*obe/i UV *obei serĉi 'obei' [obe.0i] [obe.0i.KOMUNE] (x) Konformiĝi je tio, kion alia persono ordonas aŭ malpermesas; konformiĝi al regulo: la ŝipanoj devas obei la ŝipestron [1]; vi ne obeis mian konsilon [2]; [civitano] devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn [3]; Jakob obeis sian patron kaj sian patrinon kaj iris Mezopotamion [4]; vi obeis la (tentan) voĉon de via edzino [5]; mi obee sekvis ŝiajn petojn, sugestojn kaj ideojn [6]; Jozef […] ne volis obei ŝin kaj kuŝiĝi kun ŝi kaj esti kun ŝi [7]; ni ne obeos al vi [8]; la pastroj obeis al la fido [9]; se via interna sento ion diras kontraŭ tio ĉi, tiam obeu al ĝi [10]; la ĉevalo obeis lin […] kaj iris la ĝustan vojon [11]; li devis obei la sorton kaj pacience sekvi [12]; obei unu el tiuj hontemaj kaj delikategaj sentoj, kiuj povas ĝermi en solaj superaj animoj [13]; en la lingvo internacia ni devas obei (observi2) sole nur la logikon [14]; respektu Dion kaj reĝon kaj obeu la leĝon PrV ; feliĉo leĝon ne obeas, subite naskiĝas, subite pereas PrV ; deziro kaj inklino ordonon ne obeas PrV . cedi, kliniĝi3, plenumi, sekvi2.c, submetiĝi 1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 372. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La ora birdo3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 28:75. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:176. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Tiel la mondo...7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 39:108. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 44:169. La Nova Testamento, La agoj 6:710. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fingreto12. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Paŝtistino de anseroj apud puto13. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua14. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Dua Parto – Gramatiko angle: obey beloruse: падпарадкавацца bretone: sentiñ bulgare: подчиняват ĉeĥe: dbát nařízení, dodržovat, poslechnout, poslouchat, uposlechnout, zachovat ĉine: 用命 [yòngmìng], 帖 [tiē], 听话 [tīnghuà], 聽話 [tīnghuà], 听从 [tīngcóng], 聽從 [tīngcóng], 遵守 [zūnshǒu], 服从 [fúcóng], 服從 [fúcóng], 遵从 [zūncóng], 遵從 [zūncóng] france: obéir germane: gehorchen, (einem Befehl) nachkommen, sich fügen greke: υπακούω hispane: obedecer hungare: engedelmeskedik itale: obbedire, ubbidire japane: 従う [したがう], 服従する [ふくじゅうする] kekĉie: ab̕ink nederlande: gehoorzamen pole: posłusznym być, stosować się, ulegać portugale: obedecer rumane: să fii ascultător, să se aplice, să coboare ruse: повиноваться, подчиняться, слушаться slovake: podriadiť sa, poslúchať svede: lyda ukraine: коритися, слухатися, слухати, бути послушним, підкорятися obeadoserĉi 'obeado' [obe.0ado] [obe.0ado.KOMUNE] Plenumo de ies volo: [li] mokas la patron kaj malŝatas obeadon al la patrino [15]; ŝuldata obeado [16]; ĵuru al mi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto [17]! silenta obeado [18]; homoj fleksemaj kaj kutimantaj al sklava obeado [19]; li memoras la obeadon de vi ĉiuj, kiel kun timo kaj tremo vi lin akceptis [20]. disciplino, jugo 15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 30:1716. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto17. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua18. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido19. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XVI20. La Nova Testamento, II. Korintanoj 7:15 angle: obedience beloruse: падпарадкаваньне bretone: sentidigezh bulgare: покорство ĉeĥe: poslouchání ĉine: 順從 [shùncóng], 顺从 [shùncóng], 屈服 [qūfú] france: obéissance germane: Gehorsam greke: υπακοή hungare: engedelmesség japane: 服従 [ふくじゅう], 従順 [じゅうじゅん] nederlande: gehoorzaamheid pole: ciągłe posłuszeństwo portugale: obediência rumane: ascultarea continuă ruse: повиновение, подчинение, послушание slovake: poslušnosť (činnosť) ukraine: покора, послух, слухняність obeemaserĉi 'obeema' [obe.0ema] [obe.0ema.KOMUNE] Facile aganta laŭ ordonoj: se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi manĝos [bone] [21]; kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen fariĝis kore obeemaj al tiu tipo de instruado [22]; li sin humiligis kaj fariĝis obeema ĝis morto [23]; ŝi venkis sian maldiligentecon: estis laborema kaj obeema [24]; mi estas via obeema servanto [25]; ĝi […] kaŭris antaŭ la knabino kiel obeema hundido [26]. 21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 1:1922. La Nova Testamento, Romanoj 6:1723. La Nova Testamento, Filipianoj 2:824. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La maljunulino Holle25. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Tria26. