disciplino
- 1.
- Lernita submetiĝo, obeado al reguloj, necesa por la bonordo de iu anaro: li enkondukis severan disciplinon inter la pastroj [1]; [tiu] skribaĵo […] estas ankaŭ utila por […] disciplino en justeco [2]; ili venkos, ĉar ilia militistaro estas glora pro sia disciplino DL ; nia armeo perdos la disciplinon, kiam […] en ĝian fronton englitis perfiduloj [3]; mi al […] ĉiuj instruis disciplinon Revizoro ; inflacio ne estos pli granda obstaklo ol financa disciplino [4]; antaŭ 50 jaroj maldisciplino estis, se ni kaŝe babilis dum leciono, ridis aŭ sendis letereton al alia [5].
- 2.
- Regularo obeenda de anaro, por certigi ties bonan funkciadon: ni akceptas la disciplinon de niaj klasaj organizoj Lanti ; mi ne konas tian paragrafon en la soldata disciplino, kiu malpermesus tion SatirRak ;
- 3.
- Branĉo de scienco, instruado, sporto, kun aparta regularo: lia faka verkado ampleksis ankaŭ historion, filozofion, sociologion kaj aliajn disciplinojn [6]; necesas turni sin al la sub-disciplino psikokrokodilologio GhR ; mi faru lozajn rimarkojn pri diverstipaj soci-intelektaj kondutoj, miaj rimarkoj ne pretendas al scienca disciplino, sed estas frukto de [libera pensado] [7].
1.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVIII
2. La Nova Testamento, II. Timoteo 3:16
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
4. last: Eŭro daŭre allogas, Monato, 2011/10, p. 20
5. Lenke Szász: La klasa fototabulo, Monato, 2015/08, p. 30
6. Bo Sandelin: La 19a jarcento: krisolo de ekonomikaj skoloj, Marksismo, Monato, 2001/05, p. 12
7. La Ondo de Esperanto, Walter Zelazny : Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado
2. La Nova Testamento, II. Timoteo 3:16
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
4. last: Eŭro daŭre allogas, Monato, 2011/10, p. 20
5. Lenke Szász: La klasa fototabulo, Monato, 2015/08, p. 30
6. Bo Sandelin: La 19a jarcento: krisolo de ekonomikaj skoloj, Marksismo, Monato, 2001/05, p. 12
7. La Ondo de Esperanto, Walter Zelazny : Pri la rilatoj inter inteligencio kaj plebo en la movado
- angle:
- discipline
- beloruse:
- дысцыпліна
- ĉeĥe:
- disciplína, kázeň, řád
- ĉine:
- 紀律 [jìlü], 訓育 [xùnyù], 分类方法 [fēnlèifāngfǎ], 紀 [jì], 自我修养 [zìwǒxiūyǎng], 自我訓練 [zìwǒxùnliàn], 自律 [zìlü]
- france:
- discipline
- germane:
- Disziplin 1. Zucht, Ordnung 2. Regelwerk, Vorgaben 3. Zweig
- hispane:
- disciplina
- hungare:
- fegyelem
- japane:
- 規律 [きりつ], 風紀 [ふうき], 訓練 [くんれん], しつけ, 戒律 [かいりつ]
- katalune:
- disciplina
- nederlande:
- discipline 1. tucht 2. tak (v.wetenschap bv.)
- perse:
- رشته (علمی یا تخصصی) 1. انضباط، نظم، دیسیپلین
- pole:
- 1. dyscyplina, porządek, karność 2. dyscyplina
- portugale:
- disciplina
- ruse:
- дисциплина
- slovake:
- disciplína, poriadok
- ukraine:
- дисципліна, дисципліна, предмет (навчання)
disciplina
- Montranta disciplinon, kun disciplino: disciplina cedo de la malplimulto [8]; ni [ne] dekliniĝu de nia disciplina vojo [9]; ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo [10]. severa1, rigida2, rigora
8.
