*ia
-
Nedifina adjektivo, signifanta:
„de ne precize difinita speco; de mi ne
scias kia kvalito“:
via vino estas nur ia abomena acidaĵo
[1];
vi devis elekti ne verkon klasikan kaj seriozan, sed ian verkon pli simplan
[2];
mi reakiris la volon kaj ian grandegan forton
FdO
;
tie ĉi estas ia kaŝita afero
[3];
li ne foriris de ni kun mieno de persono, kiu intencas ian friponaĵon
[4];
ĝi estas ia speco de malbona antaŭsento
[5];
ni malgranda kolekto da homoj ne povas fari ian decidon por ĉiam
[6];
kolekto da homoj prezentanta ian unuon
[7];
per ĉiuj dioj, se iaj ekzistas, mi ĵuras, ke...
[8];
ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj
[9];
ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco
[10];
timigita de ia ŝajnaĵo
[11];
la dramo prezentas unu mortigon, kiu havis lokon en ia urbeto de Italujo
[12];
al la patrino […] estas necese havigi ian negrandan komforton
Marta
;
neniu povos diri, ke mi havas ian rilaton al la afero
[13];
ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman
etikon […] kiel nia
[14].
Rim.: ia montras nur la kvaliton, la naturon, la specon, la econ, sed neniel la individuecon. Tamen ĉi tiu diferencigo estas ofte indiferenta; tial Zamenhof rimarkigas, ke „ofte oni povas sen eraro diri ia, kia, nenia anstataŭ iu, kiu, neniu“.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 35
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Tria Parto – Jurisprudenco
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
4. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
5. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
6. Ernest Drezen: Zamenhof, Zamenhof kaj reformoj en esperanto
7. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, Unua Parto – Leksikologio
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉap. 14
9. Zamenhof: Parolo antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, 1908
10. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906
11. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
12. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
13. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Unua
14. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Dua Kongreso Esperantista en Genève en la 28a de aŭgusto 1906

- beloruse:
- якісьці, які-небудзь
- ĉeĥe:
- jakýsi, nějaký
- france:
- une sorte de, d'une certaine sorte, un (art. indéf.)
- germane:
- irgendein
- hispane:
- algún (de alguna clase)
- hungare:
- valamilyen, egyfajta
- japane:
- ある種の [あるしゅの], なんらかの
- katalune:
- algun, una mena de
- nederlande:
- een of ander
- okcitane:
- una mena de
- pole:
- jakiś, jakikolwiek
- portugale:
- algum, um, qualquer (espécie de)
- rumane:
- de un fel oarecare
- ruse:
- какой-то, какой-нибудь, какой бы то ни было
- slovake:
- akýsi, nejaký, voľajaký
- ukraine:
- якийсь, який-небудь
sen ia
- sen ia kaŭzo [15]; sen ia ŝanceliĝo [16]; unu viro sen ia celo streĉis la pafarkon, kaj pafe trafis la reĝon de Izrael [17]; ŝtono sen ia mano deŝiriĝis de monto [18]; ni povas tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo EE ; la Esperantistoj agadis la tutan tempon preskaŭ tute sen iaj materialaj rimedoj EE .
15.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
16. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 22:34
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:45
16. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 22:34
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Daniel 2:45
- beloruse:
- без дай… sen ~ kaŭzo: без дай прычыны, без дай рады.
- france:
- sans aucun sen ~ ombro da dubo: sans l'ombre d'un doute.
- germane:
- ohne einen sen ~ kaŭzo: ohne einen Grund, vollkommen grundlos. sen ~ ŝanceliĝo: ohne zu zögern.
- hispane:
- sin nada, sin sen ~ ombro da dubo: sin ni sombra de duda.
- pole:
- sen ~ kaŭzo: bez żadnej przyczyny. sen ~ ombro da dubo: bez cienia wątpliwości.
- ruse:
- без какого бы то ни было, безо всякого sen ~ kaŭzo: без какой бы то ни было причины, безо всякой причины. sen ~ ŝanceliĝo: без каких бы то ни было колебаний, безо всяких колебаний. sen ~ ombro da dubo: без тени сомнения.
sen ia eĉ plej malgranda
(arkaismo)
- Sen ajna, sen ia ajn: ni renkontas en la lingvoj naturaj grandegajn malfacilaĵojn, [kiuj en lingvo arta povas esti elĵetitaj] sen ia eĉ plej malgranda difekto por la fleksebleco, riĉeco kaj precizeco de la lingvo EE ; [mi estas] taksata sen ia eĉ plej malgranda dubo kiel monstro, venenisto, murdisto [19]. sen ioma
- beloruse:
- без аніякага
- france:
- sans le moindre..., sans le plus petit..., sans... d'aucune sorte
- germane:
- ohne den geringsten...
- hispane:
- sin el más pequeño...
- ruse:
- без малейшего