2akcident/o PV

akcidento

1.
Malfeliĉa, neatendita okazo kaŭzanta vundiĝon aŭ damaĝon: brulakcidentoj kaj fulmobatoj, rompitaj kruroj, dronakcidentoj kaj serpentmorditaj infanoj […] movis lian fantazion tiom, ke li por kelke da horoj forgesis […] la monotonecon de la vivo HsT ; por eviti ĉiuspecan akcidenton, mi estis metinta la lulilon malproksime de l’ kameno ChL ; oni ne ĉiam mortas pro tiaj akcidentoj Kandid ; antaŭ ne longe li estis perdinta, pro fervoja akcidento, sian edzinon KPr ; ili nepre opinios, ke min trafis mortakcidento VaK ; (figure) la afero ne estas tute tiel akcidenta kiel ĝi ŝajnis TAA . VD:averio, damaĝo, incidento, kraŝo, misaĵo
2.
FIL Okaza, forlasebla eco de objekto aŭ fenomeno, kiuj povas konservi sian esencon ankaŭ sen ĝi: la beleco estas akcidento kiun egale bone povas posedi virtulo aŭ pekulo. ANT:atributo
angle:
accident
beloruse:
1. няшчасны выпадак, здарэньне 2. акцыдэнцыя (філяз.)
bulgare:
1. авария
ĉeĥe:
havárie, nehoda, zejm. automobilní
ĉine:
1. 三長兩短 [sānchángliǎngduǎn], 三长两短 [sānchángliǎngduǎn], 不幸运 [bùxìngyùn], 不幸運 [bùxìngyùn], 不合适宜 [bùhéshìyí], 不合適宜 [bùhéshìyí], 不幸的巧合 [búxìngdeqiǎohé]
france:
1. accident 2. accident
germane:
1. Unglück, Unfall, Unglücksfall 2. Akzidens, Zufallseigenschaft
hebree:
תְאוּנָה
hispane:
accidente
hungare:
1. baleset, szerencsétlenség 2. akcidencia
indonezie:
1. kecelakaan
itale:
1. accidente, sinistro (incidente), incidente, imprevisto (accidente) 2. accidente
japane:
事故 [じこ], 災難 [さいなん], 偶然の出来事 [ぐうぜんのできごと]
katalune:
accident
nederlande:
1. ongeval
okcitane:
accident
perse:
1. حادثه، سانحه 2. عَرَض
pole:
1. wypadek
portugale:
1. acidente, sinistro 2. acidente
rumane:
1. accident, caz
ruse:
1. несчастный случай, авария, происшествие 2. акциденция
slovake:
havária, nehoda, havária 1. nehoda
svede:
1. olyckshändelse
tibete:
གདོང་ཐུགས་རྒྱག་
tokipone:
1. pakala
ukraine:
нещасний випадок, аварія, катастрофа

akcidente

Per akcidento: ĉu tiu viro pereis akcidente? ĉu kontraŭe li estis mortigita de forkurantoj, kiam li ilin persekutis? ChL ; se mi […] mortus akcidente, Dio, kiu min juĝos kaj kiu vidas miajn suferojn, ne povus min kondamni KPr . VD:malbonŝance, malfeliĉe
angle:
accidentally
beloruse:
выпадкова (асабл. аб няшчасьці)

administraj notoj

pri ~o 2.:
      En PIV tiu nocio nomiĝas akcidenco. Indas esplori ĉu ĝi
      estas tiel uzata de fakuloj.
      [HJ]