tradukoj: be cs de en fr hu nl pl pt ro ru sk vo

Aldoni tradukojn al ReVo:

*iomPV

*iom  

serĉi 'iom'
[iom.0]
en: some, a certain number, to some degree, to a certain extent;
(adverbo)
1.
[iom.0.iomo]
en:
Nedifinita sed plej ofte negranda kvanto aŭ nombro: donu al mi iom da teo, iom da pano; preni iom el la sango [1] [2]; mi volus havi iom de tiu kuko, iom el via riĉeco; iom da tempo; en ĉiu malbono estas iom da bono PrV .
2.
[iom.0.iome]
en:
En nedifinita sed plej ofte nealta grado aŭ mezuro: post du horoj [la forno] estis nur iom varmeta [3]; per helpo de vortaro [...] mi komprenis iom vian leteron [4]; iom malfrue; sed nun pensu iom ankaŭ pri viaj propraj infanoj [5]; mi ankaŭ aŭdis kaj mi iom kredas [6].

Rim.:Teorie oni povas uzi la vorton iom por ajna kvanto aŭ grado, sed en praktika uzado preskaŭ ĉiam temas pri kvanto aŭ grado, kiu ne estas granda. En okazoj, kiam oni volus neambigue diri, ke temas pri malgranda kvanto aŭ grado, oni povas elekti uzi la vorton iomete anstataŭe.

ioma  

serĉi 'ioma'
[iom.0a]
en:
[iom.0a.KOMUNE]
en:
Neprecize etkvanta aŭ etnombra: sekvis [...] ioma senzorgemo [...] en la monda politiko [7]; la parolantino volis [per la tono de la voĉo] esprimi samtempe surprizon, virinan ofendiĝon kaj ioman deziremon [8]; iomaj aŭskultantoj protestis. VD:kelkaj, pluraj

iomete

serĉi 'iomete'
[iom.0ete]
en: a bit, a little, slightly;
1.  
[iom.0ete.kvanto]
en:
Je malgranda kvanto aŭ nombro: la unuan vesperon ni nur iomete manĝis [9]; ĉiun okazon por akiri iomete da mono li utiligis [10]. VD:ero, floko, grajno 2, guto, ombro
2.
[iom.0ete.grado]
en:
Je malalta grado aŭ mezuro: la ĉielo estis ankoraŭ iomete blua en la mezo [11]; eblus plibonigi per aplikado de nur iomete pli da zorgo kaj diligento [12]; ili forte brakumis unu la alian por iomete varmiĝi [13]; ni metu ŝercojn flanken kaj iomete serioziĝu [14].

kelkiom  

serĉi 'kelkiom'
[iom.kelk0]
en:
(malofte)
[iom.kelk0.KOMUNE]
en:
En iu kvanto, iagrade, iom: ni devis ĝis la loko de nia noktumado pasi ankoraŭ kelkiom da kilometroj [15]

iom post iom, iompostiom  

serĉi 'iom post iom'
serĉi 'iompostiom'
[iom.0post0]
en:
(frazaĵo)
[iom.0post0.KOMUNE]
en:
Malsubite, per etaj sinsekvaj kvantoj: kun la tempo, la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝas arkaismo [16]; tiel iompostiom, post dekkvin tagoj mi sendanĝere ellitiĝis, duonsana, sed malsatanta [17]. VD:guto, nesto, paŝo,

iom-post-ioma, iompostioma  

serĉi 'iom-post-ioma'
serĉi 'iompostioma'
[iom.0post0a]
en:
[iom.0post0a.KOMUNE]
en:
Laŭtempe evoluanta per etaj ŝanĝoj: iom-post-ioma unuiĝo de la homaro [18]; multaj reviziantoj estis varbitaj per iompostiomaj personaj kontaktoj [19].

poioma  

serĉi 'poioma'
[iom.po0a]
en:
[iom.po0a.KOMUNE]
en:
Iompostioma: en la dua duono de la 17-a jarcento Gniezno notis poioman falon pro la svedaj invadoj, infektoplagoj kaj ŝanĝo de komercaj itineroj [20].

postiome  

serĉi 'postiome'
[iom.post0e]
en:
[iom.post0e.TEMP]
en:
Post iomo da tempo: ili daŭrigis sian vojon ... „kie ni trafos 'buson?“ demandis Georgo postiome [21]. VD:postnelonge

sen ioma  

serĉi 'sen ioma'
[iom.sen0a]
en:
[iom.sen0a.KOMUNE]
en:
Sen ajna, sen iom ajn: tiun depozicion Gordens faris afereme kaj malrapide sed sen ioma hezito [22]; Hamul [...] devis igi sian beston, ne sen ioma peno, kaŭri, por ke li povu elseliĝi [23]. VD:sen ia; SIN:sen ia eĉ plej malgranda.
Rim.: Tio estas dubinda dirmaniero, ĉar „kioma“ — kaj respektive do „ioma“ — havas la gramatikan signifon numeran (rilatan al vicmontraj numeraloj). Pli klara, nemiskomprenebla dirmaniero estas „sen iom da“: mi vere ne povas permesi daŭrigon de ĉio ĉi sen iom da klarigo [24]. [Sergio Pokrovskij]


tradukoj

anglaj

~: some, a certain number, to some degree, to a certain extent; ~ete: a bit, a little, slightly.

belorusaj

~a: некаторы, нейкі; ~ete: некалькі; ~ post ~, ~post~: пакрысе, пакрыху, патроху, паступова; ~-post-~a, ~post~a: паступовы; po~a: паступовы; sen ~a: без якога-небудзь.

