al la plej aĝa filo; atribui sumon de mil frankoj por la loterio; ĉu ni atribuu ĉiujn taskojn al viroj kaj neniujn al virinoj? Rsp ; Oskar-premioj estas […] atribuataj al la plej bonaj filmoj, kaj al la plej bona laboro farita de profesiuloj laborantaj en la kinarto [1]; la individuaj hotelĉambroj ne ĝuis la eksterteritorian statuson atribuitan al la konstruaĵoj kunside kaj ofice uzataj por la konferenco, sed estis dube, ĉu Plum sciis pri tiuj subtilaj juraj nuancoj CKv ; post atribuo de la patento, necesas traduko al la oficialaj lingvoj de la membro- ŝtatoj en kiuj la patento estu valida [2]; atribuo de la postenoj laŭ la proporcia voĉdonado [3]; la atribuo de la Zamenhofa nomo al la unua strato en Pollando [4]. aldifiniheredigi, transcedi, transdoni, translasi 2.[atribu.0i.aljugxi] Rigardi, juĝi, opinii ion kiel ies apartenaĵon, aljuĝi: al li estas atribuata la penso, ke en la unua formado de la lingvo la homoj agis nekonscie simile al tusado, ternado, sopirado Ret ; [tio] estas homa parolmaniero, kiu havas diversajn signifojn, kaj ĉiu opinias, ke la signifo, kiun li atribuas al tiu esprimo, estas la sole ĝusta [5]; ekzistas ankoraŭ io, al kio multaj atribuas grandan gravecon [tio estas] la belo [6]; neniam mi devas atribui al iu mian propran religion aŭ kredon [7]; ili atribuas al la prahomo pensan kapablon, kiun li ne povis havi Ret ; kelkaj atribuas al Dionizo ankaŭ la faman verkon „Traktato pri la Sublimo“ Ret . alskribi2atributo 3.[atribu.0i.imputi] Rigardi, opinii ion kiel kaŭzitan de iu aŭ io, aljuĝi: multajn aferojn oni atribuas al la hazardo [8]; profunde en la koro li kaŝis sian malĝojon, kaj tute specialan gravecon li atribuis al [tiu] historio pri [ĝi] [9]; hispana kavaliro, sur kies juna vizaĝo kuŝis tiu ĉarma paleco, kiun la virinoj ordinare atribuas al malfeliĉa amo RBa ; la popolo […] atribuas al ili krimojn kaj malamegas ilin QuV ; [vi] estas tre bela knabo, kaj parte al tio mi atribuas la simpation, kiun mi havas al vi QuV ; mi atribuis la aferon al la timego, sed poste evidentiĝis, ke ĝin okazigis la statika elektro VaK . imputikulpigi 1. , Esperanta kinarto vivas malgraŭ la esperantistoj2. Roland ROTSAERT: Patenta (mal)sukceso, Monato, 2000/11, p. 113. La Ondo de Esperanto, 1999, No 12 (62)4. La Ondo de Esperanto, 2000, No 125. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kuristoj7. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko angle: attribute beloruse: даваць, надаваць, прыпісваць, прысуджваць ĉeĥe: přidělit, přiklepnout, přikázat, přisoudit, přiznat (někomu něco), přiřknout ĉine: 3. 出乎 [chūhū] france: attribuer germane: 1. zuweisen, zuteilen, anweisen, vergeben, verleihen (Preis) 2. übereignen, zuschreiben, zurechnen 3. zurückführen auf, unterschieben, zuschreiben, beimessen hebree: לייחס ל, להועיד hispane: atribuir hungare: 1. odaítél, nekiad 2. tulajdonít (vkinek vmit) 3. tulajdonít (vkinek) itale: attribuire japane: 割り当てる [わりあてる], せいにする katalune: atribuir okcitane: atribuir pole: przyznać, przyznawać rumane: acorda, admite, recunoaște ruse: 1. давать, придавать 2. приписывать, придавать, присуждать 3. приписывать slovake: pripísať niečo, prisúdiť niečo ukraine: надавати, приписувати, присуджувати administraj notoj