*18muzik/o PV

*muziko

1.
MUZ Belarto pri aranĝo de sonoj agrabla por homa aŭdo, precipe per ritmo, melodio, harmonio: li aranĝadis la muzikon, ĉar li estis kompetentulo [1]; Arkadio, kvankam li efektive amis muzikon, nevolonte sekvis ŝin [2]. li komprenas predikon, kiel bovo muzikon PrV .
2.
La prezentado de muzikaĵoj; muzikado: kiam li venis kaj alproksimiĝis al la domo, li aŭdis muzikon kaj dancadon [3]; en palacoj eburaj ĝojigas vin muziko [4]; kiam la bela muziko ludis ĉiam plue, ŝi ne povis plu elteni, [... ŝi] balancadis la kapon laŭ la takto de la bela muziko [5]; nun komenciĝis la muziko [6]; mi jam ne aŭdados la muzikon de la ondoj [7].
afrikanse:
musiek
albane:
muzikë
amhare:
ሙዚቃ
angle:
music
arabe:
الموسيقى
armene:
երաժշտություն
azerbajĝane:
musiqi
beloruse:
музыка
bengale:
সঙ্গীত
birme:
ဂီတ
bosne:
glazba
bulgare:
музика
ĉeĥe:
hudba, muzika
ĉine:
音乐 (tr. 音樂) [yīnyuè]
dane:
musik
estone:
muusika
filipine:
musika
france:
musique
galege:
música
germane:
Musik
guĝarate:
સંગીત
haitie:
mizik
hinde:
संगीत
hispane:
música
indonezie:
musik
irlande:
ceol
islande:
tónlist
japane:
音楽 [おんがく]
jide:
מוזיק
jorube:
orin ti
kanare:
ಸಂಗೀತ
kartvele:
მუსიკა
katalune:
música
kazaĥe:
музыка
kimre:
cerddoriaeth
kirgize:
музыка
kmere:
តន្ត្រី
koree:
음악
korsike:
musica
kose:
umculo
kroate:
glazba
kurde:
mûzîk
latine:
musica
latve:
mūzika
laŭe:
ດົນຕີ
litove:
muzika
makedone:
музика
malagase:
mozika
malaje:
muzik
malajalame:
സംഗീതം
malte:
mużika
maorie:
waiata
marate:
संगीत
mongole:
дуу хөгжим
nederlande:
muziek
nepale:
संगीत
njanĝe:
nyimbo
okcidentfrise:
muzyk
panĝabe:
ਸੰਗੀਤ ਨੂੰ
paŝtue:
موسيقي
pole:
muzyka
portugale:
música
ruande:
umuziki
rumane:
muzică
ruse:
музыка
samoe:
pese
sinde:
موسيقي
sinhale:
සංගීතය
skotgaele:
ceòl
slovake:
hudba
slovene:
glasba
ŝone:
mumhanzi
sote:
mino
sunde:
musik
svahile:
muziki
svede:
musik
taĝike:
мусиқӣ
taje:
เพลง
tamile:
இசை
tatare:
музыка
telugue:
సంగీతం
ukraine:
музика
urdue:
موسیقی
uzbeke:
musiqa
vjetname:
nhạc
volapuke:
musig
zulue:
umculo

*muzika

1.
Rilata al muziko: noto muzika [8]; muzika signo EE , tono IK , talento IK , klereco Marta , repertuaro Marta , kolegio FK , terminaro Ifigenio ; ili starigu siajn fratojn la kantistojn kun muzikaj instrumentoj, psalteroj, harpoj, kaj laŭtaj cimbaloj [9]; en ĉiu lingvo la muzika terminaro estas en stato ĥaosa [10].
2.
Posedanta muzikan econ, agrabla por la orelo.
angle:
musical
beloruse:
1. музычны 2. музыкальны
france:
musical
germane:
1. Musik- 2. melodisch
hispane:
musical
indonezie:
musikal
japane:
音楽の [おんがくの], 音楽的な [おんがくてきな]
katalune:
musical
nederlande:
muziek-, muzikaal
pole:
1. muzyczny 2. muzykalny
rumane:
muzical
ruse:
музыкальный
svede:
2. musikalisk
ukraine:
музичний, музикальний
volapuke:
musigik

