psik/o PV , psiĥ/o

psiko, psiĥo

PSI Menso, precipe kiel studobjekto de psiĥologio, kiu rigardas ĝin loko de ĉiuj konsciaj kaj nekonsciaj inklinoj, komprenoj, emocioj, voloj...: tiuj kutimoj enradikiĝas profunde en nia psiko; psikaj fenomenoj; mizero kaj angoro […] kreas katastrofajn tajdojn […] en la homa psiko [1]; [ili] pli bone konas la infanan psikon [2]; la metodo estas adaptita al la psiĥo de la moderna homo [3]. HOM:Psiĥo (mita figuro)VD:animo, spirito, psiĥologio, psikologio, psikopatio
angle:
mind, psyche
beloruse:
псыхіка
ĉeĥe:
duše, duševno, psyché
ĉine:
心理 [xīnlǐ]
france:
psyché, psychisme
germane:
Psyche, Geist
hispane:
psique
hungare:
psziché, lélek
japane:
精神 [せいしん], 心理 [しんり]
nederlande:
geest, psyche
pole:
psychika
portugale:
psique, psiquê (evi.)
ruse:
психика
slovake:
duša, duševno, psyché
ukraine:
психіка

psikanalizo, psiĥanalizo

FILPSI Psiĥologia klinika metodo, ellaborita de Freŭdo, celanta malkovri per diversaj procedoj konsciigi la subkonsciajn ide-sistemojn, kies neperceptita ĉeesto kaŭzas mensajn aŭ eĉ korpajn perturbojn, kaj kies origino estas la libido: psikanalizo elmontris, kiom estas utile, esplori la plej sekretajn refaldojn de nia subkonscio, por ke ni liberiĝu de la malklaraj fortoj, kiuj nin katenas [4]; Sigmund Freud, aŭstra psikologo kaj fondinto de psikanalizo, enkondukis sonĝojn en modernan psikologion kaj donis gravan atenton al ĝi [5]; [la teksto] denuncis la personismon kaj la familiismon de psiĥanalizo [6].
4. C. Baudouin: La Arto de Memdisciplino: Psikagogio, 1926
5. Reza Kheir-Khah: Mirinda dimensio de nia vivo, Monato, 2000/09, p. 16
6. T. Garcia-Fons: Psiĥiatrio ― Flegi aŭ disciplini, Le Monde diplomatique en Esperanto, 2013-01-01
angle:
psychoanalysis
beloruse:
псыхааналіз
ĉeĥe:
psychoanalýza
ĉine:
心理分析 [xīnlǐfēnxī], 精神分析 [jīngshénfēnxī], 精神分析学 [jīngshénfēnxīxué], 精神分析學 [jīngshénfēnxīxué]
france:
psychanalyse
germane:
Psychoanalyse
hispane:
psicoanálisis
hungare:
pszichoanalízis, lélekelemzés
japane:
精神分析 [せいしんぶんせき]
nederlande:
psychoanalyse
pole:
psychoanaliza
ruse:
психоанализ
slovake:
psychoanalýza
ukraine:
психоаналіз

psikanalizisto, psiĥanalizisto

PSI Ano de la psiĥanaliza skolo, kuracanto per la psiĥanaliza metodo: antaŭ 90 jaroj naskiĝis Claude Piron (1931-2008), belga, poste svisa tradukisto, psikanalizisto [7].
7. -: Claude Piron naskiĝis antaŭ 90 jaroj, La Ondo de Esperanto, 2021-02-26
beloruse:
псыхааналітык
ĉine:
心理分析师 [xīnlǐfēnxīshī], 心理分析師 [xīnlǐfēnxīshī]
france:
psychanalyste
pole:
psychoanalityk

administraj notoj