*kurb/a UV

*kurba

1.
Havanta formon nek rektan, nek konsistantan el rektaj partoj: rekta vojo estas pli mallonga, ol kurba [1]; malvasta kurba strato [2]; [li] supreniris laŭ la mallarĝa ruiniĝinta ŝtuparo ĝis malgranda kurba ĉambreto sub la tegmento [3]; la paraŝito prenis kurban metalfadenon metis ĝin en la nazon de l' mortinto kaj komencis eltiri la cerbon [4]; li havis kurban glavon ĉe la mano [5]; muroj kurbaj de maljuneco [6]; la boato priskribis kurban linion kaj tuj poste ĝi velis tra du gvidmarkiloj kaj sin trovis ekster la vojo, kiun mi devus sekvi [7]; mi restis sidanta kun suprentiritaj kruroj, kun kurba dorso [8]; la kurba rideto de liaj lipoj ŝajnis en tiu minuto tiel malica […] [9]; kurba estas la ligno, sed rekte ĝi brulas PrV . VD:ronda, ovala, arkforma, serpenta
2.
(figure) Ne evidente, klare, sincere aŭ rekte iranta al sia celo: per kiaj kurbaj vojoj komprenon li evitis [10]; la homoj malfaciligas [la vivon, ĉar ili] ŝatas kurbajn vojojn kaj kurbajn verojn [11]; kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli [12].
angle:
1. curved, bandy, bow(ed), tortuous, winding 2. contorted, warped, crooked, cockeyed, indirect
beloruse:
1. крывы, выгнуты, сагнуты 2. крывы, пакручасты
bretone:
1. kromm
bulgare:
крив, извит
ĉeĥe:
křivý, zahnutý, zakřivený
ĉine:
1. [qū], 逶迤 [wēiyí], 弯曲 [wānqū], 彎曲 [wānqū], 曲線美 [qūxiànměi], 曲线美 [qūxiànměi], 弯弯曲曲 [wānwānqūqū], 彎彎曲曲 [wānwānqūqū] 2. 枉道 [wǎngdào]
france:
1. courbe (adj.) 2. détourné (manière, attitude...), tortueux (manière, attitude...)
germane:
1. gekrümmt, krumm, kurvig, kurvenförmig 2. auf Umwegen, auf krummen Wegen, auf krummen Pfaden, indirekt
hispane:
1. curvado (adj.) 2. retorcido, solapado, indirecto
hungare:
1. görbe
japane:
曲がった [まがった], 湾曲した [わんきょくした], 曲線の [きょくせんの]
nederlande:
1. krom
pole:
1. krzywy, zakrzywiony, wygięty 2. pogięty
ruse:
1. кривой, изогнутый
slovake:
zakrivený, zohnutý
svede:
1. krokig, svängd, kurvig
tibete:
སྒོར་སྒོར་
ukraine:
кривий, вигнутий

