*tord/i UV *tordi serĉi 'tordi' [tord.0i] (tr) 1.[tord.0i.FIZ] Turni teksaĵon aŭ flekseblan objekton per ĝiaj ekstremoj laŭ reciproke kontraŭa direkto: tordi malsekan tukon; tordi lanon, fadenon; la ŝnuristo tordas siajn ŝnurojn [1]; pinte supren torditaj lipharoj; tordiĝi kiel serpento; la vento tordas (turnas, kirlas) la ondojnB , fortega […] vento […] plugas sur [la akvo] grandajn sulkojn […] kaj post momento tordas ĝin en senfundajn akvoturnojn [2]; eltordiĝema kaj kurbiĝanta serpento [3]. volvi 2.[tord.0i.misforme] Misformi aŭ difekti tordante: tordi la buŝon (grimaci); li tordis al si la piedon; arbo tordita de vento; tordiĝi en konvulsioj [4]; malsato tordas la ventrojn; spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino [5]; ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin tordis (li estas multe spertinta) PrV ; fortordi la konsciencojn [6]; li alportu sian oferon el turtoj aŭ el kolombidoj kaj la pastro alportu ĝin al la altaro kaj fortordu ĝian kapon [7]; li alportu pro sia peko […] du turtojn […] al la pastro, kaj ĉi tiu […] tordorompos ĝian kapon ĉe la nuko, sed ne apartigos ĝin [8]. 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 11a3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 27:14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 18a5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 13:86. Hipokrata ĵuro - Vikipedio7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 1:158. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 5:8 angle: twist beloruse: 1. круціць, віць, сукаць 2. круціць, крывіць ĉeĥe: vyždímat, ždímat ĉine: 捩 [liè], 扭曲 [niǔqū], 肙 [yuān] france: tordre germane: wringen, winden hispane: 1. retorcer 2. torcer hungare: 1. csavar, facsar 2. torzít, eltorzí, elhúz ne unu hundo lin mordis, ne unu vento lin ~is: átesett a tűzkeresztségen. japane: よじる, ねじる, 絞る [しぼる], 撚る [よる], ねじ曲げる [ねじまげる], ゆがめる nederlande: wringen pole: 1. skręcać, wykręcać, wyżymać (ubranie) 2. skręcać, wykręcać, ukręcać, przekręcać, wypaczać portugale: 1. torcer 2. torcer ruse: 1. выкручивать, скручивать, сучить (нить), вить (нить) 2. выкручивать, выкрутить, скручивать, скрутить, вывихнуть slovake: krútiť, skrútiť taje: 1. บิด tibete: ཚིགས་འཆུས་ ukraine: крутити, вити, сукати, скручувати, викручувати tordaserĉi 'torda' [tord.0a] [tord.0a.FIZ] Spiralforma, formanta plurajn kurbojn: torda strato; torda, tordita frazo (embarasite kaj implike malklara). serpenta, zigzaga angle: twisted, crooked, winding beloruse: кручаны, скручаны, зьвіты, мудрагелісты ĉeĥe: zakroucený ĉine: 紾 [zhěn], 哩溜歪斜 [līliūwāixié], 弯曲 [wānqū], 彎曲 [wānqū], 挛 [luán], 攣 [luán] france: tordu germane: gewunden, gekrümmt, schief, (sich) schlängelnd hispane: retorcido, torcido hungare: csavaros, girbe-gurba japane: 撚った [ひねった], 曲がりくねった [まがりくねった] nederlande: verwrongen, krom pole: skręcony, wykręcony, ukręcony, przekręcony, wypaczony, pokręcony, wyżęty portugale: retorcido, distorcido ruse: кручёный, витой, закрученный, витиеватый (f) slovake: krivolaký, krivý, špirálovitý ukraine: кручений, скручений, покручений distordiserĉi 'distordi' [tord.dis0i] (tr) [tord.dis0i.FIG] (figure) Intence aŭ neintence misformi, misprezenti, misinterpreti: vi distordas kiel eble plej malice mian deklaron [9]; certe li distordas miajn vortojn [10]; Benjamin Gross skribis ankaŭ pri la traduko de la Biblio komence de nia erao: „la uzo de vortprovizo veninta el tute malsama pensmondo ol la hebrea mondo ne povis ne distordi la konceptojn, kaj influi la ŝanĝojn de enhavsignifoj […]“ [11]; televidiloj kaj komputiloj distordas nian biologian horloĝon [12]; li ankaŭ senhonte falsas faktojn […] por iel pravigi siajn distordaĵojn [13]. deformi, falsidistord·oRim.: Foje pli trafe oni esprimus tiun sencon per „mistordi“. 