Aldoni tradukojn al ReVo:

*eks- UV

I.

eks-

serĉi 'eks-'
[eks.0]
(prefikso)
[eks.0.KOMUNE]
Iama, estinta kaj ne plu estanta.
a)
[eks.0.ofico]
Forlasinta profesion, okupon: ekskapitano, eksoficisto, eksreĝo; li estas eksgeneralo, servinte en la militistaro tridek jarojn, li eksiĝis [1]; preskaŭ ĉiu bazarulo estas eks-io, […] troviĝas eksstudentoj, teatraj eksludantoj, eksboksistoj, eksinĝenieroj, eksartistoj, eksbutikistoj [2]; pereis preskaŭ mil kaptitoj, ĉiuj niaj ekssoldatoj, al kiuj oni promesis la pardonon [3]; eksbatalanto partizana [4].
b)
[eks.0.stato]
Forlasinta staton: ekskutima; malpacinte kun sia edzino, li eksedziĝis je ŝi [5]; [ŝi fariĝis] eksedzino kaj ŝi ne havas infanojn [6]; tiu batalo kontraŭ eksdataj ideoj estis la amara sperto de ĉiu pioniro [7]; eksblanka torstrikaĵo [8]; la atesto de baptado […] estis skribata per krajono sur la malantaŭa flanko de ia eks-telegramblanketo [9].
c)
[eks.0.kastro]
Kastrita besto: eksbovo (kastrita bovo); eksvirkato (kastrita virkato); eksĉevalino (kastrita ĉevalino).
Rim.: Tiu ĉi atribuo de la senco „kastrita“ al la prefikso „eks-“ ankoraŭ ne aperas en PV, sed nur en PIV1. Tamen en 1912 LOdE en recenzo pri „P. Stojan. Rusa-Esperanta poŝa vortareto“ menciis ĝin jam kiel evitinda: Ni ne povas aprobi „eks-bovon“, „eks-ĉevalon“, „eks-kokon“, k. t. p. ĉar la prefikso eks havas la sencon tute alian (ekz. eks-studento, eks-edzo k. t. p.); eksbovo estas bovo kaj ĝi ne estas bovo eksigita. Tial estas preferinda: „kastrobovo“ aŭ „bovo kastrita“, „kastrokoko" k.t.p [10]. Nuntempe, parolante pri eksviro oni verŝajne pensas pri viriniĝinta viro, ne pri kastrito. Pri bestoj, mankas citaĵoj, kiuj pruvus ke tiu senco efektive ekzistas ekster vortaroj kaj gramatikoj. [Wolfram Diestel]
1. Zamenhof: Dua Libro de l' Lingvo Internacia, 11:16
2. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 1. Kiu Sin Enjungis, Devas Tiri.
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XX
4. Monato, KOSOVO: Vojaĝimpresoj, somero 2000
5. Zamenhof: Dua Libro de l' Lingvo Internacia, 11:15
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 22:13
7. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 3. Ne Gutas Mielo El La Ĉielo.
8. C. Piron: Ĉu li venis trakosme?, 1980
9. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Du blinduloj
10. La Ondo de Esperanto, Bibliografio, Ondo de Esperanto 1912, n-ro 11, p. 175
angle:
~virkato: castrated male cat, castrated he-cat, castrated tomcat, castrated tom. ~ĉevalino: castrated female horse, castrated she-horse.
beloruse:
экс, былы, колішні, у адстаўцы
france:
ex-
germane:
Ex-, a.D.
hispane:
ex-
hungare:
volt, ex-
ide:
ex- ~bovo: kastrita bovo. ~virkato: kastrita katulo. ~ĉevalino: kastrita kavalino.
nederlande:
ex-
pole:
były
portugale:
ex- (prefixo que indica ex, antigo, que foi)
rumane:
fost
ruse:
экс-, бывший, в отставке
volapuke:
1.c ho- (kastrita virbesto), jo- (kastrita bestino) ~virkato: hokat. ~ĉevalino: jojevod.
II.
Samsignifa memstara vortero:

