ReVo
1asert/i

aserti

(tr)
Firme certigi, pretendi, ke io estas vera: Jesuo, kiu mortis, kaj pri kiu Paŭlo asertis, ke li vivas [1]; li asertis, ke tio estis la plej terura nokto de lia vivo [2]; eĉ unu vorteto ne transpaŝos niajn lipojn! ili ĉiuj asertis [3]; tri personoj asertis, ke ili penetris ĝis la fino de la arbaro kaj ĉiam aŭdis la mirindan sonadon [4]; ili kompreneble asertis pri sia infano, ke ĝi estas la plej bela kaj plej saĝa [5]. VD:apogi2, atesti, firmigi, invoki, konfirmi1, pravigi2
angle:
assert
beloruse:
запэўніваць, пераконваць, сьцьвярджаць, цьвердзіць
bulgare:
твърдя
ĉeĥe:
jistit, tvrdit, ujišťovat
france:
affirmer
germane:
behaupten
hebree:
לִטעוֹן
hispane:
afirmar
hungare:
állít
itale:
affermare, asserire
japane:
断言する [だんげんする], 主張する [しゅちょうする]
nederlande:
beweren
pole:
twierdzić, utrzymywać (że)
rumane:
afirma, asigura
ruse:
уверять, утверждать
slovake:
tvrdiť
svede:
påstå, försäkra
ukraine:
запевняти, твердити, стверджувати

aserto

Firma certigo pri io: tia aserto estas iom senprudenta; viajn asertojn mi ne tute bone povas kompreni, kiam vi diras, ke ekzistas tiom multe da malpiuloj [6]; laŭ ilia aserto mirigis ilin, […] ke ili facile komprenis la lingvon [7]; persiste subtenataj asertoj (vd kalumnio, klaĉo), kiuj ne valoris eĉ putran haringon, zumis sur la langoj [8]; tre nebulecaj asertoj [9]; senbaza aserto [10]; li inventis la faktojn por pravigi siajn teoriajn asertojn [11]; la nova kuracisto […] jesigis la aserton de Bazarov, ke neniu danĝero minacas [12]; ili rigardis liajn asertojn kiel aferojn limtuŝantajn al blasfemo [13]. VD:aksiomo, postulato, premiso, pretendo
angle:
assertion
beloruse:
запэўніваньне, сьцьверджаньне
bulgare:
твърдение
ĉeĥe:
tvrzení, ujištění
france:
assertion, affirmation
germane:
Behauptung
hebree:
טַעֲנָה
hispane:
afirmación, aserción
hungare:
állítás
itale:
affermazione, asserzione
japane:
主張 [しゅちょう], 断言 [だんげん]
nederlande:
bewering
pole:
twierdzenie, zapewnienie, asercja
rumane:
teoremă, declarație, asigurarea, afirmație
ruse:
уверение, утверждение
slovake:
tvrdenie
svede:
påstående, försäkran
ukraine:
запевнення, стверджування, твердження

administraj notoj