3akcesor/a

akcesora

Neĉefa, malprecipa, flanka2: oni disigas […] tion, kio estas esenca, de tio, kio estas akcesora [1]; konscio pri la esenca egaleco de la homa naturo, super ĉiuj akcesoraj diferencoj [2]; kapdoloro kaj akuta malsatsento estas nur akcesoraj simptomoj [3]; poŝtelefonoj estas nun plenŝtopitaj per akcesoraj programoj [4]; kial lia filo lernu akcesoran, sensignifan lingvon [5]? VD:bagatela, ekstra1, kroma, malgrava, plia2, surogata
1. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Sándor Szathmári: Satiraj rakontoj, Enciclopeditis
4. Monato, Stefan Maul: Kiom da elektroniko?, 2010
5. Monato, Stefan Maul: Lingvaj problemoj, 2006
angle:
accessory, secondary
beloruse:
пабочны, другасны, дапаможны
bulgare:
вторичен
ĉeĥe:
akcesorický, akcesorní, nepodstatný, průvodní, vedlejší (stojící vedle hlavního)
france:
accessoire, secondaire
germane:
unwesentlich, nebensächlich, Zusatz-, Ersatz-, Neben-
hebree:
שטלי, משני, טפל
hispane:
accesorio, secundario
japane:
副の [ふくの], 副次的な [ふくじてきな], 付随的な [ふずいてきな]
nederlande:
bijkomstig, secundair
pole:
dodatkowy, uboczny, poboczny
portugale:
acessório, secundário
ruse:
побочный, второстепенный, дополнительный, вспомогательный
slovake:
nepodstatný, nepodstatný, vedľajší vedľajší
svede:
bi-, tilläggs-
ukraine:
побічний, другорядний, додатковий, допоміжний

administraj notoj