distordo
- 1.
- Aberacio konsistanta el tio, ke bildo, kiu estas iom malproksime de la ĉefa akso de lenso aŭ de ne enfokusigita objektivo, estas kurbe reproduktata: aplanato ne havas koloran aberacion, sferan aberacion kaj distordon sed havas astigmatecon [1]; periskopo ne havas distordon sed havas ĉiujn aliajn aberaciojn [2].
- 2.
- Aliformiĝo de elektra aŭ magneta kampo sub la influo de alia kampo aŭ de okaza kaŭzo.
- 3.
- Neĝusta reprodukto de sono pro aldoniĝo de frekvencoj, kiujn ne havis la origina signalo: atmosfere distordata radiofonia kanalo [3]; [ili] bezonas aldoni sonajn efektojn (precipe distordon) [4].
Rim.:
Oni povas ankaŭ rigardi tiun nocion faka subsenco regule formita el la
vorto „tord·i“, kp dis·tord·i.
[Wolfram Diestel]
1.
Vikipedio, Aplanato
2. Vikipedio, Periskopo (objektivo)
3. Pejno Simono: Ĉu ni mortu miskomprene? (2), Monato, 2000/10, p. 23-25
4. Vikipedio, Elektra gitaro
2. Vikipedio, Periskopo (objektivo)
3. Pejno Simono: Ĉu ni mortu miskomprene? (2), Monato, 2000/10, p. 23-25
4. Vikipedio, Elektra gitaro
- beloruse:
- 1. скрыўленьне 2. скажэньне 3. скажэньне
- ĉeĥe:
- distorze, rozkroucení, vykroucení, vymknutí, zkroucení, zkřivení
- ĉine:
- 2. 失真 [shīzhēn]
- france:
- distorsion
- germane:
- 1. Verzeichnung 2. Verzerrung 3. Verzerrung
- hungare:
- torzítás
- japane:
- ゆがみ, 歪曲収差 [わいきょくおさむさ], ひずみ
- perse:
- واپیچش، اعوجاج
- pole:
- 1. dystorsja
- portugale:
- distorção
- ruse:
- 1. искривление 2. искажение 3. искажение
- slovake:
- distorzia, podvrtnutie
- ukraine:
- дисторсія, викривлення, спотворення (звуків і т.п.), викривлення (ліній), дисторзія, розтягнення (зв’язок)