Aldoni tradukojn al ReVo:

*ekstr/a

*ekstra

serĉi 'ekstra'
[ekstr.0a]
1.
[ekstr.0a.aldona]
Aldona; eksterordinara; okazanta ekster la kutima vico: vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras [1]? matene li per ekstra poŝto forveturis al la diablo [2]; nun ni estas la mastroj en la domo, kaj nun ni havos ekstran festenon [3]; en la ŝipo troviĝis kelke da ekstraj velstangoj [4]; honore al la konferenco, oni aranĝis ekstrajn prezentadojn de la cirka programo [5]; gajni ekstran kurtaĝeton de la kuna vendado [6]; mi plenumis la taskon perfekte, kun ekstra emfazo [7]; oni enŝovis ekstrajn monatojn por ebligi reakordigon de monatoj kaj sezonoj [8]. VD:akcesora, aldonita1, alia, aparta, kroma, plia2, suplementa, suplementa
2.
[ekstr.0a.eksterordinara]
PV (evitinde) Eksterordinare bonkvalita, altkvalita: ekstra vino, ĉokolado.
Rim.: Tiu ĉi senco aspektas kiel francismo. Ja en tiu lingvo „extra“ estas familiara mallongigo de „eksterordinara“.
VD:delikata, rafinita
angle:
1. extra
beloruse:
1. дадатковы, экстраны, надзвычайны
ĉeĥe:
oddělený, zvláštní
ĉine:
1. 追加 [zhuījiā]
france:
1. additionnel, extraordinaire (additionnel), complémentaire (additionnel), supplémentaire (additionnel), en plus
germane:
1. Sonder-, Extra-, zusätzlich, außer der Reihe, sonstige
hispane:
extra
hungare:
1. külön, extra, plusz
japane:
特別の [とくべつの], 格別の [かくべつの], 余分の [よぶんの], 臨時の [りんじの]
pole:
1. ekstra, in plus, dodatkowy
portugale:
1. extraordinário, extra
ruse:
1. дополнительный, специальный, экстренный (напр. выпуск газеты), чрезвычайный (напр. заседание)
slovake:
mimoriadny, zvláštny
svede:
1. extra
ukraine:
екстрений, надзвичайний, додатковий, спеціальний, вищий (про якість)

administraj notoj