*sezon/o PV *sezono serĉi 'sezono' [sezon.0o] en: 1.[sezon.0o.KAL] en: Parto de la jaro karakterizata per sia vetero, naturaj kondiĉoj, homaj okupoj: ĉiu sezono kun sia bono PrV . a)[sezon.0o.jarkvarono] en: En mezvarmaj landoj ĉiu el la kvar partoj de jaro kun tipa temperaturo, nome printempo (varmiĝo), somero (varmo), aŭtuno (malvarmiĝo), vintro (malvarmo): komenciĝis la plej bela sezono por Egipto ― la vintro [1]; la kampoj aliigis siajn kolorojn laŭ la sezonoj, la garbujoj pleniĝis kaj malpleniĝis, [ĝis] l’ reveno de l’ vintro [2]; arbo maldormas en la daŭro de tri sezonoj, kaj nur en la komenco de la vintro ĝi endormiĝas [3]. b)[sezon.0o.tropika] en: En tropikaj landoj ĉiu parto de jaro kun tipa sekeco, nome pluvsezono (malseka), seka sezono: kamplaborojn en Togolando influas du gravaj sesmonataj sezonoj: la pluva kaj la senpluva [4]; ne plaĉas la pluva sezono […] ĉie tro humidas, en domoj kreskas ŝimo kaj nepras zorgi pri manĝaĵoj [5]; la everestaj glaciejoj fakte havas la econ havigi akvon alvale dum la sekaj sezonoj [6]. musono c)[sezon.0o.okupo] en: Jarparto speciale taŭga por ia faro: kiam alproksimiĝis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn [7]; la fiŝsezono proksimiĝis [8]; la unua kurso okazis en la vintra sezono en 1952-53 (vd semestro) [9]; igas nin bedaŭri, ke lia poezia sezono (fazo, periodo) daŭris tiel mallonge [10]; regule okazas tie diversaj kulturaj aranĝoj, dividitaj en pluraj periodoj, la sezono kutime komenciĝas en aprilo kaj daŭras ĝis la fino de septembro [11]; la rikolta sezono [12]; la festa sezono Sol ; miloj da turistoj vizitas Kornvalon dum la feria sezono [13]; ankoraŭ ne estas la libertempa sezono [14]; la ski-sezono [15]; por ĉio estas sezono (taŭga tempo) [16]. 2.[sezon.0o.KIN] en: Vico de filmoj laŭplane kaj regule publikigitaj kiel parto de serio: jen nova antaŭrigardo al la debuta epizodo el la kvina sezono de „Lost“ [17]; kun 10 sezonoj kaj 214 epizodoj, „Stargate SG-1“ estas la plej longa sciencfikcia televidserio [18]. 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI2. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Lasta sonĝo de maljuna kverko4. Monato, Sagbadjelou Kokou/pg: Pro pluvo plu, 20055. Monato, Hori Yasuo: Ĉu ĝoja plorpluvo?, 20036. Monato, Roberto Pigro: Everesto mem blovospiras, 20137. La Nova Testamento, Mateo 21:348. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Filip Onkudimov, 49. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto10. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Tria Parto12. Evgeni Georgiev/pg: Nova ponto sur Danubo, Monato, 2001/01, p. 1113. Monato, Garvan Makaj': La kornvala ne mortinta!, 200814. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 23. Kasteloj En Aero.15. Monato, Zlatko Tišljar: Skiis-tina!, 201316. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Predikanto 3:117. -: mojose, 2008-12-1918. Vikipedio, artikolo „Stargate SG-1“, 2009-11-07 afrikanse: seisoen albane: sezon amhare: ወቅት angle: season arabe: الموسم armene: սեզոն azerbajĝane: mövsüm beloruse: 1.a пара году 1.c сэзон 2. сэзон bengale: ঋতু birme: ရာသီ bosne: sezona ĉeĥe: roční období, sezóna 1.a roční doba dane: årstid estone: hooaeg eŭske: denboraldian france: saison galege: tempada germane: 1.a Jahreszeit pluva ~o: Regenzeit. 1.c Saison vintra ~o: Wintersaison. rikolta ~o: Erntesaison. ski-~o: Skisaison. 