helico
- 1.
- [1] Tia neebena kurbo, ke la angulo inter ĝia tanĝanto ĉe punkto M kaj la rekto kun difinita direkto trairanta punkton M ne dependas de M: cirkla helico (situanta sur cirkla cilindro); duobla helico de DNA [2]; li malfermis la pordon kaj vidis malvastan helican ŝtuparon [3]. Ne konfuzu kun: spiralo; paŝo.
- 2.
- Rotacianta ŝafto aŭ nabo kun radiaj aloj1.b aranĝitaj tiel, ke ĉiu el ili formas parton de ŝraŭbforma surfaco, kiu movas ŝipon en akvo aŭ flugmaŝinon en aero: per kiu meĥanismo tiu speco de ŝipo estas movata, ĉar nek velo nek remilo aŭ helico ekzistis [4]; la pasaĝeraj avioj, kiuj funkciis per helicoj, estis relative malrapidaj [5].
1.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 35
2. Steĉjo Norvell: Vivo: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
5. Gilbert Ledon: https://www.monato.be/2000/007089.php, Monato, 2000/08, p. 5
2. Steĉjo Norvell: Vivo: Riboj, Monato, 2000/11, p. 16
3. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
4. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
5. Gilbert Ledon: https://www.monato.be/2000/007089.php, Monato, 2000/08, p. 5
- angle:
- 1. helix 2. propeller
- beloruse:
- 1. сьпіраль, шрубавая крывая 2. шруба (карабля, самалёта), вінт, прапэлер
- ĉine:
- 推进器 [tuījìnqì], 螺旋 [luóxuán], 螺旋形 [luóxuánxíng], 螺旋線 [luóxuánxiàn]
- france:
- hélice
- germane:
- 1. Schraubenlinie, Helix, Wendel 2. Schiffsschraube, Luftschraube, Propeller
- greke:
- έλικας
- hispane:
- hélice
- hungare:
- 1. csavarvonal 2. hajócsavar, légcsavar, propeller
- indonezie:
- 1. heliks 2. baling-baling, propeler
- itale:
- elica
- japane:
- つるまき線 [つるまきせん], スクリュー, プロペラ
- katalune:
- hèlix
- nederlande:
- 1. schroefdraad 2. propeller
- pole:
- 1. linia śrubowa
- portugale:
- hélice
- ruse:
- 1. спираль, винтовая кривая 2. винт (движитель), пропеллер
- ukraine:
- спіраль, ґвинтоподібна нарізка, ґвинт, пропелер