*metro (m)
- 1.
- Baza mezurunuo de longo en la Internacia Sistemo de unuoj (SI): kvar metroj da tiu ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn [1]; la drapo kostas po 2 spesmiloj por metro = ĉiu metro (ne la tuta drapo) kostas 2 spesmilojn [2]; muro kelke da metroj alta [3]; duono da metro [4]; ekde 1983 unu metro egalas al longo trairata de lumo en vakuo dum 299 792 548-ono de sekundo; antaŭe la metron oni difinis kiel dekmiliononon de kvarono de la tera meridiano kaj poste kiel onon de la ondolongo de iu radiado, emisiata de kriptono; la metra sistemo. (m) kilometro, hektometro, dekametro, decimetro, centimetro, milimetro
- 2.
- Mezurilo, havanta unumetran longon: mezuri laŭ sia metro (ne objektive pritaksi) PrV .
- 3.
- Aparta aranĝo de piedoj, konsistiganta la ritman skeleton de verso. ritmo, prozodio, metriko; n-amfibraĥo, n-anapesto, n-jambo, n-trokeo, n-silabo, heksametro, pentametro.
1.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 14
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
2. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 13. Prepozicioj
3. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIV
- angle:
- meter 1. metre, meter (American)
- beloruse:
- 1. мэтар (адзінка вымярэньня) 2. мэтар (прылада для вымярэньня) 3. мэтар (у вершы), памер (вершаваны)
- bretone:
- metr ~a sistemo: reizhiad metrek.
- bulgare:
- 1. метър 2. метър 3. версификация
- ĉeĥe:
- metro, podzemní dráha
- ĉine:
- 1. 公尺 [gōngchǐ], 米 [mǐ] 2. 量表 [liángbiǎo], 测试器 [cèshìqì], 測試器 [cèshìqì], 計 [jì], 计 [jì], 量具 [liángjù]
- france:
- 1. mètre (unité de mesure) ~a sistemo: système métrique. 2. mètre (instrument de mesure) 3. mètre (forme de vers)
- germane:
- 1. Meter 2. Metermaß 3. Metrum
- hispane:
- metro
- hungare:
- 1. méter 3. metrum, versmérték
- indonezie:
- 1. meter
- japane:
- メートル, メートル尺 [メートルしゃく], 歩格 [ふかく], 韻律 [いんりつ]
- katalune:
- metre ~a sistemo: sistema mètric.
- nederlande:
- 1. meter 2. meter 3. metrum
- pole:
- 1. metr ~a sistemo: system metryczny. 2. metr 3. metrum
- portugale:
- metro
- ruse:
- 1. метр (единица измерения) 2. метр (инструмент измерения) 3. размер (стихотворный) , метр (в стихе)
- slovake:
- metro, podzemná dráha
- ukraine:
- метр (міра довжини)
kvadrata metro (m²)
- Mezurunuo de areo en la Internacia Sistemo de unuoj, egala al la areo de kvadrato, kies latero egalas al unu metro; simb. m2: unu arbetaĵo de tiu ĉi kreskaĵo ombras la spacon de tri kvadrataj metroj FK ; la provoj, kiujn oni faris kun tiu ĉi reto sub Quiberon, sur la spaco de 800 kvadrataj metroj, donis rezultaĵojn tiel bonajn, ke […] FK ; apartamentoj ĉe la marbordo kun areo de 100 kvadrataj metroj kostas 75 000 eŭrojn [5]; areo de cirklo kun unumetra radiuso estas π kvadrataj metroj.
5.
Monato, Bardhyl Selimi: Ankaŭ
eksterlandanoj aĉetas domojn
- angle:
- square metre
- beloruse:
- квадратны мэтар
- bretone:
- metr-karrez
- bulgare:
- квадратен метър
- ĉeĥe:
- čtverečný metr
- ĉine:
- 平方米 [píngfāngmǐ], 平米 [píngmǐ]
- france:
- mètre carré
- germane:
- Quadratmeter
- hispane:
- metro cuadrado
- hungare:
- négyzetméter
- indonezie:
- meter persegi
- japane:
- 平方メートル [へいほうメートル]
- katalune:
- metre quadrat
- nederlande:
- vierkante meter
- pole:
- metr kwadratowy
- ruse:
- квадратный метр
- slovake:
- štvorcový meter
kuba metro (m³)
- Mezurunuo de volumeno en la Internacia Sistemo de unuoj, egala al la volumeno de kubo, kies eĝo egalas al unu metro; simb. m3: oni konstruis akvujon, kiu povis enteni ĉirkaŭ tri miliardojn da kubaj metroj [6]; unu kuba metro da ligno en formo de ŝtipoj kostas 60 € [7]; unu kuba metro da neĝo pezas 300-500 kilogramojn [8]; kuba metro da akvo pezas proksimume unu tunon.
