Aldoni tradukojn al ReVo:

1simpati/o

simpatio

serĉi 'simpatio'
[simpat.0o]
1.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Reciproka favora instinkta inklino de du personoj, pro similaj sentoj kaj sintenoj: en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato [1]; Hiram rigardis lin kun kompato, aŭ simpatio [2]; diru al fraŭlino Klaro, ke miaj agoj estis nek ŝerco, nek kaprico, en la komenco tio estis simpatio, kaj poste amo kaj respekto [3]. VD:akordo2, harmonio2, konkordo, kunsento
2.
[Mankas mrk por aldoni tradukojn]
Favora inklino de iu aŭ io, kiu plaĉas al li: ŝi akiris ĉe li simpation kaj favoron [4]; ili veturu tra Svedujo, sed la maljunulo ĝis nun ankoraŭ ne havas simpation por tiu lando [5]; multaj homoj […] ne kutimis donadi al si precizan kalkulon pri siaj simpatioj kaj antipatioj [al] ia ideo [6]; verdire ni sentas pli da simpatio kaj admiro por homo, kiu pretas oferi sian vivon pro sia idealo [7]. VD:favoro, plaĉo, prefero, ŝato
angle:
sympathy
beloruse:
сымпатыя
ĉeĥe:
náchylnost, náklonnost, příchylnost, sympatie
ĉine:
[xù], 恤 [xù], 恤 [xù]
france:
sympathie
germane:
Sympathie, Zuneigung 1. Gleichklang (der Empfindungen), Einklang
hispane:
simpatía
hungare:
rokonszenv, szimpátia
itale:
simpatia (benevolenza)
japane:
共感 [きょうかん], 同感 [どうかん], 好感 [こうかん], 同情 [どうじょう], 思いやり [おもいやり]
katalune:
simpatia
nederlande:
sympathie
pole:
sympatia, upodobanie, życzliwość
ruse:
симпатия
slovake:
náklonnosť, sympatia
ukraine:
симпатія

simpatia

serĉi 'simpatia'
[simpat.0a]
1.
[simpat.0a.simpatianta]
Sentanta aŭ montranta simpation por iu; simpatiplena: estu ĉiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj [8]; tiu junulo lasis en la koro de ĉiuj siaj familianoj multajn simpatiajn bedaŭrojn [9]; Jaspa simpatie suspiris [10]; „mia kara Tom,“ respondis la amiko per mok-simpatia voĉo: „mi gardos cin estonte, kaj neniam permesos ke ci iru el mia vido“ [11]; simpatia etoso […] regis dum la simpozio [12].
2.
[simpat.0a.placxa]
Estiganta simpation de iu; simpatiinda, simpativeka, plaĉa: ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi [13]; personoj, al kiuj mi pro ia kaŭzo ne estas simpatia [14]; ili povis nur ripeti ŝian lastan vorton, kaj tia sola ripetado ne estis simpatia por ŝi [15]. VD:agrabla, aminda, ĉarma, ŝatinda
8. La Nova Testamento, I. Petro 3:8
9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa
10. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 57a, p. 274a
11. John Merchant: Tri Angloj Alilande, Ĉapitro II.
12. Carlo Minnaja: Du akademioj kune (Geraldo Mattos kaj Christer Kiselman, Lingva planado kaj leksikologio), Monato, jaro 2002a, numero 1a, p. 26a
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 10:19
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
angle:
sympathetic
beloruse:
1. сымпатызуючы 2. сымпатычны
ĉeĥe:
sympatický
france:
2. sympathique
germane:
2. sympathisch
hispane:
simpático/a
hungare:
rokonszenves, szimpatikus
itale:
simpatico (benevolenza)
japane:
好感のもてる [こうかんのもてる], 感じのいい [かんじのいい], 気の合った [きのあった], 同情的な [どうじょうてきな]
katalune:
simpàtic
nederlande:
sympathiek
pole:
sympatyczny
ruse:
симпатичный
slovake:
sympatický
ukraine:
симпатичний

