1struktur/o JED strukturoserĉi 'strukturo' [strukt.0o] 1.[strukt.0o.konstruo] Maniero, laŭ kiu estas kunaranĝitaj la diversaj partoj de tutaĵo: strukturo de konstruaĵo, maŝino, organismo, ĥemia substanco; konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo PrV ; (figure) belstruktura viro. konstruo, aranĝo, skemo 2.[strukt.0o.MAT] MatVort (fakula ĵargono) Tuto de la rilatoj, operacioj, topologioj ks, per kiuj oni provizas aron por doni al ĝi interesajn matematikajn ecojn; alternative, oni nomas strukturo ankaŭ la tiamaniere provizitan aron kaj la tuton de ĝiaj ecoj: provizite per adicio kaj multipliko, la aro de polinomoj havas ringan strukturon; metriko donas al aro topologian strukturon, sed ne ĉiu topologia spaco havas metrikan strukturon; kian strukturon havas la aro de frakcioj super la polinomringo? algebra strukturo, topologia strukturo. angle: 2. structure beloruse: структура, лад, пабудова ĉeĥe: skladba, složení, struktura, uspořádání ĉine: 架构 [jiàgòu], 架構 [jiàgòu], 間架 [jiānjià], 间架 [jiānjià], 建制 [jiànzhì], 形制 [xíngzhì], 构造 [gòuzào], 構造 [gòuzào], 結構 [jiégòu], 结构 [jiégòu], 格局 [géjú] france: structure bel~a: bien charpenté. germane: Struktur, Aufbau bel~a: gut gebaut. hungare: szerkezet, struktúra, felépítés bel~a: jóvágású. 2. struktúra japane: 構造 [こうぞう], 構成 [こうせい], 組織 [そしき] nederlande: structuur pole: struktura, budowa 2. struktura ruse: структура, строение, устройство 2. структура slovake: vnútorná stavba, zloženie, štruktúra ukraine: структура, будова strukturiserĉi 'strukturi' [strukt.0i] (tr) [strukt.0i.KOMUNE] Provizi per strukturo, aranĝi laŭ strukturo, organizi: se vi laboras pri plurlingva terminaro, strukturu la nocio-sistemojn [1]. 1. H. Suonuuti, trad. S. Fiedler: Terminologia Gvidilo, 1998 beloruse: структураваць, упарадкаваць ĉeĥe: složit, strukturovat, účelně uspořádat ĉine: 刻花 [kèhuā] france: structurer germane: strukturieren pole: formatować, strukturyzować slovake: usporiadať, štruktúrovať ukraine: структурувати, надавати структури strukturismoserĉi 'strukturismo' [strukt.0ismo] [strukt.0ismo.FIL] Filozofia kaj homscienca skolo, kiu analizas siajn objektojn kiel strukturojn el interrilataj eroj, populara en la 20a jarcento: Claude Lévi-Strauss ... estis Franca antropologo kies laboro en etnologio estigis la evoluadon de strukturismo kiel metodo por kompreni socion kaj kulturon [2]. 2. L. G. Restrepo Rivas: skribitaj pensoj, 2009-11-08 beloruse: структуралізм france: structuralisme japane: 構造主義 [こうぞうしゅぎ] pole: strukturalizm ukraine: структуралізм restrukturi, alistrukturiserĉi 'restrukturi' serĉi 'alistrukturi' [strukt.re0i] (tr) [strukt.re0i.KOMUNE] Ŝanĝi la strukturon, rearanĝi: li alistrukturis siajn gazet-entreprenojn maldungante kvin mil salajrulojn [3] mi restrukturis, prilaboris kaj kompletigis la literaturliston [4]. 3. M. Bénilde, trad. V. Lutermano: Predistoj de gazetoj..., le Monde diplomatique, 2007-084. B. Wennergren: [PMEG] Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, 2010 angle: restructure , refactor beloruse: рэструктураваць ĉine: 重組 [chóngzǔ], 重组 [chóngzǔ], 改制 [gǎizhì], 重新安排 [chóngxīnānpái], 重新組織 [chóngxīnzǔzhī], 重新组织 [chóngxīnzǔzhī] france: restructurer germane: umstrukturieren, restrukturieren pole: reformatować, restrukturyzować algebra strukturoserĉi 'algebra strukturo' [strukt.algebra0o] [5] Aro, konsiderata kune kun almenaŭ unu operacio en ĝi: algebran strukturon oni ofte signas per opo de la tipo (E,†,♦), kies unua termo montras la aron kaj la pluaj la operaciojn. Kelkaj rimarkindaj algebraj strukturoj: latiso, bulea algebro; grupoido, duongrupo, monoido, grupo, ringo, korpo, modulo, vektora spaco, afina spaco, lineara algebro. 5. Jan Werner: Matematika Vortaro, Esperanta-Ĉeĥa-Germana, 1952 angle: algebraic structure beloruse: альгебраічная структура ĉine: 代数结构 [dàishùjiégòu], 代數結構 [dàishùjiégòu] france: structure algébrique germane: algebraische Struktur hungare: algebrai struktúra pole: struktura algebraiczna ruse: алгебраическая структура topologia strukturoserĉi 'topologia strukturo' [strukt.topologia0o] [6] topologio. 6. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §434 angle: topological structure beloruse: тапалягічная структура ĉine: 拓扑结构 [tuòpūjiégòu], 拓撲結構 [tuòpūjiégòu] france: structure topologique germane: topologische Struktur hungare: topologikus struktúra pole: struktura topologiczna ruse: топологическая структура administraj notoj algebra ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro. topologia ~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.