tradukoj:
be
ca
de
en
fr
hu
it
nl
ru
Aldoni tradukojn al ReVo:
Agordu viajn lingvojn en la menuo de
ViVo
.
Vi povas (mal)elekti serĉilojn en la menuo de
ViVo
.
Elektu la aldonindajn tradukojn.
En la kampoj vi povas skribi liston de tradukoj.
Alklaku la butonon "Ŝanĝi". Vi vidos kiel la xml-dosiero aspektos, kun la ŝanĝoj en verda.
Alklaku la butonon "Antaŭrigardi". Vi iros al la redaktilo de ReVo.
Vi devas esti redaktanto de ReVo por vere povi ŝanĝi ion.
Alklaku
por (mal)faldi.
*
ŝtip/o
*
ŝtipo
↝
serĉi 'ŝtipo'
[sxtip.0o]
1.
↝
[sxtip.0o.KOMUNE]
Mallonga dika peco da ligno:
ŝtip
o
(kolbo, tenilo)
de pafilo;
ŝi sidis rigida, kvazaŭ
ŝtip
o
[
1
]
;
Vi metis miajn piedojn en
ŝtip
on, Vi observas ĉiujn miajn vojojn
[
2
]
;
apud la freŝa herbobedo kuŝis la bastono de la patro, alligita al
ŝtip
o
(bastono metita je unu fino en la teron kian oni uzas por alligi ŝafojn)
[
3
]
;
jen naĝas peco da ligno, ĝi
[…]
estas ja
ŝtip
o
[
4
]
;
ili veturis trans
ŝtip
ojn kaj ŝtonojn ĉiam pli profunden en la arbaron
[
5
]
;
[ĝi]
kaptis per mallertaj manoj la pezan stangon, kiu estis antaŭŝovita antaŭ la pordo, senbrue ĝi eltiris la stangon, singarde ĝi forprenis la
ŝtip
eton, kiu estis ŝovita sub la anson
[
6
]
;
la glaseto kun la blukolora ligna piedo ne dronis, la ligna
ŝtip
o tenis ĝin supre
[
7
]
;
ŝi sidis rigida, kvazaŭ
ŝtip
o, kaj ne moviĝis
[
8
]
;
eĉ
ŝtip
o estos bela, se vi ĝin ornamos
PrV
.
kano
,
stipo
2
,
trabo
,
trunko
,
vergo
2.
↝
[sxtip.0o.malsagxulo]
(figure)
Malsaĝulo:
malsaĝa kiel
ŝtip
o
PrV
;
ne timu, kaj via koro ne senkuraĝiĝu pro la du fumantaj brul
ŝtip
oj, pro la furiozo de Recin
[…]
kaj de la filo de Remalja
[
9
]
;
ŝtipkapulo
.
3.
↝
[sxtip.0o.stumpo]
(arkaismo)
Stumpo
2
:
la aĝon de la arbo oni difinis per la nombro de la tavoloj sur la
ŝtip
o
[
10
]
.
ŝtiparo
serĉi 'ŝtiparo'
[sxtip.0aro]
[sxtip.0aro.KOMUNE]
Amaso da ŝtipoj, interalie tiu sur kiu oni cindrigas mortintojn aŭ brulmortigas kondamnitojn:
ne plu konvenas starigi gigantan inkvizician brul
ŝtip
aron
[…]
same kiel oni iam karbonadis herezulojn
Monato
;
la ekzekutisto ekbruligis la
ŝtip
aron
[
11
]
;
post proceso en Ĝenevo, li estis kiel herezulo kondamnita al la morto sur brul
ŝtip
aro
[
12
]
;
la ĝeneva civito, kiu en la 16a jarcento bruligis Serveton sur la
ŝtip
aro de maltoleremo
[
13
]
.
tradukoj
anglaj
~o 1.:
log, block
;
~aro:
woodpile, pyre
.
belorusaj
~o 1.:
цурбан, пацурбалак, палена, калода
;
~aro:
дровы
.
francaj
~o 1.:
buche
;
~aro:
bucher
.
germanaj
~o 1.:
Scheit, Holzscheit, Holzklotz, Pflock, Stock
;
~o 2.:
Holzkopf
;
~o 3.:
Stumpf, Baumstumpf
;
~aro:
Scheiterhaufen, Holzstapel
.
trans ~ojn kaj ŝtonojn:
über Stock und Stein
.
hungaraj
~o 1.:
hasáb, tuskó, tőke
;
~aro:
farakás, máglya
.
italaj
~o 1.:
pezzo di legno, ciocco (di legno), ceppo (di legno)
;
~o 3.:
moncone, ceppaia
;
~aro:
rogo, pira, catasta di legna(per il fuoco)
.
katalunaj
~o 1.:
tronc
;
~o 3.:
soca
;
~aro:
pira, foguera
.
nederlandaj
~o 1.:
blok, houtblok
;
~aro:
houtstapel, brandstapel
.
rusaj
~o 1.:
полено, чурбан
;
~aro:
дрова
.
fontoj
1
.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm
, fiŝkaptisto kaj lia edzino
2
.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento
, Ijob 13:27
3
.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2
, Sambuka virineto
4
.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2
, Flikilo
5
.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2
, Neĝa reĝino
6
.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4
, Filino de la marĉa reĝo
7
.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4
, Anneto
8
.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm
, Fiŝkaptisto kaj lia edzino
9
.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento
, Jesaja 7:4
10
.
Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto
, el la vivo kaj sciencoj
11
.
Monato
, Gerrit Berveling:
Katolikismo: Johano Hus ― ĉu ne plu herezulo?
12
.
Monato
, Gerrit Berveling:
Mikaelo Serveto (1511-1553) 500-jara
13
.
Monato
, Albisturo Kvinke:
Opinio: Sobraj pensoj de sobrulo
ℛevo
|
datumprotekto
|
sxtip.xml
|
redakti...
|
traduki...
|
artikolversio
: 1.20 2018/06/29 22:10:15