muziki

(x)
Muzike sonigi voĉon aŭ instrumenton: per tamburino kaj harpo ili muziku al Li [11]; la popolo muzikis per flutoj kaj estis tre gaja [12]; la servistoj, por pasigi la tempon, manĝis, trinkis kaj muzikis [13]; la turhorloĝo muzikas simplan kaj samtempe tian kortuŝan melodion Metrop .
angle:
make (music), play (music)
beloruse:
граць (музыку)
ĉeĥe:
hrát, koncertovat, muzicírovat
france:
jouer (de la musique)
germane:
Musik (machen), Musik (spielen)
hispane:
hacer música
indonezie:
bermain musik, bermusik
japane:
音楽を奏でる [おんがくをかなでる], 演奏する [えんそうする]
katalune:
tocar, fer música
nederlande:
muziek maken, musiceren, muziek spelen
pole:
muzykować, grać (muzykę)
ruse:
музицировать
slovake:
húsť, vyhrávať
ukraine:
займатися музикою, музичити
volapuke:
musigön

muzikaĵo

MUZ Sonaĵo agrable aranĝita por homa aŭdo: melankolie sonas ankoraŭ multaj versoj, sed […] jen subite blovas vigla muzikaĵo VivZam ; li verkis poemojn kaj komponis muzikaĵojn [14]; kanono estas muzikaĵo, en kiu temo anoncita de unu voĉo estas imitata strikte de alia [15]; ili estas multpartaj plurhoraj muzikaĵoj, pli similaj al operoj por unu voĉo ol al kantoj laŭ eŭropa tradicio [16]; estas kvazaŭ la muzikaĵoj de Bach tiom influus, ke neniu muzikkonstrua stilo poste ekzistus, nek akirus publikon [17]; la Kolekto de Muzikaĵoj konsistas el 51 000 manskribitaj kaj 130 000 presitaj muziknotdokumentoj, 70 000 libroj, 41 000 hereditaj objektoj kaj 20 000 sondokumentoj [18]; oni kulpigu pri tio la interpretan magion de Nanne kaj Ankie, kiuj kapablas fari eĉ el teksto ne tre ekscita kaj melodio simpla kaj tradicia muzikaĵon vere atentokaptan [19]. SUB:kanto1, komponaĵo, simfonio, opero
14. Jomo Ipfelkofer: Postaj tempoj eble pli bone komprenos min, Monato, 2009/09, p. 14
15. M. C. Butler: F. Merrick: D. G. Hill ind.: Muzika terminaro, p. 18a
16. Konrad Hinsen: Um Keltum', Monato, 2000/09, p. 15
17. Donald Broadribb: Pozitivaj kaj negativaj aspektoj de Dante, Monato, 2004/06, p. 28
18. Walter Klag: Muzearo notinde planita, Monato, 2006/04, p. 11
19. Edmund Grimley Evans: Kajto flugas plu, Monato, 2014/06, p. 26
angle:
piece of music, musical piece
beloruse:
музычны твор, п’еса (музычная), кампазыцыя (музычная)
ĉine:
乐曲 [yuèqǔ], 樂曲 [yuèqǔ]
france:
morceau de musique, musique (pièce), pièce de musique
germane:
Musikstück
hispane:
composición musical, pieza musical, música
japane:
音楽作品 [おんがくさくひん], 楽曲 [がっきょく]
katalune:
cançó, peça
nederlande:
muziekstuk
pole:
utwór muzyczny
ruse:
музыкальное произведение, музыкальная пьеса
ukraine:
музичний твір

muzikaĵisto

Kortegano respondeca pri la prezentado de muzikaĵoj: ĉi tiu ne estas kulpa, diris la muzikaĵisto, ĉi tiu severe observas la takton kaj estas tute el mia lernejo [20];
germane:
Spielmeister

muzikigi

MuzTerm (tr)
MUZ Fari muzikaĵon por ekzistanta teksto, ofte poeziaĵo, verkante por ĝi taŭgan kantan formon: kelkaj liaj junaĝaj versaĵoj estis muzikigitaj kaj prezentataj en bardaj koncertoj [21]; la Kajto-kantoj, kiujn mi plej ŝatas, estas la muzikigitaj poemoj Orangutango, La soldato kiu marŝas kaj Rabista dormo [22].
Rim.: Kvankam PIVa, tiu derivaĵo estas gramatike dubinda. Oni ne faras versaĵon muziko, oni ĝin provizas je muziko. Konvena sufikso estus -iz (se oni ĝin akceptas); aŭ eblus uzi ion pli priskriban (enmuzikigi, surmuzikigi ‐ kp „surscenigi“ ktp). [S. Pokrovskij]
21. Boris Kolker: Estas danĝere esti poeto, Monato, 2003/11, p. 21
22. Edmund Grimley Evans: Kajto flugas plu, Monato, 2014/06, p. 26
angle:
set to music, score
beloruse:
пакласьці на музыку
ĉeĥe:
zhudebnit
france:
mettre en musique
germane:
vertonen
hispane:
musicalizar
indonezie:
memusikkan
japane:
曲をつける [きょくをつける]
katalune:
musicar
nederlande:
op muziek zetten
ruse:
положить на музыку
slovake:
zhudobniť
ukraine:
покласти на музику

