braĝ/o

braĝo

1.
Ardaj ligno- aŭ karbopecoj, jam duone konsumitaj kaj ne plu ĵetantaj flamon: fajrobrigadistoj alvenas kiam ĉio forbrulis, ĝustatempe por observi la subcindrajn braĝojn [1]; sur bretaro viciĝas jam rustiĝintaj braĝ-gladiloj [2]; alia forno pli simpla […] uzas karbon, kiun oni braĝigas por kuiri la manĝaĵon [3]; respondante per siaj braĝaj okuloj [4]. SIN:karbeto, karbardaĵo
2.
Tiaj samaj pecoj, estingitaj antaŭ plena konsumiĝo kaj uzataj kiel bruligaĵo SIN:karbeto, lignokarbo.
1. Hamza Baksić: La fino de la mondo komenciĝas en Sarajevo, Monato, jaro 1993a, numero 10a, p. 8a
2. Monato, Laimius Stražnickas: Kolekti antikvaĵojn, 2004
3. Monato, Gbeglo Koffi/pg: Fornoj kaj formoj, 2006
4. Jorge Camacho: La Majstro kaj Martinelli, Ĉapitro 9
angle:
charcoal
beloruse:
вугаль, вугольле, галавешкі, жар
france:
1. braise 2. charbon de bois
germane:
1. Glut 2. Holzkohle
hispane:
brasa
hungare:
1. parázs 2. faszén
japane:
おき, 消し炭 [けしずみ]
pole:
1. węgle 2. węgiel drzewny
ruse:
1. раскалённые угли, жар 2. угли, головешки
ukraine:
жар

braĝujo

Metala aĵura fajrujo, ofte portebla kaj metita sur piedo, uzata por teni ardajn braĝojn kaj servi kiel hejtilo.
beloruse:
ачаг, жароўня
france:
brasero
germane:
Brasero, Glutbecken
hispane:
brasero
hungare:
parázsüst, mangál
japane:
火鉢 [ひばち]
ruse:
очаг, жаровня

administraj notoj

~ujo: Mankas fontindiko.
~ujo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.