kurbo

1.
Netuja, neakuta ŝanĝo de la direkto: [Nilo havas] aspekton de serpento, kiu en potencaj kurboj rapidas tra la dezerto al Mediteraneo [13]; la kurbo de ondego suprenleviĝis kvazaŭ monteto [14]; li okule karesis […] la plaĉajn kurbojn de ŝiaj kokso kaj brusto [15]; liaj gigantaj projektoj ĉiam fontis el simplaj desegnaĵoj kun graciaj kurboj [16]; avancu ni la kurbon de la vojo [17]. VD:arko1
2.
MAT[18] Linio, precipe kiam ne temas pri rekto: ebena kurbo (inkluzivata de ebeno); neebena kurbo; polusa, kartezia ekvacio de kurbo; algebra, transcenda kurbo (kies kartezia ekvacio estas algebra, transcenda); `n`-a-grada ebena kurbo (kies kartezia ekvacio esprimiĝas per `n`-a-grada polinoma funkcio de la koordinatoj). SUP:geometria figuro,LST:formo1;SUB: Specifaj ebenaj kurboj: arĥimeda spiralo, cikloido, cirklo, cisoido, elipso, epicikloido, epitroĥoido, gaŭsa kurbo, hiperbola spiralo, hiperbolo, hipocikloido, hipotroĥoido, kardioido, kartezia folio, kartezia ovalo, kateno, koniko, lemniskato, rompita linio, logaritma spiralo, parabolo, paskala limako, strofoido, traktorio, troĥoido; SUB: Specifa neebena kurbo: helico; VD: Karakterizaĵoj de ebena kurbo: kurbeco, kurbecocentro, kurbecocirklo, kurbecoradiuso; SUB: Derivitaj kurboj: elvolvanto, elvolvato, envolvaĵo, konĥoido, podajro.
Rim.: Kurbojn oni studas ĉefe surbaze de la analitikaj ecoj de iliaj ekvacioj aŭ de iliaj parametraj prezentoj.
3.
SCI Grafikaĵo, uzata por prezenti la evoluon de iu fenomeno: kloŝforma kurbo; kurbo de elspezoj de entrepreno laŭ la jaroj; la kurbo de la korpa temperaturo indikas, ĉu la ovolsalto jam okazis [19]; oni povas kompari la antaŭtaksan verdan kurbon kaj la efektivan ruĝan kaj vidi ke la aliĝintoj pliiĝas proksime de la periodaj limdatoj [20].
angle:
2. curve ebena ~o: plane curve. neebena ~o: space curve. 3. curve, graph of a function
beloruse:
крывая
bretone:
krommenn (linenn gromm) ebena ~o: krommenn blaen. neebena ~o: krommenn gleiz.
bulgare:
крива
ĉeĥe:
křivka, zakřivení
ĉine:
弧形 [húxíng], 曲線 [qūxiàn], 曲线 [qūxiàn]
france:
courbe (subst.) ebena ~o: courbe plane. neebena ~o: courbe gauche.
germane:
1. Krümmung, Kurve 2. Kurve ebena ~o: ebene Kurve. neebena ~o: Raumkurve. 3. Kurve, Graph, Grafik, Linie
hispane:
curva (subst.) ebena ~o: línea curva, curva en el plano. neebena ~o: curva en el espacio.
hungare:
görbe ebena ~o: síkgörbe. neebena ~o: térgörbe.
japane:
曲線 [きょくせん], カーブ [かーぶ]
pole:
2. krzywa, linia ebena ~o: linia płaska, krzywa płaska. neebena ~o: linia przestrzenna, linia skośna, krzywa przestrzenna, krzywa skośna. 3. krzywa
ruse:
кривая ebena ~o: плоская кривая. neebena ~o: пространственная кривая.
slovake:
krivka
svede:
kurva
ukraine:
крива (лінія)

kurbeco

1.
Eco de io kurba: la kurbeco de la tero (la fakto, ke ĝi ne estas ebena); se la ĝibo ne estas natura, normala elstaraĵo sur la dorso aŭ aŭ brusto, kaŭzas ĝin kurbeco de la spino aŭ de la brustosto [21]; la dua ronda krampo permesas distingi la subtilan kurbecon de l’ unua [22].
2.
MAT[23] (de ebena kurbo, ĉe punkto `a` de ĝi) La inverso de ĝia kurbecoradiuso: la kurbeco de rekto estas nula.
angle:
1. curvature 2. curvature
beloruse:
крывіня
bretone:
krommder
bulgare:
кривина
ĉeĥe:
kurvatura, křivost, zakřivení, zaoblení
ĉine:
1. 弧度 [húdù], 弯曲度 [wānqūdù], 彎曲度 [wānqūdù], 曲度 [qūdù], 曲率 [qūlù:], 弯度 [wāndù], 彎度 [wāndù], 渨 [wēi], 翘尾 [qiàowěi], 翹尾 [qiàowěi]
france:
2. courbure
germane:
1. Krümmung 2. Krümmung
hispane:
1. curvatura 2. curvatura
hungare:
1. görbeség 2. görbület
japane:
曲がり [まがり], 湾曲 [わんきょく], 反り [かえり], 曲率 [きょくりつ]
pole:
1. krzywizna 2. krzywizna
ruse:
кривизна
slovake:
krivosť, zakrivenie, zaoblenie
ukraine:
кривизна