muzikilo

MUZ Muzikinstrumento: venis unu rusa vilaĝa junulo kun sia man-orgeneto (rusa muzikilo) [23]; stereotipa aŭtomata akompanado helpe de modernaj teknikaĵoj, ne muzikiloj sed sonsinteziloj [24]; ni ĝuis belan harpmuzikon surstrate, ludatan de franca muzikisto, loĝanta en Galway, kie li lernas konstrui muzikilojn [25]; sonaton vi aŭskultas plenumata de ordinara violonĉelisto per mezkvalita muzikilo [26]; Antonio Stradivari (1644-1737), la plej mondfama metiisto, neniam superita, de arĉo-muzikiloj [27]; sonoj de originala bulgara muzikilo gadulko (ribeko) [28]; tondradas muzikiloj modernaj, ankaŭ tamtamoj kaj tamburoj, ne silentas gongoj kaj kastanjetoj [29].
23. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, en Peterburgo
24. Guido van Damme: Ĉarmaj kantoj por infanoj, Monato, 2001/01, p. 16
25. Garbhan MacAoidh: Galway - urbo de triboj, Monato, 2004/01, p. 18
26. Sen Rodin (Filippo Franceschi): Tri diskoj kun ses paroladoj de Ivo Lapenna, Monato, 2007/06, p. 22
27. Sen Rodin (Filippo Franceschi): Tri diskoj kun ses paroladoj de Ivo Lapenna, Monato, 2007/06, p. 22
28. Dimitar Haĝiev: Adiaŭo al la dancantaj ursoj, Monato, 2008/10, p. 18
29. Gbeglo Koffi: Ventreligio, dua r aldoniĝu, Monato, 2010/01, p. 20
angle:
musical instrument
beloruse:
музычны інструмэнт
ĉeĥe:
hudební nástroj
ĉine:
乐器 [yuèqì], 樂器 [yuèqì], 璈 [áo], 追 [duī]
france:
instrument de musique
germane:
Musikinstrument
hispane:
instrumento musical
indonezie:
alat musik
japane:
楽器 [がっき]
katalune:
instrument musical
nederlande:
muziekinstrument
pole:
instrument muzyczny
rumane:
instrument muzical
ruse:
музыкальный инструмент
slovake:
hudobný nástroj
ukraine:
музичний інструмент

muzikisto

MUZ Profesiulo aŭ kompetentulo pri muzikado: la Levidoj ĉiuj estis kompetentaj muzikistoj [30]; kantistoj kaj muzikistoj [31]; la bardo, duone muzikisto kaj duone militisto, kiu partoprenis en la militiro kaj estis vidanta atestanto de la faroj, kiujn li prezentis, kantis al ili kanton, kiu gloris iliajn grandajn militajn agojn [32]; la bremenaj muzikistoj (fabelo), urba muzikisto [33]; la spektaklo komenciĝis per procesio de muzikistoj, kantistoj kaj dancistinoj [34]; la muzikistoj agordas siajn instrumentojn en la Spegulĉambro [35].
angle:
musician
beloruse:
музы́ка
ĉeĥe:
hudebník, muzikant
ĉine:
音乐家 [yīnyuèjiā], 音樂家 [yīnyuèjiā], 乐师 [yuèshī], 樂師 [yuèshī]
france:
musicien
germane:
Musiker, Spielmann
hispane:
músico
indonezie:
musikus, musisi, pemusik
japane:
音楽家 [おんがくか]
katalune:
músic
nederlande:
musicus
pole:
muzyk
rumane:
muzician
ruse:
музыкант
slovake:
hudobník, muzikant
ukraine:
музикант, музика