2. Staffel greke: 1.a εποχή guĝarate: મોસમ haitie: sezon haŭse: kakar hinde: मौसम hispane: 1.a estación (del año) hungare: 1.a évszak 1.c idény, szezon igbe: n’oge indonezie: musim irlande: séasúr islande: árstíð japane: シーズン jave: mangsa jide: צייַט jorube: akoko kanare: ಋತುವಿನ kartvele: სეზონი katalune: 1.a estació (de l'any) kazaĥe: маусымы kimre: tymor kirgize: сезону kmere: រដូវកាល koree: 시즌 korsike: staghjoni kose: ixesha lonyaka kroate: sezona kurde: demsal latine: tempore latve: sezona laŭe: ລະດູການ litove: sezonas makedone: сезона malagase: vanim-potoana malaje: musim malajalame: കാലം malte: istaġun maorie: wa marate: हंगाम monge: lub caij mongole: улирал nederlande: seizoen, jaargetijde rikolta ~o: oogstseizoen. nepale: मौसम njanĝe: nyengo okcidentfrise: seizoen panĝabe: ਸੀਜ਼ਨ paŝtue: موسم pole: sezon 1.a pora roku ruande: igihe rumane: sezon 1.a anotimp ruse: 1.a время года 1.c сезон, пора (чего-л.) samoe: tau sinde: موسم sinhale: කන්නයේ skotgaele: ràith slovake: ročné obdobie, sezóna slovene: sezona somale: xilli ciyaareedkan ŝone: mwaka sote: nako sunde: usum svahile: msimu taĝike: мавсим taje: ฤดู tamile: சீசன் tatare: Сезон telugue: సీజన్ tibete: ནམ་དུས་ turke: mevsim ukraine: сезон urdue: موسم uzbeke: mavsum vjetname: mùa zulue: isizini intersezonoserĉi 'intersezono' [sezon.inter0o] en: 1.[sezon.inter0o.okupo] en: Periodo inter sezonoj1.c: politika, teatra, turisma intersezono; intersezonaj tempoj, kiam la montro de lastsezonaj roboj estas tro malfrua kaj la tempo estas tro frua por tiuj de la venonta sezono [19]; mi vere ne ĝenus vin, sed altaj estas funkciadaj kostoj, la luprezo de la vendejo, krome estas intersezono... [20]. morta sezono 2.[sezon.inter0o.jarkvarono] en: Supernocio por aŭtuno kaj printempo, periodo inter somero kaj vintro (kiujn oni rigardas „ĉefaj“ sezonoj1.a): ni ankaŭ vidas, ke printempo kaj aŭtuno estas respektive intersezonoj (transiraj sezonoj) inter vintro kaj somero kaj somero kaj inter somero kaj vintro [21]. 19. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 39. Ni Forton Pli Freŝan Akiras.20. J. Rejtő, trad. L. Bálazs: La skeleta brigado, ĉapitro 13a21. Kial ekestas jarsezonoj? angle: off-season beloruse: міжсэзоньне france: 2. demi-saison germane: Zwischensaison indonezie: pancaroba ruse: межсезонье morta sezonoserĉi 'morta sezono' [sezon.morta0o] en: Tempo de la jaro kun malmulte da aktiveco, kiam ne okazas kultivado, turismo ks: en la morta sezono de agrikulturaj laboroj li ankoraŭ serĉis kromokupojn [22]. 22. Monato, Wei Yubin: La biciklo de mia patro, 2012 angle: dead season, low season, off-season, slack season beloruse: мёртвы сэзон france: morte saison germane: Zeit außerhalb der Saison ruse: глухая пора, несезон, мёртвый сезон pluvsezonoserĉi 'pluvsezono' [sezon.pluv0o] en: [sezon.pluv0o.MET] en: Sezono de abunda pluvado, karaktera de tropika klimato: en la somera pluvsezono, kiam kotiĝis la vojo, mi devis […] rajdi blankan, forkureman ĉevalon [23]. 23. E. de Kock: Sub fremdaj ĉieloj, 2007 beloruse: сэзон дажджоў france: saison des pluies germane: Regenzeit reprodukta sezonoserĉi 'reprodukta sezono' [sezon.reprodukta0o] en: [sezon.reprodukta0o.ETOL] en: Parto de la jaro, kiam iuj bestoj seksardas kaj reproduktiĝas: dum la reprodukta sezono la tigroj kolektiĝas kaj unuiĝas [24]. 24. J. Ŝuvajev: Pri la konduto de bestoj, Fokuso, 1987:1, p. 2a beloruse: шлюбны сэзон france: saison des amours germane: Fortpflanzungszeit, Brunftzeit indonezie: musim kawin seka sezonoserĉi 'seka sezono' [sezon.seka0o] en: [sezon.seka0o.MET] en: Sezono de senpluveco, karaktera de tropika klimato: dum la seka sezono, eĉ je la naŭa matene, ŝvitas kaj la infanoj kaj la instruistoj [25]; la seka sezono estas tiu de malaltaj akvaroj, la riveroj malaltiĝas ĝis sia plej malgranda fluejo, el kie elmergiĝas sablaĵoj [26]. 25. Monato, Woudji Kossi/pg: Fiŝkaptado en afrikaj lernejoj, 201526. Ĉina Radio Internacia: La musonoj, elemento decidiganta la ritmon de la naturo, 2012-07-09 beloruse: сухі сэзон france: saison sèche germane: Trockenzeit turisma sezonoserĉi 'turisma sezono' [sezon.turisma0o] en: [sezon.turisma0o.KOMUNE] en: Sezono favora por turismo, ĝenerale mildavetera: meze en la turisma sezono [27]; la kongreso okazas dum la turisma sezono [28]. feritempo 27. Monato, Stefan Maul: Unika biotopo, 200628. -: Utilaj informoj pri Hanojo kaj Vjetnamio, Universala Kongreso de Esperanto, Dua Bulteno, 2012 beloruse: турыстычны сэзон france: saison touristique germane: Tourismussaison, Ferienzeit administraj notoj