*graci/a

*gracia

Bela, plaĉa per facilaj kaj harmoniaj movoj aŭ bele proporciaj formoj: Jozef estis gracia kaj bela [1]; ŝi havis la plej graciajn malgrandajn blankajn piedetojn, kiujn bela knabino nur povas havi [2]; ĉiuj […] admiris ŝian gracian flugetantan iradon [3]; la granda buldogo […] kaptis la reĝinon je ŝia gracia korpo tiel, ke oni klare aŭdis sonon de rompiĝo [4]; unu vesperon venis Aftanido, gracia kiel kano, forta kaj bruna [5]; jen staris gracia, belega rozarbetaĵo, sed malbona mano rompis la trunkon [6]; lia eleganta kaj gracia silueto, lia profilo kun delikataj brovoj kaj kun maldikaj lipoj ombritaj de ore blondaj lipharoj mirinde kontrastis la bluan ĉambron [7]; knabino kun la gracia kaj elasta talio, kun la fizionomio plena de libereco kaj inteligenteco Marta ; ĉevaloj kun flirtantaj kolharoj kaj graciaj kruroj [8]; la suno lumis tra la pentritaj vitroj inter la altaj graciaj kolonoj en la internon [9]. VD:belstatura, ĉarma, delikata, facilmova, lerta1, svelta, vigla2
angle:
graceful
beloruse:
грацыёзны, зграбны
ĉeĥe:
graciézní, graciózní, křehký, ladný, půvabný, ztepilý
ĉine:
娉婷 [pīngtíng], 輕盈 [qīngyíng], 婀 [ē]
france:
gracieux
germane:
graziös, anmutig, zierlich
hispane:
gracioso, -a (bello, hermoso)
hungare:
kecses, bájos, könnyed mozgású
japane:
優雅な [ゆうがな], 優美な [ゆうびな], 上品な [じょうひんな]
nederlande:
gracieus, bevallig, bekoorlijk
pole:
pełny gracji, zgrabny, powabny, przystojny, nadobny, lekki
portugale:
gracioso, esbelto
ruse:
грациозный, изящный
slovake:
pôvabný
turke:
incelikli, zarafetli, lütuflu
ukraine:
ґраціозний, витончений

gracie

Laŭ gracia maniero: nenia dancistino povos flirtadi tiel gracie kiel vi [10]; letero skribita sur rozokolora papero tre delikata […], gracie ĝi estis skribita, tio estis skribkaraktero de sinjorino [11]; [ŝi] sen la eĉ plej malgranda konfuziĝo, tre gracie riverencis al sia estonta instruantino Marta ; beleta sorparbo enigis tie radikojn kaj staris gracie kaj elegante alte supre Fab3 ; la ŝipo malrapide kaj gracie naĝis laŭlonge la riveron [12]; li saltas gracie, kiel urso ebria (ironie) PrV .
angle:
gracefully
beloruse:
грацыёзна, зграбна
ĉeĥe:
graciézně, graciózně, ladně, půvabně
france:
gracieusement (avec grâce)
germane:
graziös, anmutig, zierlich
hispane:
graciosamente, con gracia
hungare:
kecsesen, bájosan, könnyedén
japane:
優雅に [ゆうがに], しとやかに
nederlande:
sierlijk, met gratie, op hoffelijke wijze
pole:
z gracją, zgrabnie, powabnie, przystojnie, nadobnie, lekko
portugale:
graciosamente
ruse:
грациозно, изящно
slovake:
graciózne, lahodne, pôvabne
turke:
zerafetle
ukraine:
ґраціозно

gracio, gracieco

Kvalito de iu aŭ io gracia: natura gracio ŝajnis karakterizi ŝin, sed oni tuj sentis, ke tiu harmonia ekstero ne signifas mankon de forto [13]; Eduardo ne povis ne sin senti tuŝita de la ĉarmanta gracieco, kiu eliris el la persono de Juliino [14]; poetino relative lingvosimpla, kun tamen tipe virina kun-sentemo, kaj ia gracio [15]; la tuta ŝia figuro estas modelo de klasika gracieco: elasta talio kaj larĝaj femuroj, rondaj ŝultroj kaj malgranda brusto Metrop ; [li] riverencis kun la gracieco de delikata kortegano [16]. VD:ĉarmo
angle:
gracefulness
beloruse:
грацыёзнасьць, зграбнасьць
ĉeĥe:
graciéznost, gracióznost, ladnost, půvab, ztepilost
ĉine:
文彩 [wéncǎi], 优雅 [yōuyǎ]
france:
grâce (charme)
germane:
Grazie, Anmut, Liebreiz
hispane:
gracia (elegancia)
hungare:
kecsesség, bájosság, könnyedség
japane:
優美 [ゆうび], しとやかさ, 気品 [きひん]
nederlande:
gratie, bevalligheid
pole:
gracja, zgrabność, powab, przystojność, nadobność
portugale:
graciosidade
ruse:
грация, грациозность , изящество
slovake:
graciozita, pôvabnosť
turke:
incelik, zarafet, lütuf
ukraine:
ґрація, ґраціозність

malgracia

Havanta senharmoniajn movojn aŭ formojn: vidante ĉi tiujn fremdulojn, fortajn, malgraciajn, vulgare ridantajn […] Ramzes ekbolis [17]; kamenoj malgraciaj, el verdaj kaheloj [18]; la patrino kuŝis, vestita, sur la apuda lito, kun la malgracia, pala vizaĝo kontraŭ la lumo [19]; monotonaj muroj kaj malgraciaj arboj [20]. VD:kruda2.a, plumpa
angle:
awkward, clumsy
beloruse:
нязграбны, нехлямяжы
ĉeĥe:
nemotorný, šeredný
ĉine:
粗短 [cūduǎn], 笨重 [bènzhòng], 伹 [qū]
france:
disgracieux
germane:
plump, derb, schwerfällig, ungeschlacht
hispane:
torpe, feo
hungare:
mackós, otromba, nehézkes
japane:
不恰好な [ふかっこうな], ぶざまな, 下品な [げひんな]
nederlande:
onbekoorlijk, onbevallig
pole:
ociężały, niezgrabny
portugale:
desgracioso
ruse:
неуклюжий
slovake:
nemotorný, nešikovný, ťarbavý
ukraine:
грубий, неповороткий, неотесаний

Gracio

MIT
Ĉiu el la tri antikvaj diaĵoj, reprezentantaj la plej gracian belecon: la tri viroj iris al li renkonte, kiel la fratoj de la tri Parkoj, aŭ kiel la tre efekte maskitaj Gracioj [21]; donu al mi vian helpon, bonfaraj gracioj mem, dolĉe ridetanta[j] [22]; (figure) horizontala pozo de dormanta kuireja gracio [23]. SIN:ĥaritoj
angle:
Grace
beloruse:
грацыя
ĉeĥe:
graciéznost, gracióznost, ladnost, půvab, ztepilost
france:
Grâce (les 3 ~s)
germane:
Grazie
hungare:
Grácia
nederlande:
gratie
pole:
Gracja
ruse:
грация
slovake:
graciozita, pôvabnosť

administraj notoj