muzikistaro

MUZ Muzikgrupo, precipe trejnita aŭ profesiula, ensembloorkestro: folklora muzikistaro akompanas la vojaĝantojn [36]; rakontas Raita Pyhälä […] „oni marŝis, malantaŭ uniformita muzikistaro“ [37].
36. Marta Solís: Unika fervojo en Andoj, Monato, 2005/04, p. 20
37. K. Kniivilä: Duobla Bulonjo en Libera Folio, soc.culture.esperanto, 2005-04-06
angle:
orchestra, band, ensemble, (music) group
beloruse:
аркестар, гурт (музычны), ансамбль (музычны)
ĉeĥe:
kapela
ĉine:
乐队 [yuèduì], 樂隊 [yuèduì], 乐团 [yuètuán], 樂團 [yuètuán], 管弦乐队 [guǎnxiányuèduì], 管弦樂隊 [guǎnxiányuèduì], 管弦乐团 [guǎnxiányuètuán], 管弦樂團 [guǎnxiányuètuán], 交响乐团 [jiāoxiǎngyuètuán], 交響樂團 [jiāoxiǎngyuètuán]
france:
groupe musical
germane:
Orchester, Musikgruppe
hispane:
orquesta, banda de música, grupo musical
indonezie:
orkestra
japane:
音楽界 [おんがくかい], 楽団 [がくだん], バンド [ばんど]
katalune:
orquestra, banda, grup
nederlande:
fanfare, orkest
pole:
orkiestra
rumane:
formație
slovake:
kapela
ukraine:
оркестр, музика

ĉambromuziko, ĉambra muziko

MUZ Muziko de malgranda muzikistaro, ĝis ok- aŭ dekhoma, aŭdebla en ne tre vasta spaco de ne tre granda publiko, kontraste al orkestromuziko: en loka monaĥejo okazis eta koncerto de ĉambra muziko [38]. VD:ensemblo1.a
38. -: 13-a kongreso de ĈEA, Esperanto.cz, 2011-11-01
angle:
chamber music
beloruse:
камэрная музыка
ĉine:
室內樂 [shìnèiyuè], 室内乐 [shìnèiyuè]
france:
musique de chambre
germane:
Kammermusik
hispane:
música de cámara
japane:
室内楽 [しつないがく]
nederlande:
kamermuziek
ukraine:
камерна музика

orkestromuziko, orkestra muziko

MUZ Muziko de orkestro por vasta spaco kaj mulnombra publiko, kontraste al ĉambromuziko: vi aŭdas la orkestran muzikon „Kanto pri la Ruĝa Flago“ [39].
39. Ĉina Radio Internacia: Pri la 6-a Pekina Internacia Muzika Festivalo, 2003-12-09
angle:
orchestral music
beloruse:
аркестравая музыка
ĉine:
管弦乐 [guǎnxiányuè], 管弦樂 [guǎnxiányuè]
france:
musique d'orchestre
germane:
Orchestermusik
hispane:
música orquestal
japane:
管弦楽曲 [かげんがっきょく]
nederlande:
orkestmuziek

muzikoscienco, muzikscienco

SCIMUZ Scienco pri muziko, muziksistemoj, ĉio rilata al sonarto: lingvistoj kaj filologoj tre ofte eluzas la terminologion kaj la metodologion de la muzikscienco dum siaj fakaj esploroj [40].
angle:
musicology
beloruse:
музыказнаўства
ĉeĥe:
hudební věda
ĉine:
音乐学 [yīnyuèxué], 音樂學 [yīnyuèxué]
france:
musicologie
germane:
Musikwissenschaft
hispane:
musicología
indonezie:
musikologi
katalune:
musicologia
nederlande:
muziekwetenschap, musicologie
pole:
muzykologia
rumane:
muzicologie
ruse:
музыковедение
slovake:
hudobná veda

muzikosciencisto, muzikfakulo

MUZ Fakulo pri muzikoscienco: estante muzikfakulo, vi certe scias, ke muziko, kiu taŭgas por nia radiostacio kaj aŭskultantaro, ne tro abundas [41]; la verkojn de Zelenka kunigis kaj katalogis la muziksciencisto Wolfgang Reich [42].
41. Ursula: Triangulujo, Kajeroj el la Sudo, 2000-07, numero 46a
42. Vikipedio, artikolo „Jan Dismas Zelenka“, 2007-02-24
angle:
musicologist
beloruse:
музыказнаўца
ĉine:
乐学者 [yuèxuézhě], 樂學者 [yuèxuézhě], 音乐学者 [yīnyuèxuézhě], 音樂學者 [yīnyuèxuézhě]
france:
musicologue
germane:
Musikwissenschaftler
hispane:
musicólogo
indonezie:
musikolog
katalune:
musicòleg
nederlande:
muziekwetenschapper, musicoloog
pole:
muzykolog
ruse:
музыковед

administraj notoj