eksa

serĉi 'eksa'
[eks.0a]
[eks.0a.KOMUNE]
Estinta: tiu urbo estas eksa fortikaĵo de la Romianoj; koalicio de eksa prezidanto [11]; eksa jugoslava ŝtato [12]; eksa kolonia potenco Britio [13].
beloruse:
былы, колішні, адстаўны
ĉeĥe:
bývalý, někdejší
ĉine:
前任 [qiánrèn], 以前 [yǐqián], 先前 [xiānqián]
france:
ancien (qui n'est plus), à la retraite
germane:
ehemalig, früher
hebree:
לְשֶׁעָבַר
hispane:
jubilado
hungare:
valamikori, egykori
japane:
前任の [ぜんにんの], 元の [もとの]
pole:
były, dawny
ruse:
бывший, отставной
slovake:
bývalý

eksigi

serĉi 'eksigi'
[eks.0igi]
1.
[eks.0igi.iun]
(iun) Senigi je ofico, funkcio, posteno, rango, membreco: unu el la eminentaj oficiroj petis Aŭguston eksigi lin de la servo kaj lasi al li la pension [14]; post la milito multe da soldatoj estis eksigitaj [15]; se vi tuj ne ĉesigos la kunvenon, ni eksigos vin el la sindikato! [16]; (figure) kial mi estas eksigita el la vivo? [17]; neeksigebla funkciulo. SUB:maldungi, senoficigiVD:etato
2.
[eks.0igi.POL]
POL (kolektivan organon1.b) Eksigi1 ĉiujn membrojn de parlamento aŭ alia kolektiva organo1.b por ebligi elekton aŭ nomumon de ties nova membraro: Do, prefere ne estu ja nova prezidento, kiu povus eksigi la parlamenton kaj kaŭzi novan ĝeneralan voĉdonadon [18]. VD:malfondi
3.
[eks.0igi.ion]
(malofte) (ion) Igi eksa, ne plu uzata: nur tiam oni povus anonci, ke la nuna formo de la lingvo internacia estas eksigata kaj anstataŭ ĝi eniras en la vivon la formo nova [19]. SIN:forigi, nuligi1
angle:
2. dissolve (parliament etc)
beloruse:
звольніць, адправіць у адстаўку, скіраваць у адстаўку
ĉeĥe:
odvolat, propustit (ze zaměstnání, z funkce), sesadit, vyloučiv, vylučovat
ĉine:
解僱 [jiěgù], 辞退 [cítuì], 罢黜 [bàchù], 炒魷魚 [chǎoyóuyú]
france:
congédier (licencier), chasser (licencier), dégager de ses obligations, démettre de ses fonctions, démissionner (tr, démettre), démobiliser (un militaire), déposer (un monarque), désengager (un militaire), exclure (d'une organisation), évincer (d'une fonction), licencier (limoger), limoger, radier des effectifs, rayer de dessus l'état (vx, limoger), rayer des cadres, rayer des effectifs, relever de ses fonctions, remercier (licencier), renvoyer (licencier), révoquer (limoger), mettre à la porte (licencier), lourder (licencier), vider (fam., licencier), virer (fam., licencier) ne~igebla: inamovible (qu'on ne peut renvoyer).
germane:
entlassen, beseitigen
hebree:
לפטר
hispane:
despedir (de un cargo o puesto laboral), expulsar (de un cargo o puesto laboral), deponer, destituir ne~igebla: funcionario, no despedible.
hungare:
elbocsát (állásából), felment (hivatalából) ne~igebla: elmozdíthatatlan (hivatalából).
japane:
免職する [めんしょくする], 解任する [かいにんする]
pole:
usunąć, wydalić, zwolnić
ruse:
1. ÑƒÐ²Ð¾Ð»Ð¸Ñ‚ÑŒ в отставку, исклчить (из организации) 2. Ñ€Ð°ÑÐ¿ÑƒÑÑ‚ить (парламент и т.п.) 3. Ð¾Ñ‚менить
slovake:
vylúčiť zo spoločenstva

