- 1.
- [koket.0a.iu]
- (iu)
Penanta plaĉi, precipe al personoj de alia sekso, per elegantaj
vestoj kaj logaj manieroj; ornamama kaj flirtema:
forirante kun koketa klineto de la kapo
[1];
sur ŝia vizaĝo transkuris dum unu minuto milo da koketaj, mokaj kaj malestimaj
ridetoj
Marta
;
ho, ho! interrompis la virino duone kun rido, duone kun koketa indigno
Marta
;
ŝi ridetis, ĵetinte iom koketan rigardon al Serebrovskij
Metrop
;
ŝi tiel koketeme ridetis al ĉi tiu oficistaĉo
Metrop
!
vi dancas, vi saltas […] kaj vi ŝajnigas vin kokete naivaj
[2];
per ĉarmaj kaj koketaj manovroj ŝi havigis la permeson
[3];
ĉio pro la malbenita koketeco: ŝi aŭdis, ke la poŝtestro estas ĉi tie, kaj jen
ŝi komencas afektadi antaŭ la spegulo
[4].
ĉarma,
galanta,
pimpa,
plaĉema,
ŝika,
tualetema
- 2.
- [koket.0a.io]
- (io)
Rimarkinda pro loga eleganteco:
koketa konstruaĵo el silko kaj el puntoj
[5];
super la kandeloj sur la skribotablo estis koketaj ŝirmiloj
[6];
dujaraj knabinoj Viktoria kaj Joana, vestitaj en egalaj koketaj
robetoj
[7];
Sin kaŝas ĉi tie en reva kviet’ // la urbo de Vela, koketa urbet’
[8].
bonstila,
eleganta,
gemuta,
komforta,
luksa,
plaĉa,
ŝika
Rim.:
galanteco aperas precipe en agoj kaj konduto,
koketeco en vestoj kaj gestoj. Galanteco
estas aktiva; koketeco pasiva: tial galanta
karakterizas pli ofte la virojn, koketa la virinojn.
1.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto2.
William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto3.
Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 9. Trafas Pugno Pugnon.4.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua5.
Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua6.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto7.
Monato, Dimitar Haĝiev: Festo de ĝemeloj, 20078.
La Ondo de Esperanto, 2001, №11