3mens/o JED mensoserĉi 'menso' [mens.0o] [mens.0o.PSI] Spirita elemento de bestoj kaj homoj, kiu ebligas celhavan konduton kaj inkluzivas emociojn, memoron, volon, imagon, intelekton: amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso [1]; li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu [2]; la realeco […] enpenetras en la menson kaj penson de la rigardanto [3]; la jaroj rapide preterkuras, ofte kun malluma tago, sed kun junece gaja menso [4]; virino kun menso de infano, kun entuziasmo kaj kredo [5]; profunda enpensiĝo okupis lian menson, li kunmetis siajn manojn [6]; lia animo agordiĝis pie, lia menso fariĝis kvieta [7]; al ĉiuj instruistoj, kiuj klerigos la menson de nia filino, mi […] faras la solan peton, ke la instruado estu fundamenta, larĝa, plena Marta ; la rakontoj […] tiom kaptis lian tutan menson, ke li dume forgesis ĉion alian [8]; kelkaj prenis nudkorpan kulturon al organizita nivelo, emfazante sanan menson en sana korpo [9]; la rolo, kiun la juda demando ludis en la menso de Zamenhof [10]; mia naiva juna menso, pro la instinktaj premoj, pleniĝis per malbelaj, teruraj imagoj [11]; tiuj poetoj jam trovis, kaj akceptis per sia subkonscia menso, solvon respektive fidon, kiu kontentigis ilin kaj povis solvi por ili la konflikton [12]. animo, racio, spirito, penso, psiĥo 1. La Nova Testamento, Mateo 22:372. La Nova Testamento, Luko 24:453. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, El fenestro en Vartou5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Dorna vojo de la honoro6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko8. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, La nepo9. Leif Heilberg: Menso sana en korpo nuda, Monato, 2005/06, p. 1510. N. Z. Maimon: La cionista periodo en la vivo de Zamenhof, Nica Literatura Revuo, 3:511. M. Boulton: Kelkaj pensoj pri literaturo kaj moralo, Nica Literatura Revuo, 3:512. W. Auld: Pasio-Pasivo, Nica Literatura Revuo, 1:1 afrikanse: gedagte albane: mendja amhare: አእምሮ angle: mind arabe: عقل armene: միտքը azerbajĝane: ağıl beloruse: дух, розум, псыхіка bengale: মন birme: စိတ်ကို bosne: uma ĉeĥe: duch, duševno, mysl, rozum ĉine: 神魂 [shénhún], 心 [xīn], 神智 [shénzhì], 脑筋 [nǎojīn], 腦筋 [nǎojīn], 心灵 [xīnlíng], 心靈 [xīnlíng], 脑海 [nǎohǎi], 腦海 [nǎohǎi], 灵 [líng], 靈 [líng] dane: sind estone: meeles filipine: isip france: esprit, mentalité galege: mente germane: Geist, Verstand guĝarate: મન haitie: lide haŭse: hankali hinde: मन hispane: mente hungare: ész igbe: uche indonezie: akal, pikiran irlande: aigne islande: hugur japane: 心 [しん] jave: atine jide: מיינונג jorube: ọkàn kanare: ಮನಸ್ಸು kartvele: გონება kazaĥe: ақыл kimre: meddwl kirgize: акыл-эс kmere: ចិត្ត koree: 마음 korsike: cuntata kose: ingqondo kroate: um kurde: aqil latine: animus latve: prāts laŭe: ໃຈ litove: protas makedone: ум malagase: an-tsaina malaje: fikiran malajalame: മനസ്സ് maorie: whakaaro marate: मन monge: siab mongole: оюун ухаан nederlande: geest nepale: मन njanĝe: maganizo okcidentfrise: geast panĝabe: ਮਨ paŝtue: ذهن pole: rozum, umysł portugale: mente ruande: ibitekerezo rumane: creier ruse: умственные способности, психика, дух samoe: mafaufau sinde: من sinhale: මනස skotgaele: inntinn slovake: myseľ slovene: razum somale: maskaxda ŝone: pfungwa sote: kelello sunde: pikiran svahile: akili taĝike: хотир taje: จิตใจ tamile: மனதில் tatare: акыл telugue: మనసు tokipone: lawa ukraine: розум urdue: ذہن uzbeke: fikr vjetname: tâm zulue: kwengqondo mensaserĉi 'mensa' [mens.0a] 1.