eksigo

serĉi 'eksigo'
[eks.0igo]
1.
[eks.0igo.KOMUNE]
Senigo je antaŭa funkcio: mi estas kontraŭ la eksigo de Ivagin el la partio [20]; mi ricevis eksigon kaj krom ĝi nur panbulon kaj kvar groŝojn [21].
2.
[eks.0igo.POL]
POL La ago eksigi2 kolektivan organon1.b: la oficiala letero de la Varsovia Ĉefurba Oficejo, per kiu almenaŭ morale nuligiĝas la decido de 17 okt 1985 pri eksigo de la tiama Ĉefa Estraro de PEA [22].
angle:
2. dissolution (of parliament etc)
beloruse:
1. Ð·Ð²Ð°Ð»ÑŒÐ½ÐµÐ½ÑŒÐ½Ðµ, пазбаўленьне пасады 2. Ñ€Ð¾ÑÐ¿ÑƒÑÐº (арганізацыі, групы і да г. п.)
ĉeĥe:
absolutorium, odvolání, propuštění, sesazení, svržení, zbavení funkce
ĉine:
1. é©èŒ [gézhí], 下臺 [xiàtái]
france:
congédiement, déposition (d'un monarque), exclusion (d'une organisation), licenciement, limogeage, renvoi (licenciement), révocation (limogeage)
germane:
1. Entlassung, Kündigung
hispane:
despido, expulsión, destitución
japane:
免職 [めんしょく], 解任 [かいにん]
ruse:
1. ÑƒÐ²Ð¾Ð»ÑŒÐ½ÐµÐ½Ð¸Ðµ, отставка, снятие с должности, с поста, освобождение от должности 2. Ñ€Ð¾ÑÐ¿ÑƒÑÐº (парламента и т.п.)
slovake:
odvolanie, zbavenie funkcie

eksiĝi

serĉi 'eksiĝi'
[eks.0igxi]
[eks.0igxi.KOMUNE]
Memvole aŭ kontraŭvole forlasi sian oficon, funkcion, postenon, rangon, membrecon: ili malebligis pluan karieron de anoncisto, do li eksiĝis [23]; malpermesi parlamentanojn elektitajn per partia listo eksiĝi de tiu partio sen eksiĝi kiel parlamentano [24]. SUP:rezigni, forlasiSUB:abdiki, demisii
Rim.: Komparon de la sinonimoj vd sub abdiki.
beloruse:
пайсьці ў адстаўку
ĉine:
辞职 [cízhí], 巽 [xùn], 退位 [tuìwèi]
france:
démissionner, défroquer (quitter l'état monastique), se défroquer (quitter l'état monastique), se démettre (démissionner), se retirer (d'une fonction)
germane:
weggehen, abdanken
hebree:
להתפטר
hispane:
dimitir, despedirse (de un cargo o puesto laboral)
hungare:
leköszön, lemond
japane:
退職する [たいしょくする], 辞任する [じにんする]
pole:
abdykować, podać się do dymisji, ustąpić
ruse:
выйти в отставку

eksiĝo

serĉi 'eksiĝo'
[eks.0igxo]
[eks.0igxo.KOMUNE]
Ago eksiĝi: ili decidis ĉiuj iri al la reĝo kaj peti eksiĝon [25]; eksiĝo de la Eŭropa Komisiono [26].
beloruse:
адстаўка, зыход з пасады
france:
démission, départ (démission), retrait (démission)
germane:
Ausscheiden, Entlassung
hebree:
התפטרות
hispane:
dimisión, renuncia
japane:
退職 [たいしょく], 辞任 [じにん]
pole:
abdykacja, dymisja, ustąpienie
ruse:
отставка

foreksigi

serĉi 'foreksigi'
[eks.for0igi]
[eks.for0igi.KOMUNE]
(malofte) Eksigi1: mi foreksigos miajn komizojn kaj vin mi petos, ke sur ilian lokon vi elektu por mi komizinojn el la nombro de viaj protektatinoj Marta .
beloruse:
звольніць, адправіць у адстаўку, скіраваць у адстаўку
ĉeĥe:
vyhodit z práce
ĉine:
解僱 [jiěgù], 辞退 [cítuì], 罢黜 [bàchù]
germane:
entlassen, kündigen
hispane:
despedir (dejar sin trabajo)
slovake:
vyhodiť z práce

administraj notoj