L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
10. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, p. 448
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
10. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, p. 448
- beloruse:
- дысцыплінарны, дысцыплінаваны
- ĉine:
- 遵守紀律 [zūnshǒujìlü], 有組織 [yǒuzǔzhī], 受过训练 [shòuguòxùnliàn]
- germane:
- diszipliniert
- japane:
- 規律上の [きりつじょうの]
- ukraine:
- дисциплінарний
disciplini
(tr)
- Alkutimigi iun obei al disciplino; obeigi: la militista rigoro, vere, disciplinis por ia tempo lian memvolon QuV ; la grekaj regimentoj ne estas sufiĉe disciplinitaj [11]; la debato estis fervora, […] sed disciplinita kaj demokrata [12]. dresi, eduki1, submeti, trejni
11.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XV
12. Garvan Makaj: La mallonga politika kariero de Hortensia Kvinke, Monato, 2007/10, p. 8
12. Garvan Makaj: La mallonga politika kariero de Hortensia Kvinke, Monato, 2007/10, p. 8
- angle:
- discipline
- beloruse:
- дысцыплінаваць
- ĉeĥe:
- být ukázněný, dodržovat disciplinu
- ĉine:
- 惩 [chéng], 管教 [guǎnjiào], 馴 [xún], 惩处 [chéngchù]
- france:
- discipliner, mettre au pas
- germane:
- disziplinieren, zähmen, bändigen, in Zucht und Ordnung halten
- hebree:
- להרגיל למשמעת
- hispane:
- disciplinar
- hungare:
- (meg)fegyelmez
- japane:
- 規律づける [きりつづける], 鍛練する [たんれんする], しつけをする
- katalune:
- disciplinar
- nederlande:
- disciplineren
- perse:
- منضبط کردن، به نظم عادت دادن
- pole:
- dyscyplinować
- ruse:
- дисциплинировать
- slovake:
- disciplinovať, dodržiavať disciplínu
- ukraine:
- дисциплінувати
disciplinemo
- Volonta obeado al iu regularo: impulsiĝemo de sudulo […] kaj disciplinemo de nordulo [13]; la […] vizitantoj tuj ĉion komprenas kaj estas tre disciplinemaj [14].
13.
La Ondo de Esperanto, Vortoj de Komitatano Z
14. La Ondo de Esperanto, Sergio Pokrovskij : Spertoj pri tutmondiĝo
14. La Ondo de Esperanto, Sergio Pokrovskij : Spertoj pri tutmondiĝo
- angle:
- obedience
- beloruse:
- дысцыплінаванасьць
- ĉeĥe:
- ukázněnost
- ĉine:
- 紀律 [jìlü], 統屬 [tǒngshǔ]
- france:
- discipline, obéissance
- germane:
- Disziplin, Unterordnung
- hungare:
- fegyelmezettség
- japane:
- 規律正しさ [きりつただしさ], 自制心 [じせいしん], しつけのよさ
- katalune:
- obediència, acatament
- nederlande:
- discipline (onderdanigheid)
- perse:
- فرمانبرداری، اطاعت
- pole:
- zdycyplinowanie, karność, podporządkowanie
- ruse:
- дисциплинированность
- slovake:
- disciplinovanosť
memdisciplino
- Obeado al reguloj donitaj al si mem por atingi celon; sistema memrego3: nervaj malordoj estas, laŭ iu vidpunkto, malsanoj de la memdisciplino [15]; li diris, malmole, […] sed tio kostis al li grandan memdisciplinon: – tuj forlasu tiun ĉi ĉambron! LGA ; en sociaj-kulturaj organizaĵoj foresto de memdisciplino kaŭzas formortadon kaj malaperon EeP ; korupto […] estas superebla per la racio, la honesteco de aŭtentaj homoj kun memdisciplino [16] sen leĝoj eĉ en la plej memdisciplina socio aperas en la homo la sovaĝeco de la prabesto VaK .
15.
C. Baudouin: La Arto de Memdisciplino: Psikagogio, 1926
16. Gilbert Ledon: Esenco de korupto, Monato, 2002/01, p. 8
16. Gilbert Ledon: Esenco de korupto, Monato, 2002/01, p. 8
- beloruse:
- самадысцыпліна
- ĉine:
- 自我修养 [zìwǒxiūyǎng], 自我訓練 [zìwǒxùnliàn], 自律 [zìlü]
- finne:
- itsekuri
- france:
- autodiscipline
- germane:
- Selbstdisziplin
- hispane:
- autodisciplina
- hungare:
- önfegyelem
- nederlande:
- zelfdiscipline
- pole:
- samodyscyplina
- rumane:
- auto-disciplina
- ruse:
- самодисциплина
- svede:
- självdisciplin