Aldoni tradukojn al ReVo:

incident/o

incidento

serĉi 'incidento'
[incide.0o]
[incide.0o.interokazajxo]
Interokazaĵo, devio de la regula irado de la aferoj, postulanta kompensan reagon: ĵurnalistoj […] raportis pri 345 miskomprenoj, kraŝoj kaj preskaŭ-kraŝoj pro lingvaj problemoj [de] usonaj pilotoj, […] 95 incidentoj okazis en Usono kaj 250 en aliaj landoj Verdire tio ne plu apartenas al fikcio, ĉar laŭ informoj 11% el la kraŝoj, preskaŭ-kraŝoj kaj pliaj gravaj akcidentoj aŭ incidentoj okazas pro miskompreno en lingvaj uzadoj ĉe la aviadaj agadoj [1]; malgraŭ […] incidentoj (atakoj) kontraŭ kosovaj civitanoj, niaj gefratoj el Kosovo preferas jam la marplaĝojn kaj ripozejojn de Albanio [2]; antisemitismo estas neniuokaze pure eŭropa fenomeno: antisemitaj incidentoj en Usono estas same oftaj [3]; la albanan oron britoj […] ne redonis […] pro la tiel nomata korfua incidento, kiam Britio taksis Albanion komplica en la dronigo en 1946 de du britaj marŝipoj [4]; la komentoj estigis diplomatan incidenton inter DRK kaj Belgio, precipe ĉar la ministro parolis en Ruando, malnova malamiko de DRK [5]; [pro] problemoj en la telefon-lineoj […] la tuta sekva pritraktado fiaskas, […] nokto plej konvenas al la telefon-kompanioj por testadi aŭ ŝanĝi sian programaron, kaj pro [tio] tiaj incidentoj ne maloftas [6]. VD:okazo, kazo2, malregulaĵo, akcidento, atenco, perturbo, ĝenaĵo, embaraso, maloportunaĵo, malbonŝanco, koincido
1. Gilbert Ledon: Ĉu ni mortu miskomprene?, Monato, 2000/08, p. 5
2. Monato, Bardhyl Selimi: Vojaĝimpresoj, somero 2002: Kosovo antaŭeniras, 2003
3. Monato, Marko Naoki Lins: Veneno antisemita, 2005
4. Monato, Bardhyl Selimi: Kien la oro?, 2007
5. Monato, Serge Zandandu Ntomono Zola/pg: Ŝtato-stato, 2005
6. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj, 2003
angle:
incident
beloruse:
інцыдэнт, здарэньне
ĉeĥe:
incident, nehoda
ĉine:
突发事件 [tūfāshìjiàn], 重大事件 [zhòngdàshìjiàn], 事变 [shìbiàn]
france:
incident
germane:
Zwischenfall, Vorfall
hispane:
incidente
hungare:
incidens
japane:
付随的な出来事 [ふずいてきなできごと], 偶発事件 [ぐうはつじけん], 事象 [じしょう], 小さな支障 [ちいさなししょう]
nederlande:
incident
perse:
پیش‌آمد، رویداد، اتفاق
pole:
incydent, zajście, zdarzenie
portugale:
incidente
ruse:
инцидент, происшествие
slovake:
incident
ukraine:
інцидент, випадок, подія

administraj notoj