kurbiĝi, kurbi

Alpreni kurban teniĝon: lia buŝo kurbiĝis [24]; ŝi kurbiĝis super sia laboro [25]; mi kurbis pro malvarmo en mia korto [26]; al la kafej’ eniras oni rekte, senbalance, sed elvenante oni […] kurbas ĉe la placorando, al stratkanalo fluas multa brando [27]; kurbiĝi antaŭ iu (riverenci, kliniĝi); kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko PrV ; kurbiĝadi (skuiĝi, barakti) kiel diablo en akvo benita PrV .
angle:
curve
beloruse:
крывіцца, скрыўляцца, выгінацца
france:
se courber
germane:
sich krümmen, sich beugen

kurbigi

Fari ion momente aŭ definitive kurba: [li] kurbigis sian kapon sub la muta riproĉo [28]; la farmisto sin kurbigas por eviti la baton [29]; (figure) [li] kurbigas la veron [30]; (figure) mi penadis kurbigi, venki tiujn pasiojn [31]; la gravito de la intervenanta stelo iom kurbigas la lumradiojn de la origina stelo [32]. VD:fleksi
angle:
curve, arch, bend, turn, warp
beloruse:
скрывіць, выгнуць, сагнуць
bretone:
krommañ
bulgare:
изкривявам, извивам
ĉeĥe:
křivit, ohnout, ohýbat, zahnout, zakřivit, zkřivit
ĉine:
弯子 [wānzi], 彎子 [wānzi], 弓 [gōng], 弯曲 [wānqū], 彎曲 [wānqū]
france:
courber
germane:
biegen, beugen, krümmen
hispane:
curvar, arquear, doblar
hungare:
görbít, meggörbít, meghajlít
japane:
曲げる [まげる], たわめる, かがめる
nederlande:
krommen
pole:
krzywić, wykrzywiać, giąć, wyginać
ruse:
искривить, изогнуть
slovake:
kriviť, ohnúť, pokriviť, skriviť
svede:
kröka, böja
ukraine:
скривити, зігнути, вигнути

kurbiĝo

Kurba parto de io: kurbiĝo de vojo, de rivero; la vojeto grimpis per multaj kurbiĝoj ĝis la supro de la monto; li sekvis la vojon tra la rozĝardeno laŭ mildaj kurbiĝoj [33]; en la mezo de la vasta kurbiĝo de l' rivero veturis la grandega ŝipo [34]; kurbiĝu hoko laŭ postuloj de l' loko Prv . VD:turniĝo, ondolinio
33. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Sinjorino Ajuolo
34. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVII
angle:
curve, crook, bend, turn
beloruse:
скрыўленьне, выгіб, выгін
bretone:
krommell (pezh kromm)
bulgare:
изкривяване, извиване
ĉine:
弯曲 [wānqū], 彎曲 [wānqū], 弯道 [wāndào], 彎道 [wāndào], 拐弯处 [guǎiwānchù], 拐彎處 [guǎiwānchù], 弯曲度 [wānqūdù], 彎曲度 [wānqūdù]
france:
courbure (partie courbe)
germane:
Kurve, Biege, Biegung, Beugung, Krümmung
hispane:
curva, recodo
hungare:
görbület, hajlat, kanyar
japane:
湾曲部 [わんきょくぶ], 曲がり角 [まがりかど]
nederlande:
kromming
pole:
zgięcie, zakręt, zakole, kolanko (pot.)
ruse:
искривление, изгиб
svede:
kurva, krök, sväng

gaŭsa kurbo, kloŝforma kurboMatVort

MAT
Ebena kurbo kloŝforma: la kartezia ekvacio de kurbo estas de la tipo `y=(2pi)^(1//2)exp(-x^2//2)`; la normala distribuo, ankaŭ nomata kiel Gaŭsa distribuo aŭ Gaŭs-kurbo, estas ege grava probablodistribuo en multaj kampoj [35].

Bedaŭrinde la vektorgrafiko ne povas montriĝi!

gaŭsa kurbo
angle:
Gauss['s] curve, Gaussian curve, bellshaped curve
beloruse:
гаўсава крывая
bretone:
krommenn Gauss
bulgare:
крива на Гаус
france:
courbe de Gauss, gaussienne, courbe en cloche
germane:
Gauß-Kurve, Glockenkurve
hispane:
Campana de Gauss, curva de Gauss
hungare:
Gauss-görbe, haranggörbe
pole:
krzywa Gaussa, krzywa dzwonowa
ruse:
кривая Гаусса, колоколообразная кривая

administraj notoj