1stadi/o JED stadioserĉi 'stadio' [stadi.0o] 1.[stadi.0o.fazo] Difinita grado en ia evoluado, etapo, fazo: libro, troviĝanta ankoraŭ en stadio de kompostado [1]; Esperanto […] eliris la stadion de nura projekto [2]; la ideo de lingvo arta […] trairadis diversajn stadiojn, komencante de la plej malperfektaj pazigrafioj ĝis la plej perfekta tipo de plena kaj riĉa lingvo [3]; la kazosistemo en frua stadio de la prahindeŭropa lingvo estis, laŭ la opinio de kompetentuloj, sistemo ergativa [4]; en tiu ĉi lasta stadio de la integriĝa procezo la Internacia Lingvo okupas sian ĝustan pozicion kaj plenumas ĉiam pli sian fekundan funkcion [5]; la bazaj programoj estis kaj plu devos esti farataj laŭ jenaj stadioj: ellaboro de projekto de la programo; prezento al la Estraro por diskuto, eventualaj amendoj kaj aprobo; publikigo [6]; ŝi travivis ĉiujn stadiojn de aventurema ino en sia longa, riĉa vivo [7]; la luno […] estas ja nun en la stadio de malkreskado [8]. a)[stadi.0o.MED] Karakteriza stato de malsano dum ĝia evoluo: antaŭirinta kataro akra, […] anstataŭ plene saniĝi, transiris en la stadion kronikan [9]. b)[stadi.0o.BIO] Portempa stato de vivaĵo, kiu prezentas plurajn sinsekvajn formojn: la raŭpa, krizalida kaj papilia stadioj de lepidoptero; la homa ontogeneza evoluo, ekde la fekundigita ovo ĝis la naskiĝo, ripetas la pli fruajn evoluajn stadiojn […] de iuj pratipaj organoj (brankoj, vosteto, […]) [10]; la porkaĵa tenio […] troviĝas, de tempo al tempo, en la sama homo en ambaŭ evolustadioj: kaj kiel larvo kaj kiel adolto [11]. stato, periodo 2.[stadi.0o.unuo] Antikva greka mezurunuo de vojlongo, egala al 600 futoj kaj valoranta proksimume 180 metrojn: Emaus […] estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn [12]; la perimetro de la lando estis ducent kvardek stadioj [13]. Rim.: PV ankoraŭ listigas sencojn samsignifaj kun stadiono, etapo kaj bivako, pri kies efektiva iama uzo mi ne trovis indikon en nia tekstaro. [Wolfram Diestel] 1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Antaŭparolo2. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto3. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, V4. John Christopher Wells: Lingvistikaj aspektoj de Esperanto, 4. Sintakso5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto7. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 338. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno9. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto10. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto11. R. Sachs: Medicina Parazitologio, Scienca Revuo, 2001, printempo12. La Nova Testamento, Luko 24:1313. Lukiano, trad. G. Berveling: Veraj rakontoj, 2005 angle: 1. stage, period, phase 2. stadium (Greek measure) beloruse: стадыя, этап, фаза, стадый ĉeĥe: fáze nemoci, stadium, stav ĉine: 1. 阶段 [jiēduàn], 階段 [jiēduàn], 戏台 [xìtái], 戲臺 [xìtái] france: 1. stade (phase) 2. stade (mesure) germane: 1. Stadium, Etappe 2. Stadion hispane: 1. estadio, fase, etapa hungare: 1. stádium, szakasz 2. stadion (hosszmérték) indonezie: 1. stadium itale: 1. stadio (fase) 2. stadio (misura) japane: 段階 [きざはし], 程度 [ていど], 時期 [じき], スタジオン kroate: 1. stadij, faza 2. stadij nederlande: 1. stadium 2. stadie pole: 1. stadium 2. stadion (jednostka długości) rumane: 1. stadiu ruse: 1. стадия, этап, фаза 2. стадий, стадия (единица длины) slovake: etapa, fáza, štádium ukraine: стадія, період, етап administraj notoj pri ~o: Ĉu la sencoj 3, 4, 5 estis vere iam uzataj? Mi ne trovis indikon... PIV mencias nur sencon 3. Eble forigu, se ne troviĝas efektivaj citaĵoj. [WD]