Aldoni tradukojn al ReVo:

*enu/i PV

*enui

serĉi 'enui'
[enu.0i]
(x)
[enu.0i.PSI]
Malplezuri pro senintereso aŭ neokupiteco: la tempo pasas tiel malrapide, mi enuas [1]; la malliberulo gratis sur la muro versojn […], mi pensas, ke li enuis, mi estis bonveninta gasto [2]; [demandinte], ĉu ili tiom enuis, kiom mi ĉe tiu legado, ĉiuj sinceruloj konfesis al mi, ke la libro falas el iliaj manoj [3]; ĉar li enuis nenion laborante, ideo naskiĝis en lia cerbo [4]; „ha, ĉu vi du neniam enuas la ŝakludon?“ ŝi diris konversacie [5]. SIN:tediĝiVD:langvori, oscedi
Rim.: PIV2 rigardas transitivan uzon de enui evitinda, sed ĝi estas literature trovebla, kiel atestas supra ekzemplo. [ĵv]
angle:
be bored
beloruse:
нудзіць, нудзіцца
ĉeĥe:
mít dlouhou chvíli, nudit se
ĉine:
覺得很無聊 [juédehěnwúliáo], 感到无聊 [gǎndàowúliáo]
france:
s'embêter (éprouver de l'ennui), s'ennuyer (éprouver de l'ennui)
germane:
sich langweilen
hispane:
aburrirse
japane:
退屈している [たいくつしている], うんざりしている
katalune:
avorrir-se
nederlande:
zich vervelen
pole:
nudzić się
portugale:
aborrecer-se, enfastiar-se, enfadar-se
ruse:
скучать
slovake:
nudiť
ukraine:
нудьгувати, нудитис

enua

serĉi 'enua'
[enu.0a]
[enu.0a.PSI]
Esprimanta aŭ kaŭzanta enuadon: mi iom amas en enua tempo tralegi iom amuzan [6]; la princo oscedis kaj ĉirkaŭrigard[is] per enuaj okuloj (montrantaj enuon) [7]; ĉio estas tiel unutona kaj enua, ke oni kelkafoje preskaŭ povus pendigi sin [8]; la malgrandaj lipharoj ombris la maldikajn lipojn, iom ironiajn, iom enuajn [9]; en lingvo natura li atingos tion ĉi nur post tutaj jaroj da malfacila kaj enua laborado (enuiga) EE ; scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan PrV . VD:egala1.a, griza3, indiferenta1, monotona1, teda
angle:
boring
beloruse:
нудны
ĉeĥe:
nezáživný
ĉine:
无趣 [wúqù], 悶人 [mènrén], 枯燥的 [kūzàode], 烦人 [fánrén]
france:
ennuyé (qui montre l'ennui), ennuyeux (lassant), lassant (ennuyeux)
germane:
gelangweilt, langweilig
hebree:
מְשַׁעֲמֵם
hispane:
aburrido
japane:
退屈している [たいくつしている]
katalune:
avorrit
nederlande:
saai
pole:
nudny
ruse:
скучный
slovake:
nezáživný, nudný
tibete:
རྣོ་པོ་མེད་པ་
ukraine:
нудний

enuo

serĉi 'enuo'
[enu.0o]
[enu.0o.PSI]
Stato de enuanto: timo […] por unu momento liberigis min de la enuo [10]; vivi en […] letargio de enuo [11]; per siaj enuplenaj okuloj Pilato rigardis for, kun grimaco de abomeno kontemplante la parton de la urbo kuŝantan ĉe liaj piedoj [12]; terura malamiko atendis la junulinon: ĝi estis la enuo [13]; sekaj kaj monotonaj sonoj […] la ĉambrojn de la lernejoj plenigas per enuo Marta ; la fratino kaŭze de enuo kaj de malboneco malpacas kun la tuta familio Marta ; la brando estis al li nur rimedo forigi la enuon [14]; oni petas min dispeli la enuon de senokupaj horoj per rakonto el mia vivo [15]; damne, kia enuo [16]! kiu amas ĝuon, amu ankaŭ enuon PrV . VD:apatio, farniento, indiferenteco, langvoro, melankolio, nenifaro, spleno, tedo
angle:
boredom kia enuo: what a bore!.
beloruse:
нуда, нудота
ĉeĥe:
nuda
ĉine:
窒息感 [zhìxígǎn], 厌烦 [yànfán]
france:
ennui (lassitude), lassitude (ennui)
germane:
Langweile
hebree:
שעמום
hispane:
aburrimiento kia enuo: qué aburrimiento!.
japane:
退屈 [たいくつ], 倦怠 [けんたい]
katalune:
avorriment
nederlande:
verveling
pole:
nuda kia enuo: ale nuda!, co za nuda!.
ruse:
скука
slovake:
dlhá chvíľa, nuda
ukraine:
нудьга

enuiga

serĉi 'enuiga'
[enu.0iga]
[enu.0iga.PSI]
Kaŭzanta enuon: enuiga viro, libro, teatraĵo; sono, tiel monotona, tiel terure enuiga [17]; tiuj samaj solecaj promenadoj, kiuj estas nun tiel ĝuoplenaj por mi, tiam estis al mi sengustaj kaj enuigaj [18].
angle:
boring
beloruse:
нудны
ĉeĥe:
nudný, nudící, otravný
ĉine:
悶人 [mènrén], 枯燥的 [kūzàode], 令人厌烦 [lìngrényànfán], 沒有意思 [méiyǒuyìsi]
france:
ennuyeux (lassant), lassant (ennuyeux)
germane:
langweilig
hebree:
מְשַׁעֲמֵם
hispane:
aburrido
japane:
退屈な [たいくつな], つまらない
katalune:
avorrit
nederlande:
vervelend
pole:
nudny
ruse:
скучный, наводящий скуку
slovake:
nezáživný, nudný

enuigi

serĉi 'enuigi'
[enu.0igi]
(tr)
[enu.0igi.PSI]
Kaŭzi enuon, tedi: sencel[a…] vagado baldaŭ lacigas kaj enuigas [19]; la diservon […] enuigis lin [20]; unuj enuigas lin [dum] li enuigas la aliajn [21]; viaj kristanaj virtoj enuigus min […] en unu tago [22]; mi tenos ŝin tiel longe, ĝis ŝi enuigos min [23]; la homoj aranĝas ĉion tiel diable stulte, kvazaŭ nur por enuigi kaj turmenti sin [24]; la disputoj pri la administrado de la bieno ĉiam enuigis lin [25]. VD:frustri, malamuzi, malkomfortigi, naŭzi2
angle:
bore
beloruse:
надакучыць
ĉeĥe:
nudit (někoho), unudit
ĉine:
鑽洞 [zuāndòng]
france:
ennuyer (lasser), lasser (ennuyer)
germane:
langweilen
hebree:
לשעמם
hispane:
aburrir
japane:
退屈させる [たいくつさせる]
katalune:
avorrir
nederlande:
vervelen
pole:
nudzić, zanudzać
ruse:
наскучить, навести скуку
slovake:
nudiť, vzbudzovať nudu
ukraine:
нудити, викликати нудьгу, надокучати

administraj notoj