*cement/o

*cemento

1.
KONTEK Pulvoro de argilaj kaj kalkaj ŝtonoj, kiu reagante kun akvo fariĝas tre malmola kaj nepenetrebla de akvo, uzata por mortero kaj betono: Portlanda cemento; li veturis al la urbo por aĉeti cementon, transportis sablon kaj lignon kaj dum la paŭzoj helpis la virojn fosi kaj pretigi la fundamenton HsT ; oni ofertas […] miksmaŝinon por cemento kaj cindro [1]; la gardistoj devigis la malliberulojn nudpiede marŝi tien kaj reen sur cementplanko [2]; (figure) la egipta popolo […] formis kvazaŭ unu personon, en kiu la pastra kasto estis la penso, la faraono estis la volo, la popolo ‐ korpo kaj la obeo ‐ la cemento (kp gluo) [3]; (figure) lingvo ne povas esti simpla kolekto da vortoj, sed devas havi cementon kaj vivon [4].
2.
ANA Ekstera tavolo de la dentradikoj. SIN:pulpo1
angle:
1. cement 2. enamel
beloruse:
1. цэмэнт Portlanda ~o: портлянд-цэмэнт. 2. зубная эмаль
france:
cément 1. ciment
germane:
1. Zement 2. Wurzelzement
hebree:
מלט
hispane:
1. cemento
hungare:
1. cement Portlanda ~o: portlandi. 2. fogcement
itale:
1. cemento 2. cemento (anat.)
japane:
セメント [せめんと], 接合剤 [せつごうざい], 接着剤 [せっちゃくざい], セメント質 [セメントしつ], 膠結物 [にかわけつぶつ]
katalune:
1. ciment Portlanda ~o: pòrtland. 2. cement
nederlande:
1. cement
norvege:
1. sement
pole:
1. cement Portlanda ~o: cement portlandzki. 2. cement
portugale:
1. cimento 2. cemento
ruse:
1. цемент Portlanda ~o: портланд-цемент. 2. эмаль (зубная)
slovake:
cement
svede:
1. cement
ukraine:
цемент

cementi

(tr)
1.
Firme kunigi aŭ plenigi per cemento1: se oni cementos [la porcelanfiguron] en la dorso [ĝi estos] kiel nova [5]; li lernis tion, kio utilis por konstrui, selektis ŝtonojn, kuncementis ilin kaj komencis la konstruadon de sia palaco [6].
2.
(figure) Firme kunigi, firmigi: la okcidenta evoluhelpo devus ne cementi despotajn reĝimojn, ĝi devus akceli demokration kaj homajn rajtojn [7]; francoj iom post iom perdis siajn socialajn avantaĝojn, kiuj dum pluraj jardekoj cementis la landon [8]. VD:bloki, fiksi, obstrukci, paralizi2, senmovigi, ŝtonigi2
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Paŝtistino kaj kamentubisto
6. Monato, Thierry Tailhades: La ideala palaco de poŝtisto Cheval, 2011
7. Monato, Stefan Maul: Diktatoroj dorlotataj, 2006
8. Monato, Yves Nicolas: Komuna agado, komunaj valoroj, 2010
angle:
cement
beloruse:
цэмэнтаваць
ĉeĥe:
cementovat, upevňovat, utvrzovat
ĉine:
灌水泥 [guànshuǐní]
france:
cimenter
germane:
zementieren 2. verfestigen
hebree:
לצקת מלט
hispane:
cementar
hungare:
1. cementez 2. összekovácsol
itale:
2. cementare
japane:
セメントで固める [せめんとでかためる], 強固にする [きょうこにする]
katalune:
1. cimentar 2. consolidar, afermar
nederlande:
1. cementeren 2. cementeren
norvege:
1. sementere 2. sementere
pole:
1. cementować 2. cementować
portugale:
1. cimentar 2. cimentar
ruse:
цементировать, сцементировать 2. скреплять, скрепить
slovake:
spevniť, utvrdzovať
ukraine:
цементувати

administraj notoj

pri ~o :
    PIV1 transportis la ANA kaj TEK sencon al paronimo "ĉemento".
    [MB]