*taks/i UV *taksi serĉi 'taksi' [taks.0i] (tr) 1.[taks.0i.KOMUNE] Difini la valoron de iu aŭ io: kiel oni vin taksas, tiel oni vin regalas PrV ; ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro [1]; ne taksu malamikon tro malforta Ifigenio ; li taksis, kiel grandajn servojn [la pastro] povas fari al li [2]; belecon taksas ne okulo, sed koro PrV ; malplaĉas nenio, se taksas pasio PrV ; virŝafo […] havantan laŭ via taksado la valoron [3]; mi estas certa, ke la esperantistoj alte taksos la gravecon de tiu ĉi fakto [4]; li tro malalte taksis la viglecon de la virino [5]; oni taksas je (ĝis) cent la nombron de la pereintoj; mi taksas tiujn kondiĉojn neakcepteblaj; ni taksas la tempon ne taŭga por tiu propono. mezuri 2.[taks.0i.ARK] (arkaismo) Aprezi: taksi la sanon ni lernas en malsano PrV ; li ja pli-malpli alte taksas la revuon [6]; ĝenerale, oni alte taksas la anglan lingvon, precipe en urboj [7]. estimi, juĝi2, konsideri, rigardi1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 19052. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VI3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 5:154. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 19085. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 16a6. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/02, p. 37. CHAN Sook Wai: Multlingveco, Monato, 1994/01, p. 21 angle: estimate beloruse: 1. аценьваць, вызначаць цану 2. цаніць, паважаць, шанаваць ĉeĥe: cenit, hodnotit, ocenit, odhadnout, ohodnotit, posoudit, taxovat, určit poplatek ĉine: 估 [gū], 估計 [gūjì], 估计 [gūjì], 估量 [gūliang], 估值 [gūzhí], 評價 [píngjià], 评价 [píngjià], 掂 [diān], 揆 [kuí] france: estimer, évaluer germane: schätzen 1. abschätzen, bewerten, taxieren 2. hochschätzen, hoch einschätzen, zu schätzen wissen hispane: estimar, apreciar hungare: 1. értékel 2. értékel, nagyra tart japane: 評価する [ひょうかする], 見積もる [みつもる] nederlande: taxeren, schatten, waarderen pole: 1. taksować, szacować 2. cenić portugale: 1. taxar, avaliar, estimar rumane: 1. aprecia, evalua ruse: 1. оценивать, оценить, давать оценку 2. ценить slovake: oceniť, odhadnúť, taxovať svede: 1. taxera, uppskatta, värdera 2. uppskatta ukraine: оцінювати, давати оцінку, призначати ціну, таксувати volapuke: stimön taksoserĉi 'takso' [taks.0o] [taks.0o.KOMUNE] Ago taksi, rezulto de la ago: laŭ via takso [8]; aldonu kvinonon al via takso [9]; da homoj, kiuj efektive parolas Latinon, laŭ mia takso estas malpli ol da Esperantistoj [10]. 8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 18:169. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 27:1310. Pri la latino en la forumo de Lernu.net beloruse: ацэнка ĉeĥe: cena, ocenění, odhad, poplatek, taxa ĉine: 估值 [gūzhí], 評估 [pínggū], 评估 [pínggū], 評鑒 [píngjiàn], 评鉴 [píngjiàn], 求值 [qiúzhí], 考評 [kǎopíng], 考评 [kǎopíng], 估测 [gūcè], 估測 [gūcè], 正确的判断 [zhèngquèdepànduàn], 正確的判斷 [zhèngquèdepànduàn], 鉴赏 [jiànshǎng], 鑒賞 [jiànshǎng] france: appréciation, estimation, évaluation germane: Schätzung hispane: estimación japane: 評価額 [ひょうかがく], 査定額 [さていがく], 公定料金 [こうていりょうきん], 公共料金 [こうきょうりょうきん] pole: ocena, taksa slovake: cena, odhad, poplatok, taxa ukraine: оцінка, такса mistaksi serĉi 'mistaksi' [taks.mis0i] Taksi erare: kiel multaj krimuloj, vi mistaksis la eblecojn de polica laboratorio CKv ; pri multaj punktoj li mistaksis Esperanton BonaLingvo ; se la batanto mistaksas la rapidon de la pilko, lia antaŭen-svingo estos aŭ tro frua aŭ tro malfrua [11]; la fakulo ne petis pardonon pro la mistaksoj kaj mismiksoj de siaj tiamaj inĝenieroj [12]. miskalkuli 11. Monato, Vus-Tit Zik: Iom da historio kaj iom da fiziko, 200912. Monato, Franz-Georg Rössler: Ŝtupoj al malplenaj poŝoj, 2010 angle: misjudge beloruse: няправільна ацэньваць ĉine: 誤判 [wùpàn], 误判 [wùpàn] germane: falsch einschätzen japane: 評価し損なう [ひょうかしそこなう], 不当評価する [ふとうひょうかする] pole: oceniać źle, oszacować źle ukraine: неправильно оцінювати netaksebla, nesubtaksebla serĉi 'netaksebla' serĉi 'nesubtaksebla' [taks.ne0ebla] [taks.ne0ebla.KOMUNE] Kiu videble tre gravas, tre fortas...: li faris netakseblajn servojn; netaksebla kolekto da belaĵoj; la arta festivalo […] ludos nesubtakseblan rolon por […] antaŭenpuŝi disvolviĝon de la kaligrafia arto [13]. 