ĉeĥaj

~ete: něco, trochu; kelk~: leccos, mnohé, všelicos; ~ post ~, ~post~: něco, trochu; po~a: postupný.

francaj

~: une certaine quantité, un certain nombre; ~a: un certain, quelque, une certaine quantité de, un certain nombre de, un, du; ~ete: un peu; kelk~: quelques; ~ post ~, ~post~: graduellement, peu à peu, petit à petit, progressivement; ~-post-~a, ~post~a: graduel, progressif; po~a: graduel, progressif; post~e: un peu plus tard; sen ~a: sans le moindre..., sans le plus petit..., sans... d'aucune sorte. ne sen ~a: non sans un certain..., non sans....

germanaj

~: einige; ~a: ein bisschen, etwas; ~ete: etwas, ein wenig, ein bisschen; ~ post ~, ~post~: nach und nach, allmählich.

hungaraj

~ 1.: valamennyi; ~ 2.: kissé, kicsit, valamennyire; ~a: valahány, néhány, csekély; ~ post ~, ~post~: lassan, fokozatosan, lassacskán; ~-post-~a, ~post~a: lassú, fokozatos; po~a: lassú, fokozatos; sen ~a: cseppnyi ... nélkül.

nederlandaj

~: enigzins, een aantal, een zekere hoeveelheid, een zekere mate; ~a: enkele; ~ete: een beetje, ietwat, lichtelijk; ~ post ~, ~post~: langzamerhand.

polaj

~a: trochę, troszkę, nieco, coś; ~ete: trochę, ileś, nieco, cokolwiek; kelk~: pewna ilość, w jakimś stopniu; ~ post ~, ~post~: po trochu, powoli, stopniowo; ~-post-~a, ~post~a: po trochu, powoli, stopniowo; po~a: stopniowy; post~e: trochę później; sen ~a: bez pewnej, bez jakiejś.

portugalaj

~a: algum; ~ete: um pouco, um tanto, alguma quantidade; ~ post ~, ~post~: pouco a pouco; ~-post-~a, ~post~a: progressivo; po~a: progressivo.

rumanaj

~ete: câtva (pentru ceva nedefinit sau nementionat) .

rusaj

~ 1.: несколько, сколько-то, некоторое количество; ~ 2.: несколько, в какой-то мере; ~a: некоторый; ~ post ~, ~post~: понемногу, постепенно; ~-post-~a, ~post~a: постепенный; po~a: постепенный; sen ~a: без какого бы то ни было.

slovakaj

~ete: trocha, troška; kelk~: mnohé, všeličo; ~ post ~, ~post~: trocha, troška; po~a: postupný.

volapukaj

~a: anik.

fontoj

1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 16:14
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 45:19
3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 38
4. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
6. Friedrich Schiller, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Sceno I
7. A. Gofen: Dio, benu Usonon!, Monato, jaro 2002a, numero 11a, p. 9a
8. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉap. 2
9. Miroslav Hruška: La unua kaj mojosa. ĈeSKEJ! , Kontakto
10. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, unua parto, ĉapitro 2a
11. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
12. Edmund Grimley Evans: Legenda klasikaĵo pri malutopio, Monato, 2013/11, p. 21
13. Julian Modest: La memmortigo de Tanja, novelo publikigita en Monato 2012/12, p. 22
14. Pejno Simono: La gramatikiloj de Esperanto laŭ ABC, Monato, 2011/12, p. 24
15. D. Cibulevskij: Turista Marŝo, Eola-14, 2002
16. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Antaŭparolo
17. E. de Bonaero: La Friponeto de Tormes, 1973
18. Zamenhof: Parolo antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève, 1906
19. M. Duc Goninaz: La Nova Plena Ilustrita Vortaro, Antaŭparolo, p. 21a
20. B. Pietrzak: Gniezno, Radio Polonia, 2006-02-03
21. J. Francis: La Granda Kaldrono, 1978
22. Deck Dorval: Urd Hadda murdita!, p. 7a
23. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 4a
24. Ch. Dickens, tr. W. Auld: La postlasitaj aferoj de la Klubo Pikvika, Ĉap. 3a.


ℛevo | datumprotekto | iom.xml | redakti... | traduki... | artikolversio: 1.34 2020/08/08 23:10:34