9. Platono, trad. D. Broadribb: La Respubliko , 200010. Monato, Vilĉjo Simcock: Aktuala religia mortigado11. Monato, Clair Mahé: La okcitana lingvo12. Monato, Ivo Durwael: Dormu bone, vivu bone13. Monato, Paul Blaskowicz: Iraka arĥitekturo angle: distort beloruse: скручваць, дэфармаваць (круткай) ĉeĥe: překroutit, překrucovat, rozkroutit, vykroutit, vymknout, zkreslit ĉine: 扭曲 [niǔqū], 使失真 [shǐshīzhēn], 使变形 [shǐbiànxíng], 使變形 [shǐbiànxíng], 使难看 [shǐnánkàn], 使難看 [shǐnánkàn], 走样 [zǒuyàng], 走樣 [zǒuyàng], 弄歪 [nòngwāi] france: fausser (tordre), tordre (fausser) germane: verdrehen, verzerren hispane: distorsionar, tergiversar japane: ねじ曲げる [ねじまげる], ゆがめる pole: przekręcać slovake: prekrútiť, skresliť, vykrútiť ukraine: деформувати, викривляти, спотворювати, розтягати eltordiserĉi 'eltordi' [tord.el0i] [tord.el0i.FIG] (figure) Per premo, minaco... eltrudi de iu monon, havaĵojn, servon: eltordi el li la informojn estis pli malfacile [14]. 14. A. Löwenstein: La ŝtona urbo, 1999 angle: extort beloruse: выкручваць (з чагосьці) ĉeĥe: vykroutit, vyždímat france: extorquer, pressurer (financièrement) germane: abpressen, abnötigen, erpressen hispane: extorsionar japane: しぼり出す [しぼりだす], しぼり取る [しぼりとる] pole: wyduszać, wyciągać slovake: vykrútiť ukraine: викручувати artiktordo serĉi 'artiktordo' [tord.artik0o] [tord.artik0o.MED] Dolora trostreĉo de ligamento pro movo kiu tordis artikon: bandaĝo de maleolo kaze de artiktordo [15]. 15. C. Bertin: Sukurado kaj Tujaj Flegoj, 1989 angle: sprain (of a joint) beloruse: зьвіх, вывіх, выкрут france: entorse, foulure germane: Verstauchung, Distorsion japane: ねんざ koltorduloserĉi 'koltordulo' [tord.kol0ulo] [tord.kol0ulo.ZOO] Mezgranda birdo kapabla por grimpado laŭ branĉoj kaj nestanta en arbotruoj, tiel nomata pro sia kapablo turni la kapon ĝisdorse; genro el familio pegedoj kun unu eŭropa kaj centrazia kaj unu afrika specioj (Jynx): kion celas, kamarado – demandas la Kukolo la Koltordulon, ke vi senĉese tordas la kolon tien-reen? [16]. 16. J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002a angle: wryneck beloruse: круцігалоўка france: torcol germane: Wendehals itale: torcicollo latinece: Jynx ukraine: крутиголовка kuntordiserĉi 'kuntordi' [tord.kun0i] (tr) [tord.kun0i.FIZ] Kunigi en tordo plurajn aĵojn: mi ankaŭ kuntordis ĉiujn ferajn stangojn triope [17]. plekti, ŝpini 17. J. Swift, trad. M. Inman: Gulivero en Liliputo, [1910] angle: plait, braid, interlace, intertwine beloruse: скручваць (разам) ĉine: 交錯 [jiāocuò], 交错 [jiāocuò] france: tordre ensemble, tresser germane: verflechten, (zusammen) flechten, durchflechten hispane: entrelazar, trenzar japane: より合わせる [よりあわせる] pole: skręcać, splatać premtordiserĉi 'premtordi' [tord.prem0i] (tr) [tord.prem0i.FIZ] Forte tordi molan aĵon, tiel ke ĝi estas premata: li […] viŝis de sia frunto tutajn ŝvitotorentojn, kiujn poste […] li redonis al la tero per bone imitata premtordo de l' tuko [18]. 18. Raymond Schwartz: Kiel akvo de l' rivero, 1:1 angle: wring, wring out beloruse: выкручваць (напр. бялізну) ĉeĥe: vykroutit, vyždímat ĉine: 拧 [níng], 擰 [níng], 絞 [jiǎo], 绞 [jiǎo], 扭乾 [niǔgān], 扭干 [niǔgān], 拧干 [nínggān], 擰乾 [nínggān], 手扭 [shǒuniǔ], 拧挤 [níngjǐ], 擰擠 [níngjǐ], 絞乾 [jiǎogān], 绞干 [jiǎogān] france: tordre, essorer germane: wringen, auswringen hispane: escurrir (retorciendo) japane: 絞る [しぼる] pole: wykręcać, wyżymać slovake: dohúžvať, dokrkvať, vykrúcať ukraine: викручувати, віджимати (білизну і т.п.) administraj notoj ~i: Mankas verkindiko en fonto. ~a: Mankas dua fontindiko. ~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.