*persekut/i UV *persekuti serĉi 'persekuti' [persek.0i] (tr) 1.[persek.0i.postkuri] Persiste postiri por atingi aŭ malamike trakti: muso, kiun persekutas kato [1]; sovaĝa besto, persekutata de ĉiuj flankoj [2]; infanoj persekutantaj papiliojn IK ; ili persekutos vin, ĝis vi pereos [3]; kia estas mia peko, ke vi persekutas min [4]? persekutu la krimulon! Ifigenio ; persekutanta fato FK . ĉasi, kapti, peli, postkuri 2.[persek.0i.turmenti] Konstante kruele, maljuste turmente trakti fizike, per legoj ks: la unuaj kristanoj ĉie estis persekutataj [5]; mil malbenoj persekutu vin [6]! malfeliĉo persekutis min […], mia ŝipo rompiĝis sur rifoj, — nenio krom malsukcesintaj planoj [7]! pro malfido […] registaroj timis, aŭ eĉ persekutis la ideojn pri frateco inter homoj diversgentaj VivZam ; la unuaj pioniroj […] ĉie renkontadis ankoraŭ nur mokon kaj persekuton [8]; neniam mi devas malami aŭ persekuti iun pro tio, ke lia kredo pri Dio estas alia ol mia [9]. ĉikani1, hanti, molesti, sieĝi 2 3.[persek.0i.JUR] Fari al iu proceson, voki iun antaŭ juĝiston: persekuti debitoron; usonaj juĝistoj (ĝis nun vane) persekutadas Microsoft pro malrespekto de la kontraŭmonopolaj leĝoj [10]; oni postulas, ke oni jure persekutu la konteston aŭ apologion de la holokaŭsto kaj la disvastigon de antisemitismo [11]; fiasko? […] ― tian krimon persekutas neniu tribunalo [12]. ekzekucii, procesi, puni 1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro III3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 28:224. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:365. Monato, Lida Elbakjan: Armenio festis 1700 jarojn da kristanismo, 20036. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria8. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 19059. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo10. Roland Rotsaert: Vindozo kaj Linukso interproksimiĝas, Monato, 2000/12, p. 1711. Monato, Marko Naoki Lins: Veneno antisemita, 200512. Stefan Maul: Neglektata kontinento, Monato, 2000/02, p. 5 angle: persecute beloruse: перасьледаваць bretone: poursuiñ 2. heskinañ 3. gervel dirak al lez-varn bulgare: преследвам ĉeĥe: perzekvovat, pronásledovat, stíhat ĉine: 廹 [pò], 迫 [pò], 迫害 [pòhài] france: 1. poursuivre 2. persécuter 3. poursuivre en justice germane: 1. verfolgen, nachstellen, jagen 2. verfolgen, drangsalieren, unterdrücken, schikanieren 3. verklagen, vor Gericht bringen, vor den Kadi bringen hispane: perseguir hungare: űz, üldöz, kerget 3. eljárást indít, beperel japane: 追いまわす [おいまわす], 追跡する [ついせきする], 迫害する [はくがいする], 虐待する [ぎゃくたいする], 起訴する [きそする], 訴追する [そついする] katalune: perseguir nederlande: vervolgen, achtervolgen pole: prześladować, gnębić, nękać, sekować portugale: perseguir, acossar, ir ao encalço de rumane: chinui, tortura, persecutarea, hărțui ruse: преследовать slovake: prenasledovať, stíhať ukraine: переслідувати, піддавати гонінням, віддавати до суду/під суд, переслідувати судом persekutistoserĉi 'persekutisto' [persek.0isto] [persek.0isto.JUR] Oficisto komisiita por persekuti krimojn nome de publikaj kaj juraj instancoj: ne, amiko mia, ne! mi ne estas persekutisto: dank' al Dio mi nur estas ekzekutisto [13]; Saŭlo fariĝas Paŭlo, la persekutisto iĝas apostolo [14]. akuzisto, ekzekuciisto, ekzekutisto 13. Esperanta Krestomatio14. Espero Katolika - 1983.06 angle: prosecutor, law enforcement officer beloruse: пракурор, супрацоўнік пракуратуры, абвінаваўца bretone: urcher bulgare: съдия-изпълнител ĉeĥe: soudní exekutor, soudní vykonavatel france: huissier, agent d'application de la loi germane: Vollzugsbeamter, Fahnder hispane: alguacil hungare: végrehajtó japane: 執行官 [しっこうかん], 執達吏 [しったつり] nederlande: deurwaarder pole: prześladowca, egzekutor rumane: persecutor, executor ruse: судебный исполнитель slovake: exekútor (práv.), vykonávateľ ukraine: судовий виконавець administraj notoj