1asert/i asertiserĉi 'aserti' [asert.0i] (tr) Firme certigi, pretendi, ke io estas vera: Jesuo, kiu mortis, kaj pri kiu Paŭlo asertis, ke li vivas [1]; li asertis, ke tio estis la plej terura nokto de lia vivo [2]; eĉ unu vorteto ne transpaŝos niajn lipojn! ili ĉiuj asertis [3]; tri personoj asertis, ke ili penetris ĝis la fino de la arbaro kaj ĉiam aŭdis la mirindan sonadon [4]; ili kompreneble asertis pri sia infano, ke ĝi estas la plej bela kaj plej saĝa [5]. apogi2, atesti, firmigi, invoki, konfirmi1, pravigi2 1. La Nova Testamento, La agoj 25:192. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtisto de porkoj4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sonorilo5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj angle: assert beloruse: запэўніваць, пераконваць, сьцьвярджаць, цьвердзіць bulgare: твърдя ĉeĥe: jistit, tvrdit, ujišťovat france: affirmer germane: behaupten hebree: לִטעוֹן hispane: afirmar hungare: állít itale: affermare, asserire japane: 断言する [だんげんする], 主張する [しゅちょうする] nederlande: beweren pole: twierdzić, utrzymywać (że) rumane: afirma, asigura ruse: уверять, утверждать slovake: tvrdiť svede: påstå, försäkra ukraine: запевняти, твердити, стверджувати asertoserĉi 'aserto' [asert.0o] Firma certigo pri io: tia aserto estas iom senprudenta; viajn asertojn mi ne tute bone povas kompreni, kiam vi diras, ke ekzistas tiom multe da malpiuloj [6]; laŭ ilia aserto mirigis ilin, […] ke ili facile komprenis la lingvon [7]; persiste subtenataj asertoj (vd kalumnio, klaĉo), kiuj ne valoris eĉ putran haringon, zumis sur la langoj [8]; tre nebulecaj asertoj [9]; senbaza aserto [10]; li inventis la faktojn por pravigi siajn teoriajn asertojn [11]; la nova kuracisto […] jesigis la aserton de Bazarov, ke neniu danĝero minacas [12]; ili rigardis liajn asertojn kiel aferojn limtuŝantajn al blasfemo [13]. aksiomo, postulato, premiso, pretendo 6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Monteto de elfoj8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj9. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro X10. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto11. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto12. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXIV13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro X angle: assertion beloruse: запэўніваньне, сьцьверджаньне bulgare: твърдение ĉeĥe: tvrzení, ujištění france: assertion, affirmation germane: Behauptung hebree: טַעֲנָה hispane: afirmación, aserción hungare: állítás itale: affermazione, asserzione japane: 主張 [しゅちょう], 断言 [だんげん] nederlande: bewering pole: twierdzenie, zapewnienie, asercja rumane: teoremă, declarație, asigurarea, afirmație ruse: уверение, утверждение slovake: tvrdenie svede: påstående, försäkran ukraine: запевнення, стверджування, твердження administraj notoj