13. Liu Sigong, Niu Xueqin: La 1-a Ŝanhaja Arta Festivalo de Kaligrafaĵoj inaŭguriĝis en Songjiang, El Popola Ĉinio, 2013-10-22 beloruse: неацэнны, бясцэнны ĉeĥe: neocenitelný ĉine: 无价 [wújià], 無價 [wújià], 无比地 [wúbǐde], 無比地 [wúbǐde], 无法对抗 [wúfǎduìkàng], 無法對抗 [wúfǎduìkàng], 絕代 [juédài], 绝代 [juédài], 絕無僅有 [juéwújǐnyǒu], 绝无仅有 [juéwújǐnyǒu], 非常宝贵 [fēichángbǎoguì], 非常寶貴 [fēichángbǎoguì], 出类 [chūlèi], 出類 [chūlèi], 沒的比 [méidebǐ] france: inestimable germane: unschätzbar, unvergleichlich hispane: inestimable japane: 評価できない [ひょうかできない], 計り知れない [はかりしれない], 非常に貴重な [ひじょうにきちょうな] pole: bezcenny, nieoceniony slovake: neoceniteľný ukraine: неоціненний, безцінний pritaksi serĉi 'pritaksi' [taks.pri0i] Pririgardi kaj konsideri la kapablon aŭ taŭgecon de io aŭ iu: frue kalviĝintaj junaj viroj kun aspekto de spertuloj pritaksis molan rondecon de la ŝultroj, brakoj kaj kruroj de ĉarma fraŭlino Metrop ; instinkte ŝi sentis lian preterflugantan rigardon kaj tuj ekpensis: li observas, li pensas kaj pritaksas HsT ; faris diversajn demandojn al la gastoj, rigardis ilin esplore kaj pritakse kaj ŝajnis kontentaj ViV ; oni kredas fabelojn sen pritaksi ilian pravecon SkandalJozef ; rapide prezentis sin reciproke, kun firmaj manpremoj kaj intensa, pritaksa rigardado CKv ; ĝuste kaj plenece pritaksi la eventojn KFl ; klopodu prezenti vin ĉe Dio […] ĝuste pritaksante la vorton de la vero [14]. ekzameni, observi, prijuĝi, testi 14. La Nova Testamento, II. Timoteo 2:15 angle: estimate beloruse: ацэньваць ĉine: 掂 [diān], 揣 [chuǎi] germane: abschätzen japane: 評価する [ひょうかする] pole: oceniać, oszacować subtaksiserĉi 'subtaksi' [taks.sub0i] [taks.sub0i.OPI] Taksi malpli grava, granda... ol reale estas, tro malalte taksi: mi subtaksis vian fidelecon [15]. admono de Gandhi ne subtaksi la eblon de unuopulo ŝanĝi la mondon [16]; ne subtaksu tiun asocion: ili scipovis organizi tutan movadon [17]; la nuklea industrio […] konstante kaj mensoge subtaksis la danĝeron [18]. bagateligi, malgravigi, relativigi 15. Shi Chengtai: La kompensa kiso, Monato, 1995/06, p. 2716. Monato, Douglas Draper: Paŝoj al paco, 200317. A. Kris: Redakcie, La Ondo de Esperanto, 2003:8-9 (106-107)18. Monato, Paul Gubbins: Ne menciu la n-vorton, 2011 angle: underestimate beloruse: недаацэньваць ĉeĥe: podcenit, podhodnotit ĉine: 小看 [xiǎokàn], 小瞧 [xiǎoqiáo], 低估 [dīgū] france: sous-estimer germane: unterschätzen hispane: subestimar japane: 過小評価する [かしょうひょうかする] pole: nie doceniać, nie doszacować slovake: podceniť, podhodnotiť ukraine: недооцінювати supertaksi serĉi 'supertaksi' [taks.super0i] Taksi pli grava, granda... ol reale estas, tro alte taksi: ni kutime supertaksas konatajn aferojn kaj subtaksas la nekonatajn [19]; ĉu oni ne supertaksas la valoron de Interreto por homoj, kies plej simplaj (primitivaj) vivbezonoj estas neglektataj [20]? la konstruantojn de la turo de Babelo punis la dio mem, sed tio ne detenis postajn generaciojn ĉiam denove plani gigantisme, supertaksante siajn kapablojn [21]. 19. La Ondo de Esperanto, Verdeskaj Pensoj de Georgo Handzlik20. Monato, Stefan Maul: Primitive, 200621. Monato, Stefan Maul: Gigantismo, 2008 angle: overestimate beloruse: пераацэньваць ĉine: 高估 [gāogū] germane: überschätzen japane: 過大評価する [かだいひょうかする], 買いかぶる [かいかぶる] pole: przeceniać ukraine: переоцінювати administraj notoj