periferi/o PV periferioserĉi 'periferio' [perife.0o] 1.[perife.0o.KOMUNE] Rando de areo, regiono plej for de la centro: ŝi loĝas en la kampara periferio de la metropolo KKr ; la mizeruloj, la periferianoj de la urbeta socio KKr ; la manĉuroj estis ĉasantoj el la nordorienta periferio de la ĉina civilizo [1]; en 1808 en la urba periferio [de Óbidos] okazis la unua venko de Napoleono [2]; la parkumejo kaj ĝia periferio estos elfositaj [3]; (figure) minoritataj lingvoj, kondamnitaj al socia periferio de ties parolantoj [4]; (figure) ŝajnas do al mi tre facil-anime postuli al tuta religia komunumo, ke ĝi aktive kontraŭstaru fremdan kutimon, eĉ plej aĉan, endemian en unu el ĝiaj periferioj [5]. ĉirkaŭaĵo1antaŭurbo, limo1, marĝeno, markizujo, provinco2 2.[perife.0o.MAT] VdE (de ebena surfaco) Ĝia rando. cirkonferenco, konturo, perimetro. 1. Sabeo Fu/Yamasaki Seikô: Formortanta lingvo de malplimulto en Ĉinio, Monato, 2001/01, p. 222. Monato, William Simcock: Impresoj pri Portugalio, 20033. Monato, Alice Liu: Nova spuro pri perditaj fosilioj, 20124. Monato, Maritza Gutiérrez: Kia lingva ekologio por daŭripova evoluo?, 20095. Monato, Hektor Alos i Font: Bato sub la zono (4), 2006 angle: periphery beloruse: пэрыфэрыя ĉeĥe: obrys, okrajová část města, periferie ĉine: 周边 [zhōubiān], 周邊 [zhōubiān], 外围 [wàiwéi], 外圍 [wàiwéi], 周边 [zhōubiān], 週邊 [zhōubiān] france: périphérie germane: Peripherie 1. Außenseite, Umgebung hispane: periferia hungare: kerület (szél), szél, periféria japane: 周囲 [しゅうい] nederlande: periferie, omtrek, buitenkant pole: krawędź, brzeg portugale: periferia (geom.) ruse: периферия, окраина slovake: okrajová časť mesta, periféria ukraine: периферія, окраїна, периферія, окраїна periferiaserĉi 'periferia' [perife.0a] [perife.0a.KOMUNE] Estanta en periferio, flanka, malcentra, duaranga: li havis sian kabineton en periferia kvartalo ChR ; [tiuj] okupoj estis kvazaŭ periferiaj momentoj en vivo, kies centro estis la reciproka malkovro de […] ĝu-eblecoj ChM ; mi revenis al la plej periferiaj urbaj domoj apenaŭ en tempo por savi min sub pordegan volbon, kiam ekfuriozis la ŝtormo Kiso ; Ĝoja perceptis […] malproksiman, periferian zumadon ChC ; periferia vidkampo [6]; [ili] estis periferiuloj de la burĝa socio KKr . ĉirkaŭa, randa1ekstera2 6. É. Benois: La disiĝo de retino, [vidita en 2013] angle: peripheral beloruse: пэрыфэрыйны, ускраінны ĉeĥe: periferní okrajový ĉine: 外围 [wàiwéi], 外圍 [wàiwéi] france: périphérique germane: peripher, entfernt hispane: periférico, periférica japane: 周囲の [しゅういの], 周辺の [しゅうへんの] pole: peryferyjny, skrajny, brzegowy slovake: okrajový ukraine: периферичний, периферійний, віддалений від центру, окраїнний administraj notoj