imputi
(tr)
- 1.
- Atribui sumon al ia konto: imputi ŝuldon de societo sur la disponeblaj profitoj; tiu elspezo devas esti imputita sur la pasintjara bilanco; (figure) eĉ plej etan eventon oni imputos debete al mia konto SkandalJozef . alkalkuli
- 2.
- Atribui ion al la dividparto de iu: imputi meblojn, pentraĵon, domon en la heredan parton de iu aljuĝi
- 3.
- Atribui al iu la prirespondecon de io: al iliaj influoj oni ja atribuis la frenezaĵojn de Nero, al iliaj inspiroj oni imputis ĉiujn krimojn, kiujn li plenumis QuV ; majeste aspektantaj genioj […] kies speciala, imputita devo estis forteni malbonajn spiritojn for de la reĝa loĝejo Iŝtar ; [tio] kondukas en la kriminala proceso al mistakso de la datumoj kaj faktoj kaj al senbazeco de la imputado [1]. kulpigi
1.
Monato, Hektor Alos i Font: Maljusta justico, 2010
- beloruse:
- запісваць (на рахунак), прыпісваць, адносіць (да чагосьці)
- ĉeĥe:
- imputovat, neprávem přičítat, přisuzovat, svádět, svést, vnutit
- ĉine:
- 归因 [guīyīn]
- france:
- imputer, attribuer
- germane:
- 1. anrechnen, zurechnen, zuweisen 2. zuteilen, zuschreiben 3. bezichtigen, unterstellen, zuschreiben
- hispane:
- imputar
- hungare:
- 1. beszámít (vmit vmibe), terhére ír 2. javára ír, neki ítél, beszámít (vkinek vmit) 3. tulajdonít (vkinek vmit), rovására ír, betud (vkinek vmit)
- japane:
- 計上する [けいじょうする], 繰り入れる [くりいれる], 責任を負わせる [せきにんをおわせる], せいにする
- nederlande:
- 1. op rekening schrijven 2. toeschrijven 3. wijten
- portugale:
- imputar
- ruse:
- 1. отнести (сумму на какой-л. счёт) 2. назначить (имущество в чьё-л. ведение) 3. вменять в вину
- slovake:
- pripočítať, pripísať, prisúdiť
- ukraine:
- приписувати, ставити за провину, відрахувати з.., нарахувати на.., віднести на рахунок видатків з…