*tambur/o PV *tamburo serĉi 'tamburo' [tambur.0o] [tambur.0o.MUZ] Muzika frapinstrumento konsistanta el malplena cilindro, kies ambaŭ bazaj flankoj estas fermitaj per du maldikaj streĉitaj membranoj el ledo, kiujn oni frapas ordinare per bastonoj: ĉu vi aŭdas la tamburon? bum, bum [1]! promenadi laŭ la takto de tamburo [2]; [li] frapadis sin sur la ventron, ĉar [l]i ne havis tamburon [3]; unu […] komencis ludi duoblan fluton, la alia akompanis ŝin per tamburo, kaj du pli junaj dancis [4]; li metis la manojn kun du bastonetoj sur la tamburon Metrop ; marŝis soldatoj, blovis trumpetojn kaj batis tamburojn [5]; Margarita postrigardis la procesion, aŭskultante silentiĝi en la foro la melankolian turkan tamburon [6]; tondrigante tamburojn pro bagatelo [7]; malsaĝulo, kiel tamburo ― kiu pasas, lin batas PrV . bongo, tamburino, timpano2 1. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino2. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX5. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Fiŝkaptisto kaj lia edzino6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 197. Cao Xueqin, trad. Xie Yuming: Ruĝdoma sonĝo, ĉapitro 62a, p. 330a angle: drum beloruse: барабан ĉeĥe: buben, tamburo ĉine: 鼓 [gǔ] france: tambour germane: Trommel hungare: dob indonezie: genderang, tambur itale: tamburo japane: ドラム, 太鼓 [たいこ] katalune: tambor nederlande: trommel pole: bęben portugale: tambor ruse: барабан slovake: bubon svede: trumma ukraine: барабан, бубон, тамбур *tamburi serĉi 'tamburi' [tambur.0i] 1.[tambur.0i.SON] (ntr) Sonigi tamburon; ritme sonigi ion kvazaŭ tamburon: soldatoj tamburas kaj ludas flutojn [8]; Erich tamburas per la fingroj sur la tablon Metrop ; (figure) en li vibras printempo, lia koro tamburas [9]; tondro longeĥe tamburis [10]; komerca vojaĝisto tamburis per la piedoj por lin urĝigi [11]; la tamburisto […] transponis la kanton por tamburo kaj tamburis ĝin en la urbo, sur ĉiuj stratoj kaj stratetoj [12]; la kvar edzinoj de Umka tamburas laŭvice sian familian tamburinon kaj kantas [13]. frapi2, marteli1, perkuti2 2.[tambur.0i.anonci] (tr) Anonci tamburante: tamburi alarmon; li ĵetis sin al la najbaro kaj tamburis la pordon Metrop ; tamburu, tamburu! danĝero, danĝero [14]! alarmi, signali, tamtami2, trumpeti2 8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIII9. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, II.10. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 2611. trad. Ferenc Szilágyi: Vespera ruĝo anoncas ventegon, Harald Beijer12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj13. Vasilij Eroŝenko: El vivo de ĉukĉoj, Dua skizo:14. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II beloruse: барабаніць ĉeĥe: tlouci na buben ĉine: 击鼓 [jígǔ], 擊鼓 [jígǔ], 敲击 [qiāojí], 敲擊 [qiāojí] france: 1. tambouriner 2. battre du tambour germane: trommeln, hämmern hungare: dobol itale: tamburellare, tambureggiare, stamburare japane: ドラムを打つ [どらむをうつ], 太鼓をたたく [たいこをたたく], 太鼓で知らせる [たいこでしらせる] katalune: 1. tamborinar 2. tamborinejar, fer sonar tambors nederlande: trommelen pole: 1. bębnić ruse: барабанить slovake: bubnovať svede: trumma ukraine: барабанити, бубнити tamburisto serĉi 'tamburisto' [tambur.0isto] Iu kies okupo estas tamburado: en plena sunlumo sidis la tamburisto kaj fantaziis sur sia granda tamburo [15]; en la centro estas la obsedoj de la tamburisto, ties ŝamana elvoko de la pasinteco per la tamburo, la serĉado de la origina harmonio [16]. 15. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II16. La Ondo de Esperanto, 2001, №8-9 angle: drummer beloruse: барабаншчык ĉine: 鼓手 [gǔshǒu], 大吹大擂的人 [dàchuīdàléiderén] france: batteur germane: Trommler japane: 鼓手 [こしゅ], ドラマー tamburumoserĉi 'tamburumo' [tambur.0umo] [tambur.0umo.ARKI] Cilindra peco aŭ parto de konstruaĵo, ekzemple bazo de kupolo: luksegaj mozaikoj kun ora fono […] tegas la kupolon kaj ĝian tamburumon [17]. 17. G. Waringhien: Ni kaj Ĝi, 1972 beloruse: барабан (арх., буд.) ĉeĥe: tambor france: tambour (archi.) germane: Tambour (Architektur) slovake: tambor ukraine: барабан oreltamburoserĉi 'oreltamburo' [tambur.orel0o] (komune) [tambur.orel0o.timpano] Timpano: li enŝovis la fingrojn pli profunden en siajn ambaŭ orelojn, ĉiam pli profunden, kaj fine krevis al li oreltamburoj, kaj nun li jam plu nenion aŭdis [18]. 18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ŝtono de la saĝuloj beloruse: барабанная перапонка bretone: taboulin (ar skouarn) ĉeĥe: ušní bubínek ĉine: 耳膜 [ěrmó], 絞盤頭 [jiǎopántóu], 绞盘头 [jiǎopántóu], 鼓膜 [gǔmò] france: tympan (anatomie) germane: Trommelfell hebree: תוף האוזן, עור התוף hispane: tímpano hungare: dobhártya indonezie: timpani itale: timpano japane: 中耳 [ちゅうじ] katalune: timpà nederlande: trommelvlies pole: bębenek uszny portugale: tímpano ruse: барабанная перепонка slovake: ušný bubienok administraj notoj