muson/o PV

musono

MET Vento kiu trablovas intertropikan Azion, somere de maro al tero, vintre de tero al maro: la antaŭmusonaj kaj vintraj monatoj [1]; la musono apogeas, per falĉileto oni diligente tranĉadas la rizplantojn [2]; [tiuj loknomoj] elvokis buntajn imagojn kaj fortajn sentojn: sufokan klimaton, musonan pluvegon, sovaĝajn bestojn, fremdajn lingvojn [3].
Rim.: En unu frua verko aperas la formo „monzuno“: mi mem povas ĝin kompari nur al la monzun-ventego, kiu kaptis min apud la Molukka-insuloj VaK .
1. Monato, Roberto Pigro: Everesto mem blovospiras, 2013
2. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 18
3. Garbhan MacAoidh: Sutroj kaj saŭdadoj, Monato, 2000/12, p. 25
angle:
monsoon
beloruse:
мусон
bulgare:
мусон
ĉeĥe:
monzun
ĉine:
霉雨 [méiyǔ], 梅雨 [méiyǔ], 季風 [jìfēng], 季风 [jìfēng]
france:
mousson
germane:
Monsun
hispane:
monzón
hungare:
monszun
japane:
モンスーン
nederlande:
moesson
pole:
monsun
portugale:
monção (meteor.)
rumane:
muson
ruse:
муссон
slovake:
monzún
ukraine:
мусон (вітер)

somera musono

KALMET Musono blovanta en somero de maro al tero, alpuŝante pluvon; la responda sezono: la somera musono, de aprilo ĝis oktobro […] kunportas varman kaj humidan veteron [4].
4. -: Utilaj informoj pri Hanojo kaj Vjetnamio, Universala Kongreso de Esperanto, Dua Bulteno, 2012
beloruse:
летні мусон
ĉeĥe:
letní monzun
france:
mousson d'été
germane:
Sommermonsun
pole:
monsun letni
rumane:
musonul de vară
slovake:
letný monzún

vintra musono

KALMET Musono blovanta en vintro de tero al maro, kaŭzante sekecon; la responda sezono: la deklivoj elmetitaj al la vintra musono estas pli malvarmaj [5].
5. Ĉina Radio Internacia: Varia reliefo kun diversaj pejzaĝoj, 2012-07-09
beloruse:
зімовы мусон
france:
mousson d'hiver
germane:
Wintermonsun
pole:
monsun zimowy
rumane:
musonul de iarnă

administraj notoj