magistr/o Z

magistro

1.
PED Universitata titolo ekzistanta en pluraj landoj kaj ranganta inter bakalaŭro aŭ abituriento kaj doktoro: pleje ruinigitaj butikistoj, forpelitaj magistroj kaj skribistoj [1]; ekde 1390 li studis en la praga universitato, en 1393 li fariĝis bakalaŭro, en 1396 magistro de liberaj artoj, ekde 1398 li prelegis en la artisma fakultato de la universitato, en 1400 li estis ordinita pastro [2]; la novaj universitataj gradoj estu bakalaŭro (ses-semestra studado), magistro (pliaj du aŭ kvar semestroj) kaj doktoro [3]. VD:diplomo
2.
(figure) =Pedanto
angle:
1. master's degree
beloruse:
магістар
bulgare:
магистър
ĉeĥe:
magistr, mistr
ĉine:
1. 硕士 [shuòshì], 碩士 [shuòshì], 硕士学位 [shuòshìxuéwèi], 碩士學位 [shuòshìxuéwèi]
france:
1. maitre (titre univ.) 2. cuistre, pédant (subst.)
germane:
Oberlehrer 1. Magister, Master
hispane:
máster, maestro
hungare:
1. magiszter (tudományos fokozat)
japane:
修士 [しゅうし], 学士 [がくし]
katalune:
1. màster 2. setciències
nederlande:
licentiaat
perse:
1. کارشناسی ارشد، فوق لیسانس
pole:
1. magister 2. pedant
portugale:
mestre (tít. univers.)
ruse:
магистр
slovake:
magister
ukraine:
маґістр

magistreco

Rango, funkcio de magistro: kiuj havas nur magistrecon aŭ licencion devas trapasi ekzamenon [4].
4. X. Monthéard, trad. J.-M. Cash: Esti studento en Vjetnamujo, Le Monde diplomatique, 2012-04
france:
maitrise (titre univ.), master

magistriĝi

(ntr)
PED Ricevi la rangon magistro: Zofia Banet-Fornalowa […] magistriĝis pri historio en la Universitato de Varsovio en 1954 [5].
5. -: Forpasoj, Esperanto, 2012/11
france:
passer sa maitrise, passer son master

administraj notoj