6.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VII
7. Monato, Walter Klag: Brulanta afero
8. Monato, Hori Jasuo/pg: Revenas la neĝo
7. Monato, Walter Klag: Brulanta afero
8. Monato, Hori Jasuo/pg: Revenas la neĝo
- angle:
- cubic metre
- beloruse:
- кубічны мэтар , кубамэтар
- bretone:
- metr-kub
- bulgare:
- кубически метър
- ĉeĥe:
- kubický metr
- ĉine:
- 立方米 [lìfāngmǐ], 立方 [lìfāng], 立方公尺 [lìfānggōngchǐ]
- france:
- mètre cube
- germane:
- Kubikmeter
- hispane:
- metro cúbico
- hungare:
- köbméter
- indonezie:
- meter kubik
- japane:
- 立方メートル [りっぽうメートル]
- katalune:
- metre cúbic
- nederlande:
- kubieke meter
- pole:
- metr sześcienny, kubik
- ruse:
- кубический метр, кубометр
- slovake:
- kubický meter
- ukraine:
- кубічний метр
metro en sekundo (m/s)
- Mezurunuo de rapido en la Internacia Sistemo de unuoj; simb. m.s-1 aŭ m/s: unu metro en sekundo estas la rapido de korpo kun unuforma movado, kiu trairas unu metron dum unu sekundo; la rapido de la lumo estas 3.108 metroj en sekundo PIV1 ; [li] ĵetas la pilkon je rapido de proksimume 40 metroj en sekundo [9]; ŝtono estas lanĉata de ponto 12 metrojn alta, vertikale, de supre malsupren, kun rapido de 1,8 metroj en sekundo […] [10].
9.
Monato, Vus-Tit Zik: Iom da
historio kaj iom da fiziko
10. Monato, Roberto Pigro: Ŝtonĵeto sen cenzuro
10. Monato, Roberto Pigro: Ŝtonĵeto sen cenzuro
- angle:
- metre per second
- beloruse:
- мэтар за сэкунду
- bretone:
- metr dre eilenn
- bulgare:
- метра в секунда
- ĉine:
- 米每秒 [mǐměimiǎo]
- france:
- mètre par seconde
- germane:
- Meter pro Sekunde
- hispane:
- metro por segundo
- hungare:
- méter per szekundum
- indonezie:
- meter per sekon
- japane:
- メートル毎秒 [メートルまいびょう]
- katalune:
- metre[s] per segon
- nederlande:
- meter per seconde
- pole:
- metr na sekundę
- ruse:
- метр в секунду
metro en kvadrata sekundo (m/s²)
- Mezurunuo de akcelo en la Internacia Sistemo de unuoj; simb. m⋅s-2, m/s2 aŭ m/s/s: unu metro en kvadrata sekundo estas la akcelo de korpo kun unuforme akcelata movado, kies rapido varias je unu metro en sekundo dum unu sekundo; la akcelo de la tera gravito egalas proksimume al 9,81 metroj en kvadrata sekundo.
- beloruse:
- мэтар за сэкунду за сэкунду
- bretone:
- metr dre eilenn-garrez
- france:
- mètre par seconde par seconde
- germane:
- Meter pro Quadratsekunde
- hispane:
- metro por segundo al cuadrado
- hungare:
- méter per négyzetszekundum
- indonezie:
- meter per sekon kuadrat
- katalune:
- metre[s] per segon al quadrat
- nederlande:
- meter per seconde per seconde
- pole:
- metr na sekundę do kwadratu, metr na sekundę kwadrat (pot.)
- ruse:
- метр в секунду за секунду
administraj notoj
~o en kvadrata sekundo:
Mankas fontindiko.
~o en kvadrata sekundo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o en kvadrata sekundo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.