pedanta
- 1.
- (iu, io) Precize, detale kaj iom rutine zorganta precipe pri malgravaĵoj: pedanta ordo; ŝi fariĝis pedanta (diligentega, senmanka) vizitantino de la kunvenoj; ne venis ankoraŭ la tempo, ke ni estu tro pedantaj [1]; se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam […] ekzemple ni devus diri: „riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al ĝi“ (ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj viroj, sed ankaŭ pri riĉaj virinoj) [2]; oni ne estu tro pedanta, kritikante la esperantan „memstara“ kiel (fi)germanaĵon, ĉar „ne ĉio memstara ĉiam staras“ [3]. detala, preciza
- 2.
- (iu, io) Posedanta nur mezkvalitan klerecon, sed kredanta sin tre klera kaj parade montradanta siajn konojn: teda kaj pedanta homo; (figure) per la ĥaosa kaj pedanta citado de vortoj el lingvoj, kiujn li ne scipovas, li kredas, ke li montras sin lingvisto; enuiga kaj pedanta elokventeco.
1.
L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 8. Personaj pronomoj
3. Wim Jansen: La germana kaj Esperanto, Monato, 2000/04, p. 27
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 8. Personaj pronomoj
3. Wim Jansen: La germana kaj Esperanto, Monato, 2000/04, p. 27
- angle:
- pedantic
- beloruse:
- пэдантычны
- ĉeĥe:
- malicherný, pedantský, puntičkářský
- ĉine:
- 烦琐 [fánsuǒ], 煩瑣 [fánsuǒ], 迂腐 [yūfǔ], 迂執 [yūzhí], 迂执 [yūzhí], 迂儒 [yūrú]
- france:
- 1. pointilleux 2. pédant (adj.)
- germane:
- 1. pedantisch
- hispane:
- 2. pedante
- hungare:
- 1. pedáns, precíz, akkurátus 2. szőrszálhasogató, betűrágó
- japane:
- 学者ぶった [がくしゃぶった], 些事に拘泥する [さじにこうでいする]
- katalune:
- 1. primmirat, minuciós 2. pedant, presumptuós
- nederlande:
- verwaand, pedant
- pole:
- 1. pedantyczny, akuratny (pot.)
- portugale:
- pedante
- ruse:
- педантичный
- slovake:
- malicherný, pedantný, puntičkársky
- svede:
- 1. pedantisk
- ukraine:
- педантичний
pedanti
(ntr)
- (komune) Agi pedante, tro precize zorgante pri bagateloj: nenio malpermesas, ke vi rigore pedantu […] kaj neniam elipsu la vorton „lingvo“ [4].
4.
M. M. Campagna: Re: Kiam esperanto ne estas
„esperanto“, soc.culture.esperanto, 1996-12-28
- angle:
- be pedantic
- beloruse:
- быць пэдантычным, быць дробязным
- france:
- faire dans la dentelle, vétiller
- hispane:
- pedantear
- katalune:
- ser pedant, insistir en nimietats
- nederlande:
- verwaand zijn, pedant zijn
- pole:
- być pedantycznym
- ruse:
- быть педантом, придираться к мелочам
pedantulo, pedanto
- (komune) Homo skrupule, tre precize plenumanta taskojn, eventuale tro zorganta pri bagateloj: pedanto ebria pro sia ĵusa kleriĝo; en la libro troviĝas – ĉu por kontentigi pedantulojn? – gramatika vortareto [5]. magistro2
5.
Monato, Petro Desmet': La unua Zamenhof-monumento de la 21a
jarcento: dika Pomego!
- angle:
- pedant
- beloruse:
- пэдант
- ĉeĥe:
- pedant, puntičkář, školomet
- ĉine:
- 学究 [xuéjiū], 學究 [xuéjiū], 书呆子 [shūdāizi], 書呆子 [shūdāizi], 书蠹 [shūdù], 書蠹 [shūdù], 迂夫子 [yūfūzǐ]
- france:
- pédant (subst.), cuistre
- germane:
- Pedant
- hispane:
- pedante
- japane:
- 学者ぶる人 [がくしゃぶるじん], 衒学者 [げんがくしゃ], 枝葉末節にこだわる人 [しようまっせつにこだわるじん]
- katalune:
- pedant (individu)
- nederlande:
- betweter
- pole:
- pedant
- slovake:
- pedant, puntičkár
- ukraine:
- педант
pedanteco
-
Animstato, agmaniero de pedanto;
akribio:
ĉiu detalo estas plenumita kun plej laŭdinda
diligenteco kaj pedantecoZ
;
regula kaj metoda ĝis pedanteco;
malakcepti korektojn kaj konsilojn estas pedanteco.
Rim.: Oni ofte perceptas pedantecon kiel nekonvena en situacioj postulantaj pragmatismon, dum akribion oni perceptas kiel konvena ekz. en scienca laboro.
- beloruse:
- пэдантычнасьць
- ĉeĥe:
- lpění na maličkostech, pedantství, puntičkářství
- ĉine:
- 迂气 [yūqì], 迂氣 [yūqì], 书呆子 [shūdāizi], 書呆子 [shūdāizi]
- france:
- pédanterie
- hispane:
- pedantería, pedantismo
- japane:
- 学者気取り [がくしゃきどり], 衒学的態度 [げんがくてきたいど], 杓子定規な態度 [しゃくしじょうぎなたいど]
- slovake:
- pedantstvo, ľpenie na maličkostiach
- ukraine:
- педантичність, педантизм
administraj notoj
~eco:
Mankas verkindiko en fonto.