[mens.0a.primensa] Rilata al la funkciado de menso: mensa malsano; se la malfeliĉulino resaniĝos, mi tre timas, ke ŝi ne retrovos la plenecon de siaj mensaj ecoj [13]; tiamaniere helpi al vi plilarĝigi vian mensan horizonton kaj almenaŭ iom levi vian kulturan staton [14]; la fadeno de rememoroj disŝiriĝis, ĉiuj mensaj kapabloj malaperis […] restis nur vivanta korpo [15]; spitaĝo […] kiam la infano ekzercas sin en mensa sendependeco per kontraŭstaro al la gepatroj HejmVort ; lingvistikaj teorioj de Edward Sapir kaj Benjamin Lee Whorf pri interrilatoj de lingvo, kulturo kaj mensaj procezoj [16]; sonĝo, kiu delonge kaŭzas al mi tiom da angoro kaj mensa perturbo [17]; nur 7% de la memmortigintoj vizitis kuraciston aŭ specialiston antaŭ la morto por diskuti sian mensan staton [18]. 2.[mens.0a.enmensa] Okazanta en menso: mensa eksperimento; sensaj impresoj produktas mensan bildon [19]; laboro mensa kaj artista ne prezentas ja la tutan amplekson de la aktiveco de homo Marta ; la psikologio traktas la lingvon precipe el la vidpunkto de la mensaj operacioj koncernantaj la rilaton inter vorto kaj ideo [20]; mensa kalkulo; nun vi ne povus ripozi pro la mensa doloro [21]. enkapigi, parkere 13. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dekkvara14. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, 4. La fatala saĝeco.15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj16. Enkonduka lernolibro de interlingvistiko, ISBN 973-95604-6-8. 17. G. MacAoidh: Parakosmo, Monato, 2004/05, p. 27-2918. Stefan Maul: Vivi plu: kial? kiel?, Monato, 2002/06, p. 2019. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto20. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto21. Ŝunrju Suzuki, trad. D. Gibbons: Zena Menso, Komencanta Menso angle: mental beloruse: разумовы, духоўны, псыхічны, мэнтальны ĉeĥe: duševní france: mental germane: geistig ~a eksperimento: Gedankenexperiment. hispane: mental indonezie: mental japane: 精神の [せいしんの], 心の [こころの], 精神的な [せいしんてきな], 知的な [ちてきな], 知能の [ちのうの] nederlande: mentaal, geestes- pole: rozumowy, umysłowy, myślowy, psychiczny portugale: 1. mental 2. mental rumane: rațional ruse: 1. психический ~a malsano: психическое заболевание. 2. умственный, мысленный ~a eksperimento: мысленный эксперимент. ~a kalkulo: устный счёт. ~a doloro: душевная боль. slovake: duševný ukraine: духовний, психічний, розумовий klarmensaserĉi 'klarmensa' [mens.klar0a] [mens.klar0a.PSI] Senkonfuza, kiu klare pensas, analizas, komprenas: la meĥanikisto kiu redonis la aŭton diras ke Jendrik estis tute klarmensa [22]; Zamenhof montris sin tre klarmensa, eĉ klarstila [23]; la Saĝeco, la elpensinto de ĉio, instruis min, en ŝi nome estas spirito sagaca, sankta, […] klarmensa [24]. lucidaklarvida, racia1, vigla 22. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 223. Marjorie Boulton: Ne nur leteroj de plum-amikoj, La esperanta verkisto: izolo, malprofito, fido24. -, trad. G. Berveling: La Saĝeco de Salomono, 2002, 7:21-22 angle: clear-minded beloruse: ясны розумам ĉeĥe: jasně vědoucí france: lucide germane: bei klarem Verstand hispane: lúcido nederlande: lucide, helder van geest pole: przytomny, jasny portugale: consciente, lúcido rumane: limpede slovake: jasne vediaci sanmensaserĉi 'sanmensa' [mens.san0a] [mens.san0a.PSI] Kiu havas sanan, rektan, bone rezonantan menson: mi fakte estas en karcero, kiel poŝŝtelisto, kaj kial? ĉar mi estis bona kaj sanmensa [25]; estas urĝega tempo trabalai tiun porkejon per maldelikata brosilo kaj restarigi sanmensan rezonon sur la trono [26]. prudenta 25. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvina Ĉapitro26. M. Halvelik: Enkonduko al Scienca Teofanio, [vidita en 2017] angle: of healthy mind beloruse: разважны, разумны ĉine: 常理 [chánglǐ] france: de bon sens germane: bei gesundem Verstand pole: zdroworozsądkowy, trzeźwo myślący rumane: bun-simț, gândire sobră administraj notoj ~a: Mankas verkindiko en fonto.