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938 beloruse: паслухмяны, пакорлівы ĉeĥe: poslušný ĉine: 听话 [tīnghuà], 聽話 [tīnghuà], 順從 [shùncóng], 顺从 [shùncóng], 叒 [ruò], 服服帖帖 [fúfutiētiē], 可順從 [kěshùncóng], 可顺从 [kěshùncóng], 容易变化 [róngyìbiànhuà], 容易變化 [róngyìbiànhuà], 易于管理 [yìyúguǎnlǐ], 易於管理 [yìyúguǎnlǐ], 温驯 [wēnxùn], 溫馴 [wēnxùn], 馴服的 [xúnfúde], 驯服的 [xúnfúde] france: obéissant germane: gehorsam, folgsam, gefügig japane: 従順な [じゅうじゅんな], 素直な [すなおな] pole: potulny, uległy, posłuszny, karny rumane: docil, supus, ascultă, punitiv slovake: poslušný ukraine: слухняний, послушний obeigiserĉi 'obeigi' [obe.0igi] (tr) [obe.0igi.KOMUNE] Igi obeanta: mi konas rimedojn por min obeigi [27]; li havis ekskuan tonon de supera viro, kiu scias komandi kaj sin obeigi [28]; amo ne estas ja la plej granda ĝojo kaj oni ne devas obeigi al la amo ĉiujn ceterajn sentojn Metrop ; oni obeigas tiun leĝon per armiloj [29]; li obeigas al si la ceterajn kaj devigas ilin al ĉiam pli danĝeraj ludoj [30]. dikti, ordoni, regi, submeti 27. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Unua28. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Tria29. Platono: La Respubliko (πολιτεια), Parto Ok30. La Ondo de Esperanto, 2003, № 2 (100) angle: bring into allegiance, bring to heel, subdue, train beloruse: падпарадкаваць bretone: plegañ (lakaat da sentiñ), lakaat da sentiñ ĉeĥe: přinutit k poslušnosti ĉine: 伏 [fú] france: diriger (faire obéir), mener (faire obéir) germane: gefügig machen, unterwerfen hungare: engedelmességre kényszerít japane: 従わせる [したがわせる], 服従させる [ふくじゅうさせる] nederlande: doen gehoorzamen pole: podporządkować sobie, ujarzmić, poskromić rumane: să ne supunem, îmblânzi, împiedică ruse: подчинить, заставить слушаться slovake: prinútiť k poslušnosti ukraine: змусити слухатися, коритися, підкорити собі malobei serĉi 'malobei' [obe.mal0i] Kontraŭstari la ordonon de alia persono aŭ regulon: eĉ ne pensu malobei la cezaron [31]; kelkaj obstiniĝis kaj malobeis [32]; malobei la leĝojn [33]; vi malobeas al la universala saĝo [34]; vi malobeis la regularon, […] mi konas nur miajn instrukciojn [35]; ŝi ne kuraĝos malobei sian patron [36]; mi malobeas la ordonon de mia devo [37]; vi malobeis viajn karajn principojn mensogante [38]. obstini, ofendi2, rezisti, spiti 31. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro VII32. La Nova Testamento, La agoj 19:933. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI34. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro V35. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvara36. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekkvina37. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara38. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 12 beloruse: ня слухацца, не падпарадкавацца ĉine: 不顧反對 [bùgùfǎnduì], 不顾反对 [bùgùfǎnduì], 冒犯 [màofàn], 拒絕 [jùjué], 拒绝 [jùjué], 违令 [wéilìng], 違令 [wéilìng], 反抗 [fǎnkàng], 抗拒 [kàngjù], 攘 [rǎng] germane: sich widersetzen, trotzen japane: 反抗する [はんこうする], 逆らう [さからう] malobeemaserĉi 'malobeema' [obe.mal0ema] [obe.mal0ema.KOMUNE] Kiu ne elmontras obeon, ne facile submetiĝas, spitema: malobeema tono [39]; mi konas vian malobeemecon kaj vian malmolan nukon [40]; (figure) ŝiaj malobeemaj haroj ne volis glate kuŝi [41]; (figure) [li] pene provas traŝovi malobeeman kudrilon tra dika ledo Metrop ; vi estis malobeemaj kontraŭ la Eternulo [42]. 39. L. Frank Baum, trad. D. Broadribb: Doroteo kaj la Sorĉisto en Oz, „la proceso kontraŭ la katido Heŭreka“40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 31:2741. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉaptiro III42. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 9:7 angle: defiant, disobedient beloruse: непаслухмяны, непакорлівы bulgare: непокорен ĉeĥe: neposlušný, vzpurný ĉine: 不听话 [bùtīnghuà], 不聽話 [bùtīnghuà], 不服气 [bùfúqì], 不服氣 [bùfúqì], 乖迕 [guāiwǔ], 刚愎 [gāngbì], 剛愎 [gāngbì], 刚愎自用 [gāngbìzìyòng], 剛愎自用 [gāngbìzìyòng], 坚持已见 [jiānchíyǐjiàn], 堅持已見 [jiānchíyǐjiàn], 忤 [wǔ], 拗 [niù], 有主見 [yǒuzhǔjiàn], 有主见 [yǒuzhǔjiàn], 违命 [wéimìng], 違命 [wéimìng], 难控制 [nánkòngzhì], 難控制 [nánkòngzhì] france: désobéissant germane: widerspenstig, trotzig, eigensinnig japane: 反抗的な [はんこうてきな] nederlande: ongehoorzaam pole: krnąbrny, narowisty (o koniu), niesforny, nieposłuszny rumane: încăpățânat, năstase (cu un cal), nesfârșită, neascultător slovake: neposlušný ukraine: непослушний, неслухняний obee alserĉi 'obee al' [obe.0eal] (prepoziciaĵo) [obe.0eal.KOMUNE] Laŭ regulo de...; konforme al: obee al la dia ordono [43]; la trupo […] obee al la ordono de la ĉefo, enviciĝas kaj ekmarŝas laŭ la herba deklivo [44]. laŭ2, 43. Monato, Donald Broadribb: Mezepoka nederlanda kavalirromano, 201244. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978 beloruse: у адпаведнасьці з ĉine: 合格 [hégé], 依 [yī], 依着 [yīzhe], 依著 [yīzhe] france: conformément à germane: gemäß, entsprechend, weisungsgemäß pole: posłusznie rumane: ascultă administraj notoj