tanĝ/i PIV1

tanĝi

(tr)
1.
Tre delikate tuŝi surfacon restante ĉiam sur la sama flanko de ĝi: insekto, kiu tanĝas la supraĵon de lageto PIV1 .
2.
MAT[1](fakula ĵargono) (ion) Esti tanĝa al tio.
angle:
2. be tangent
beloruse:
датыкацца, быць датычным
france:
tangenter 1. effleurer
germane:
1. tangieren 2. tangieren
japane:
接する [せっする], かすめる, 軽く触れる [かるくふれる]
nederlande:
raken
pole:
być stycznym
ruse:
касаться
ukraine:
дотикатися, стикатися з чим-н.

tanĝaMatVort , tanĝantaPIV1

MAT
1.
(p.p. rekto rilate al kurbosurfaco ĉe iu punkto `M` de ĝi) Tia, ke en la ĉirkaŭaĵo de `M` ĝi sekcas la kurbon aŭ la surfacon nur en tiu punkto kaj povas esti konsiderata kiel la limesa pozicio de sekcanto, kiam la du punktoj de intersekco kune strebas al `M`: tanĝa al cirklo estas ĉiu rekto, kiu sekcas ĝin en nur unu punkto.
Rim.: La difino estas intence naiva, ĉar la nocio ne povas esti rigore difinita kadre de elementa geometrio. Oni diras sendistinge, ke „la rekto estas tanĝa al la kurbo“ aŭ „la kurbo estas tanĝa al la rekto“.
2.
(p.p. ebeno rilate al surfaco ĉe iu punkto de ĝi) Inkluzivanta ĉiujn rektojn tanĝajn al la surfaco ĉe la koncerna punkto: tanĝa al sfero estas ĉiu ebeno, kiu sekcas ĝin en nur unu punkto.
3.
(p.p. du kurboj aŭ du surfacoj ĉe punkto komuna al ambaŭ) Tiaj, ke ĉiu rekto tanĝa al unu tanĝas ankaŭ la duan ĉe tiu sama punkto: tanĝaj cirkloj.
angle:
tangent
beloruse:
датычны
ĉine:
[qiē], 正切曲線圖 [zhèngqiēqūxiàntú], 正切曲线图 [zhèngqiēqūxiàntú], 切向 [qiēxiàng]
france:
tangent
germane:
Tangenten-, Tangential-
pole:
styczny
ruse:
касательный, касающийся

tanĝanto

MAT[2]
(al kurbosurfaco) Rekto, kiu estas al ĝi tanĝa: la tanĝantoj de cirklo estas ortaj al ĝiaj radiusoj.
angle:
tangent
beloruse:
датычная (наз.)
ĉine:
[qiē]
france:
tangente (droite)
germane:
Tangente
japane:
接線 [せっせん]
nederlande:
raaklijn
pole:
prosta styczna, styczna
ruse:
касательная
ukraine:
дотична (у знач.ім.)
Rim.: Ĉi tiu radiko mankis en Plena Vortaro, sed similaj nocioj ekzistis sub la radiko tangent.

administraj notoj

~i: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a, ~anta: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~anto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.