*karb/o

*karbo

1.
Malmola nigra substanco, konsistanta el preskaŭ pura karbono, devenanta nature aŭ arte de ligno, kaj uzata por hejti: ŝtonkarbo aŭ terkarbo; [li] direktis sur ŝin siajn okulojn nigrajn kiel karbo [1]; blanka karbo (fluakvo uzata por produkti elektron); el la rubo de la vilaĝana domo elstaris nur kelke da nigraj karbigitaj traboj [2]; la macoj karbiĝis en la forno [3]; konservas eĉ karbo la strukturon de l' arbo (oni konservas ĉiam signojn de sia deveno) PrV . SUB:antracito, lignokarbo, terkarbo, lignito, torfo.
2.
Peco el karbo: leviĝis fumo el Lia nazo, kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo, karboj ekflamis de ĝi [4]; ardantaj kaj brulantaj karboj [5]; [li] eksidis kaj per karbo desegnis la konturojn [6]; kiam la skorioj estis jam elprenitaj kaj estingitaj, ni surĵetis freŝajn nuksokarbojn [7]; marŝi sur ardantaj karboj [8]; dum la tuta disputo li sidis kvazaŭ sur flamantaj karboj (senpaciencege, pinglo) [9].
angle:
coal, charcoal
beloruse:
вугаль
bretone:
glaou
bulgare:
въглища
ĉeĥe:
uhel, uhlí
ĉine:
[méi], 炭 [tàn], 煤炭 [méitàn], 木炭 [mùtàn]
france:
charbon (matière, morceau de charbon), houille blanka ~o: houille blanche. ~igita: carbonisé. konservas eĉ ~o la strukturon de l' arbo: la caque sent toujours le hareng.
germane:
Kohle blanka ~o: Wasserkraft. ~iĝi: verkohlen. li sidis kvazaŭ sur flamantaj ~oj: auf glühenden Kohlen sitzen.
hispane:
carbón
hungare:
szén
indonezie:
arang, bara
japane:
[すみ], 石炭 [せきたん], 木炭 [もくたん]
katalune:
carbó blanka ~o: energia hidroelèctrica. ~igita: carbonitzat. ~iĝi: carbonitzar-se.
nederlande:
kool (grondstof) blanka ~o: witte steenkool. ~igita: verkoold. konservas eĉ ~o la strukturon de l' arbo: men kan zijn afkomst niet verloochenen.
pole:
węgiel blanka ~o: biały węgiel. li sidis kvazaŭ sur flamantaj ~oj: siedzieć jak na rozżarzonych węglach.
rumane:
cărbune
ruse:
уголь ~igita: обугленный.
slovake:
uhlie
svede:
kol
ukraine:
вугілля

karbeto

Malgranda peco de karbo aŭ braĝo De forno prenis ŝi karbeton, […] Disblovis apud forn' fajreton [10]. jen mia bona karbeto ektuŝis la glacian kupolon kaj precize, kiel cirkelo, desegnis cirklon [11].
10. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
11. Александр Шаров: Pizerhomo Kaj Simplulo, La magia ŝlosileto
beloruse:
вугельчык
bretone:
glaou bev, glaou tan
ĉeĥe:
malý uhel, uhlík
france:
braise
hungare:
parázs, faszén
japane:
おき, 消し炭 [けしずみ]
katalune:
brasa
nederlande:
stuk houtskool
pole:
węgielek
ruse:
уголёк
slovake:
drobné uhlie, uhlík
ukraine:
вуглик, вуглина, жарина

karbujo

1.
Pelvo en kiu oni bruligas karbon; braĝujo: [por la altaro] li faris […] karbujojn (vd ) [12]; la solaj varmaj punktoj troviĝis apud du ornamitaj karbujoj [13].
2.
Ĉia ujo por transporti aŭ konservi karbon, ĉu portebla hejma, ĉu granda de vaporlokomotivo aŭ ŝipo: kiam la Fatalo povis denove marveturi, li plenigis da karbo la karbujojn (kp holdo, tendro), por ke li povu reveni Francujon kiel eble plej rapide [14].
angle:
2. coal bin
beloruse:
1. жароўня, мангал 2. вугальны бункер, вугальная яма, вугальны склеп
ĉine:
煤箱 [méixiāng]
germane:
1. Kohlebecken, Feuerschale 2. (Kohlen-)Kiepe, Kohlebunker, Tender
japane:
炭箱 [すみはこ], 石炭バケツ [せきたんばけつ]

karbdesegnaĵo

BELA
Desegnaĵo farita per karbkrajono .
angle:
charcoal drawing
beloruse:
малюнак вугалем
ĉine:
木炭画 [mùtànhuà], 炭笔画 [tànbǐhuà], 炭粉画 [tànfěnhuà]
france:
fusain (dessin)
germane:
Kohlezeichnung
hungare:
szénrajz
indonezie:
lukisan arang
katalune:
carbó, dibuix al carbó
nederlande:
houtskooltekening
pole:
rysunek węglem
ruse:
рисунок углем

lignokarbo

Bruligaĵo, produktata per malrapida kaj nekompleta brulo de ligno en senaera atmosfero: en portebla fajrujo brulis amaseto da lignokarbo, plenigante la ĉambron per komfortiga ardo Iŝtar ; la tuta kavo estis plenigita de ardantaj lignokarboj [15]; Zalmuna malmoligis la [vaksajn] cilindrojn super la ardantaj lignokarboj (t.e. karbetoj el lignokarbo) Iŝtar .
angle:
charcoal
beloruse:
драўнінны вугаль
bretone:
glaou-koad
bulgare:
дървени въглища
ĉeĥe:
dřevěné uhlí
ĉine:
[tàn], 木炭 [mùtàn]
france:
charbon de bois
germane:
Holzkohle
hungare:
faszén
indonezie:
arang kayu
japane:
木炭 [もくたん]
katalune:
carbó vegetal
nederlande:
houtskool
pole:
węgiel drzewny
rumane:
mangal
ruse:
древесный уголь
slovake:
drevené uhlie
svede:
träkol
ukraine:
деревне вугілля

terkarbo, minkarbo, ŝtonkarbo

MIN
Minerala karbo, eltirata el la tera profundo por servi kiel bruligaĵo: [en] la kameno […] bruletis ŝtonkarbo [16]; vi voras la ŝtonkarbon el Supra Silezio [17]; iu ĉukĉo vagadis […] preter amaso da ŝtonkarbo destinita por la hejtado de la bazo [18]; Kosovo […] posedas […] subterajn riĉaĵojn, el kiuj nur de ŝtonkarbo oni havas nekalkuleblajn rezervojn [19]. VD:minejo, koakso, antracito
angle:
coal
beloruse:
каменны вугаль
bretone:
glaou-douar
ĉeĥe:
lignit
ĉine:
石炭 [shítàn]
france:
houille
germane:
Steinkohle
hungare:
kőszén
indonezie:
batu bara
japane:
石炭 [せきたん]
katalune:
carbó mineral, hulla, antracita
nederlande:
steenkool
pole:
węgiel kamienny
rumane:
huilă
ruse:
каменный уголь
slovake:
lignit
ukraine:
кам’яне вугілля

administraj notoj

~desegnaĵo: Mankas fontindiko.
~desegnaĵo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.