1civil/a PV civilaserĉi 'civila' [civil.0a] 1.[civil.0a.privata] Rilata al ordinara statuso de civitano, neoficiala, privata. a)[civil.0a.nemilitista] Nemilitista: civilaj vestoj [1]; ĉiuj pastroj, generaloj kaj civilaj altranguloj jam kolektiĝis en la granda salono [2]; devigita forlasi la revojn pri milita kariero por sia filo, la patro decidis destini lin por la civila servado [3]; civila milito (prefere: (inter)civitana milito) Metrop ; civile vestita sinjoro sin turnis tre ĝentile kaj amike al Vilfrido [4]. b)[civil.0a.neeklezia] Neeklezia: mi ne komprenas ke viro tiel inteligenta kiel vi donas la plej etan gravecon al tiu vana formulo, kiun oni nomas la civila edzigo [5]; juĝisto rilate al civilaj kaj religiaj aferoj ordonis, ke mi ricevu cent bastonfrapojn [6]. laika, profana c)[civil.0a.nepolitika] Ne politika. 2.[civil.0a.JUR] Koncernante la interpersonajn rilatojn; ne publika, ne kriminala: civilaj rajtoj; civila juro (nekriminala); homoj […] ŝanĝinte sian civilan etaton, rekomencis ekzistadon sub alia nomo [7]; via edziniĝo kun mi, reguligante la civilan staton de tiu infano, redonante al li la familion, kiun li perdis, faros lian feliĉon kaj samtempe la vian [8]; oni eligis el la libroj de la civila registro tiun fatalan akton [9]; sin deklari civila partio. 1. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto unua2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro I3. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, I4. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro XVI5. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekunua6. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXVIII7. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina8. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dektria9. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dekoka angle: civil 1.b secular beloruse: 1.a цывільны 1.b цывільны, грамадзянскі 2. прыватны, грамадзянскі ĉeĥe: civilní, občanský ĉine: 2. 私家 [sījiā] france: civil (adj.) ~a partio: partie civile. germane: 1.a zivil, nichtmilitärisch ~aj vestoj: Zivil (Kleidung). 1.b laienhaft, nichtkirchlich 2. privat, Privat-, Zivil- ~a partio: Zivilpartei. hebree: אֶזרָחִי hispane: civil hungare: civil, polgári itale: civile (agg.) ~a partio: parte civile. japane: 市民の [しみんの], 文民の [ぶんみんの], 民事の [みんじの] nederlande: ~aj vestoj: burgerkleding. 2. burgerlijk, civiel, burger- ~a juro: burgerlijk recht. ~a partio: burgerlijke partij. perse: 1.a غیرنظامی 1.b غیرمذهبی 2. مدنی pole: 1.a cywilny 1.b świecki 2. cywilny, osobisty portugale: civil rumane: 2. civil ruse: 1.a штатский, гражданский, цивильный 1.b гражданский 2. гражданский slovake: civilný, občiansky svede: 1.a civil ukraine: цивільний civiluloserĉi 'civilulo' [civil.0ulo] [civil.0ulo.KOMUNE] Homo kiu estas nek militisto nek kleriko: la sentoj de la batalantaj nacioj fariĝis pli amaraj, kaj tiu amareco estis same, eĉ pli, evidenta inter civiluloj ol inter la soldatoj [10]; la civilulo estis sur la strato haltigita de nekonitaj junuloj [11]. burĝo1, civitano, laiko 10. J. Francis: La Granda Kaldrono, 197811. Henri Vallienne: Ĉu li?, Noto De L’ Aŭtoro angle: civilian beloruse: цывільны (наз.) ĉeĥe: civilista, civilní osoba, nevoják ĉine: 文职 [wénzhí], 文职人员 [wénzhírényuán], 文职工作 [wénzhígōngzuò] france: civil (subst.) germane: Zivilist, Zivilperson hebree: אזרח hispane: civil hungare: civil itale: civile (sost.) japane: 一般市民 [いっぱんしみん], 民間人 [みんかんじん] nederlande: burger pole: cywil portugale: civil rumane: civil ruse: штатский (сущ.) slovake: civil, nevojak ukraine: цивільний (ім.) administraj notoj