*-ec/ UV I. -ecserĉi '-ec' [ec.0] Sufikso esprimanta abstraktan ideon de kvalito aŭ stato: boneco, beleco, certeco, soleco, infaneco, homeco; sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas PrV ; donacetoj subtenas amikecon PrV ; tiu ĉi moleco de la trajtoj fariĝis indigno [1]; li restu longe en sia reĝeco [2]; lia alteco estis ses ulnoj [3]; ŝiaj okuloj […] akiris la esprimon de neordinara akreco, eĉ preskaŭ penetremeco Marta ; montranta internan kontentecon aŭ miron de lernantino, kiu kaptas la malgajan sekreton de senklereco de sia instruantino Marta ; malgraŭ via tuta ventanimeco vi esence estas bona knabo Marta ; Reĝo Alberto [prenas] sur sin la protektantecon super nia kongreso [4]; silkecaj nigraj haroj (havantaj la kvalitojn, aspekton, naturon de silko) Marta ; ŝi forgesis demeti ankaŭ la lignecan jugon [5]; kun senmova vizaĝo kaj kun okuloj, kies vitreca rigardo vagadis sur la vizaĝoj de la pasantoj Marta ; regis tiu dezerteca silento, kiu nur de tempo al tempo estas interrompata [6]; mi donas al vi unu pecon preferece antaŭ viaj fratoj [7]. 1. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Readmono 17:203. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Samuel 17:44. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 19115. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Harry Martinson6. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I7. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 48:22 beloruse: афікс, які вызначае якасьць, прыкмету, уласьцівасьць, -сьць, -ва france: -esse, -itude germane: -heit, -keit, -schaft, -tät hungare: -ság, -ség pole: -ość portugale: -ez, -eza, -dão, -idão, -itude, -tude (sufixo que indica qualidade) signune: F@10 II. Samsignifa memstara vortero: ecoserĉi 'eco' [ec.0o] [ec.0o.KLA] Difinita kvalito aŭ stato: Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj [8]; al kiu mankas tiuj ecoj, estas blinda, miopa, forgesinte la forpurigon el siaj antaŭaj pekoj [9]; tiu ĉi ŝtofo, havas la mirindan econ, ke al ĉiu, kiu […] estas tro malsaĝa, [ĝi] restas nevidebla [10]; ŝi, la malfeliĉa blinda infano […] antaŭ ĉio havis unu econ: profundan sentemecon [11]; kato […] havas la grandan malbonan econ, ke ĝi manĝas musojn [12]; en la princo […] kuniĝis ekstreme kontraŭaj ecoj [13]; peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro PrV . atributo1, diferencigilo, distingilo, karakterizo, trajto 8. La Nova Testamento, Romanoj 1:209. La Nova Testamento, II. Petro 1:910. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Supo el kolbasaj bastonetoj13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI angle: property, quality beloruse: якасьць, уласьцівасьць bulgare: качество ĉeĥe: vlastnost ĉine: 品 [pǐn], 档次 [dàngcì], 性状 [xìngzhuàng], 形状 [xíngzhuàng], 奇习 [qíxí] france: caractère (propriété), propriété, qualité germane: Eigenschaft, Qualität, Beschaffenheit hispane: cualidad hungare: tulajdonság itale: caratteristica japane: 性質 [せいしつ] nederlande: eigenschap pole: cecha, przymiot ruse: свойство, качество slovake: vlastnosť *eca [14]serĉi 'eca' [ec.0a] Kvalita, speca: tiuloka preparaĵo […] estas samtempe sukerita kaj tre spica, ‘pilipili’eca, se vi konas [15]; tio estas EU-eca demokratio [16]. 14. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, ec'a15. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 1316. Monato, Dmitri Gabinski: Kompatinda Eŭropo, 2011 beloruse: якасны, уласьцівы, характэрны france: qualitatif germane: -artig japane: 性質の [せいしつの] ecaro serĉi 'ecaro' [ec.0aro] La tuto de ies ecoj: [ili] redaktis treege laŭdan priskribon pri la ĉarma ecaro kaj talento de sia juna favorato [17]; mi kredas je astrologio, ĉar ĝi montras al mi mian propran ecaron, senutiligante ĉiun penadon je memtrompo [18]; la eterna estaĵo, kiun oni nomas per diversaj nomoj, […] kiuj montras nur parton de la tutaĵo de lia ecaro [19]. esenco1, ĥaraktero, naturo2 17. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI18. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VIII19. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro III beloruse: характар (сукупнасьць характарыстык), профіль ĉine: 特徵 [tèzhēng], 質感 [zhígǎn], 質素 [zhìsù] germane: Beschaffenheit, Wesensart, Profil (Eigenschaften), Charakter, Naturell japane: 性格 [せいかく], 性質 [せいしつ] administraj notoj