*velk/i PV *velki serĉi 'velki' [velk.0i] (ntr) 1.[velk.0i.malfresxigxi] Perdi la vivfreŝecon; sensukiĝi: mi volis doni al vi kelke da violoj, sed ili ĉiuj velkis Hamlet ; la foliarboj velkis [1]; homo preskaŭ sesdekjara, kun velkinta vizaĝo [2]; kiel floro li elkreskas kaj velkas [3]; flaviĝintaj, velkintaj, kaviĝintaj vangoj Marta ; li ekvidis […] ŝiajn palajn, velkintajn lipojn [4]; flamo velksekigos liajn branĉojn [5]. putri, ŝrumpi 2.[velk.0i.FIG] (figure) Senfortiĝi, kadukiĝi, konsumiĝi: nun nia animo velkas, estas nenio krom ĉi tiu manao antaŭ niaj okuloj [6]; Anna […] ŝajnas, iom paciĝis kun la penso velki en la provinca angulo [7]; viaj sentoj ankoraŭ ne velkis, ĉar vi eble estas tre bona homo [8]; li eksentis, ke lia koro velkas [9]; kiam ĉio alia komencis malfortiĝi kaj velki, tiam la industrio de Montan ekfloris kiel neniam antaŭe [10]; la Movado dum mallonga tempo floris, sed same rapide velkis [11]; kvankam li multe mankis al mi en la komenco, lia memoro baldaŭ velkis, kvazaŭ li neniam ekzistis [12]; velkas intereso en Japanio pri scienco [13]; senfortiĝas kaj velkas la mondo [14]. estingiĝi, paliĝi2 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 6a3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 14:24. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 15:306. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 11:67. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 158. Stellan Engholm: Al Torento, 5.9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro 21a10. Stellan Engholm: Homoj sur la tero, Disaj vojoj11. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto12. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Al Romo13. Monato, Hori Jasuo: Premioj kaj premoj, 200914. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 24:4 angle: wither beloruse: вянуць, зьвянуць, зьвяць, павянуць, абвяць, блякнуць, паблякнуць, марнець, змарнець, сьмягнуць (pro varmego) ĉeĥe: blednout, chřadnout, vadnout, vyblednout, zeslábnout france: se faner germane: welken hispane: marchitarse hungare: hervad japane: 枯れる [かれる], しおれる, しなびる, 衰える [おとろえる], あせる katalune: pansir-se nederlande: 1. verwelken 2. kwijnen pole: przekwitać, więdnąć portugale: murchar, definhar rumane: a se ofili ruse: вянуть, увянуть, завянуть, увядать, увясть slovake: vädnúť tibete: རུལ་ ukraine: в’янути, слабшати, никнути, блякнути velkaserĉi 'velka' [velk.0a] [velk.0a.KOMUNE] Senfreŝa, senvigla: regulaj, kvankam jam iom velkaj trajtoj de vizaĝo Marta ; sur sia lito de morto li vane etendos siajn velkajn manojn [15]; Ne pensu vi, ke mi kreita estas ⫽ El tia velka ŝtofo, ke mi lasos […] Hamlet ; ŝiaj manoj […] kvankam ne perdinte sian forton, pendis tamen velke Marta ; la kolorriĉaj florbedoj […] estis fariĝintaj grizaj kaj velkaj [16]; unu virino estis ŝire preskaŭ senvestigita de la alia, kaj unu velka mamo elpendis [17]. febla, senforta 15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua16. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Flugo al la Ebura Turo17. Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!, 31. Ricevis Bandito Laŭ Sia Merito. angle: wilted, withered, limp beloruse: зьвялы, бляклы, пабляклы ĉeĥe: schlíplý, zdeptaný france: désséchée, fanée, morte (feuille, plante) germane: welk hispane: marchito hungare: hervatag, bágyadt japane: 枯れた [かれた], しおれた katalune: pansida nederlande: verlept pole: uschnięty, zwiędnięty portugale: murcho, definhado ruse: увядший, поблёкший, поникший slovake: ochabnutý, zoslabnutý, zvädnutý ukraine: зів’ялий, побляклий, збляклий, пониклий velkemaserĉi 'velkema' [velk.0ema] 1.[velk.0ema.KOMUNE] Kiu baldaŭ velkas, facile velkas: mi ankaŭ estas malforta herbeto, sablo kaj […] velkema floro [18]. falfolia 2.[velk.0ema.FIG] (figure) Kiu ne longe daŭras, kiu estas pasema, efemera: velkema estas amo、sed rememoroj estas nevelkemaj [19]. 18. Ke Lan, trad. Zhang Xuesong: Poemprozoj, ipernity, 2007-10-3019. manlajo: 每日一詞 Vorto de la tago, 2009-09-05 beloruse: 1. які хутка вяне 2. нетрымалы, кароткачасовы france: fugace, passager velkigiserĉi 'velkigi' [velk.0igi] (tr) [velk.0igi.KOMUNE] Kaŭzi velkon de...: la varmega suno velkigas florojn; Mi, la Eternulo, […] velkigas arbon sukoplenan kaj verdigas arbon velkintan [20]. 20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 17:24 beloruse: спрычыняцца да завяданьня, выклікаць змарненьне france: faire faner germane: welken lassen forvelkiserĉi 'forvelki' [velk.for0i] (ntr) [velk.for0i.KOMUNE] Neniiĝi velkante: vermo […] difektis la hederon, kaj ĝi forvelkis [21]; kiam la arbeto forvelkis, mi prenis ĝian lastan freŝan branĉon [22]; post nelonga tempo, la bovino komencis forvelki [23]; la knabineto devas havi patrinlakton, alie ŝi forvelkas [24]; kun vero severa komercaĵo forvelkos PrV . estingiĝi, morti, pasi3, perei 21. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jona 4:722. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo23. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo24. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Helmer Grundström angle: wither away beloruse: зьвяць, зьвянуць, паблякнуць ĉeĥe: uvadnout, zvadnout france: se flétrir germane: verwelken hispane: consumirse, agostarse hungare: elhervad japane: 枯れてしまう [かれてしまう], 衰えはてる [おとろえはてる] nederlande: wegkwijnen pole: zwiędnąć ruse: увясть slovake: zvädnúť ukraine: зовсім зів’янути nevelkemaserĉi 'nevelkema' [velk.ne0ema] 1.[velk.ne0ema.KOMUNE] Kiu ne facile velkas1, longviva, ĉiamverda: nevelkema floro [25]. 2.[velk.ne0ema.FIG] (figure) Kiu ne velkas2, ne forpasas: oh gloro nevelkema! [26] 25. Zhang Shuang kaj Liu Zijia: Bildstrio-ekspozicio en Kantono, esperanto.china.org, 2014-09-2926. D. Chávez Obregón: Nacia himno de Kolombio, ipernity, 2010 beloruse: 1. неўвядальны 2. неўміручы, нязгасны france: inaltérable, inflétrissable administraj notoj