simpatii

serĉi 'simpatii'
[simpat.0i]
(x)
Senti simpation al iu, havi simpation por: simpatiu unu kun alia laŭ Kristo Jesuo [16]; niaj estimataj gastoj […] simpatias nian aferon [17]; eĉ mia edzino simpatias la komunistojn Metrop ; kiel oni povas ne simpatii kun la naturo [18]; Vienanoj kaj Dresdenanoj simpatias, malgraŭ la landlimo [19].
16. La Nova Testamento, Romanoj 15:5
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
18. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XI
19. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
angle:
sympathize
beloruse:
сымпатызаваць
ĉine:
同情 [tóngqíng], 悯 [mǐn], 憫 [mǐn], 愍 [mǐn]
france:
sympathiser
germane:
sympathisieren
hispane:
simpatizar
hungare:
rokonszenvezik, szimpatizál
itale:
avere simpatia, provare simpatia, mostrare simpatia
japane:
共感する [きょうかんする], 気が合う [きがあう], 同情する [どうじょうする]
katalune:
simpatitzar (amb)
nederlande:
sympathiseren
pole:
sympatyzować, obdarzyć sympatią
ruse:
симпатизировать
ukraine:
симпатизувати (кому-н.), відчувати взаємну симпатію

malsimpatii

serĉi 'malsimpatii'
[simpat.mal0i]
(x)
Senti, montri malfavoran inklinon, eventuale reciprokan: Vinicius neniam kuraĝus edzinigi knabinon, kiun la aŭgustino malsimpatias [20]; filologoj, kiuj persone ne malsimpatias al […] la lingvo kiel […] socia fenomeno [21]; ne ofte ni renkontas iun, kun kiu, je la unua vido, ni tuj […] malsimpatias [22]; ili malsimpatias kun la landoj, kiuj […] devis ekmiliti [23]. SIN:antipatiiVD:mallogi, malŝati
20. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLI
21. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
22. Monato, Garvan Makaj: Neniam plu, 2010
23. Aleksandro Gofen: Brave, prezidanto Putin!, Monato, jaro 2003a, numero 2a, p. 12a
angle:
antipathize
beloruse:
адчуваць антыпатыю, адчуваць непрыязь
ĉine:
反感 [fǎngǎn]
france:
ressentir de l'antipathie (pour)
germane:
Abneigung haben, unangenehm finden, unsympathisch finden
hispane:
detestar, rechazar
hungare:
ellenszenvet érez, nem rokonszenvez
itale:
avere antipatia, provare antipatia, mostrare antipatia
katalune:
avorrir, detestar
pole:
być antypatycznym, być odrażającym
ruse:
чувствовать антипатию, чувствовать неприязнь
slovake:
neznášať

malsimpatio

serĉi 'malsimpatio'
[simpat.mal0o]
Instinkta malfavora sento al iu, eventuale reciproka: tiuj, kiuj antaŭe elmontradis malsimpation al la eleganta epikurano, nun komencis lin ĉirkaŭadi kaj klopodi pri lia favoro [24]; la malsimpatio de l’ frataro kontraŭ mi ankoraŭ pli profundiĝis ekde tiu evento [25]; tiaj malsimpatioj kutime estas reciprokaj kaj etendiĝas al ĉiaj rilatoj interkulturaj [26]; la germana registaro […] falis en truegon de malsimpatio [27]. SIN:antipatioVD:malemo
24. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XL
25. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita
26. La Ondo de Esperanto, 1999, No 1 (51)
27. Stefan Maul: En giganta truo, Monato, jaro 1999a, numero 9a, p. 6a
angle:
antipathy
beloruse:
антыпатыя, непрыязь
ĉeĥe:
antipatie, averze
ĉine:
反感 [fǎngǎn], 厌恶 [yànwù], 厭惡 [yànwù]
france:
antipathie
germane:
Antipathie
hispane:
antipatía
hungare:
ellenszenv, antipátia, unszimpátia
itale:
antipatia
japane:
反感 [はんかん], 嫌悪感 [けんおかん], 毛嫌い [けぎらい]
katalune:
antipatia, malvolença
pole:
antypatia, odraza
ruse:
антипатия, неприязнь
slovake:
antipatia, averzia
ukraine:
антипатія

administraj notoj

pri ~a 1.:
       Ĉi tiu aktiva senco ne aperas en PIV1 aŭ PIV2.
       [ĵv, mb]