slogan/o SPV sloganoserĉi 'slogano' [slogan.0o] [slogan.0o.REK] Frapfrazo celanta agiti, varbi homojn: [li] lanĉis la sloganon „Ni fosu nian sulkon!“ por instigi al celkonscia laboro nedeflankiĝanta EeP ; la sloganoj de Aleksandro estas: futuro, progreso, modernigi ChB ; tiun koncepton resumas daŭre nia slogano „ĉiu rajtas lerni sian gepatran lingvon kaj la internacian lingvon Esperanto“ [1]; per specialaj programoj kun frapaj sloganoj allogi homojn kun specialaj interesoj [2]; Hanojo estis flagita per portretoj de Ho Ĉi Min kaj sloganoj laŭdantaj la partion [3]; reklam-slogano (de la ĵurnalo): malantaŭ ĝi sidas prudenta kapo [4]; novnazioj nokte persekutis du vjetnamojn, ĉasis ilin tra la urbeto, […] kriis malamajn sloganojn [5]; viraro krianta kontraŭ-kristanismajn sloganojn ĉirkaŭis la veturilon [6]; ekster Kebekio patriotismo en Kanado ne ekzistas, krom sloganaj vortoj de la kanada himno [7]; rezulto de la Ĝenerala Kunveno de UL estis la uzo de la slogano „unu mondo – unu lingvo – unu mono“ [8]. hura!, moto, propagandoRim.: Dum devizo reklamas principon, kiun iu grupo pretendas sekvi mem, slogano celas influi la konduton de publiko, tio inkluzivas timigon de malamiko. 1. R. Corsetti: Deklaro okaze de la tago de gepatraj lingvoj, 2006-04-252. Stefan Maul: Alarmsignalo el Italio, Monato, 1993/08, p. 53. Maryvonne kaj Bruno Robineau: Laŭ ritmo de la rizejoj, Monato, 2000/02, p. 184. Maul Stefan: Reform-fiasko, Monato, 2000/11, p. 125. Stefan Maul: Brutalaj dekstruloj, Monato, 2000/04, p. 66. Monato, A. Giridhar Rao: Misiisto-murdisto al morto kondamnita, 20047. Remigiusz Mielcarek: Enmigrintoj en ora kaĝo, Monato, 1994/01, p. 158. Monato, Lawrence Mee: La stelo, 2005 angle: slogan beloruse: слоган bulgare: слоган ĉeĥe: propagační heslo, slogan ĉine: 口号 [kǒuhào], 口號 [kǒuhào], 标语 [biāoyǔ], 標語 [biāoyǔ], 横幅标语 [héngfúbiāoyǔ], 橫幅標語 [héngfúbiāoyǔ], 广告词 [guǎnggàocí], 廣告詞 [guǎnggàocí], 座右銘 [zuòyòumíng], 座右铭 [zuòyòumíng] france: slogan germane: Losung, Wahlspruch, Schlachtruf, Slogan, Parole (Wahlspruch) hungare: jelmondat japane: スローガン [すろーがん], 標語 [ひょうご], キャッチフレーズ [きゃっちふれーず] nederlande: slogan, slagzin perse: شعار pole: slogan slovake: propagačné heslo, reklamné heslo svede: slogan ukraine: гасло, заклик sloganiserĉi 'slogani' [slogan.0i] (x) [slogan.0i.REK] Eldiri frapfrazon, prezenti kiel frapfrazon: la Pekinaj Olimpikoj sloganas „Unu Mondo, Unu Sonĝo“ [9]; la partio sloganas: „de betono al homoj“, tio signifas, ke baldaŭ malaperos kelkaj flughavenoj [10]. disfamigi, diskonigi, heroldi, reklami, manifesti, proklami, propagandi 9. Ĉina Radio Internacia: Alte ondas ĉinlingva varmiĝo..., 2008-05-1910. Monato, Hori Jasuo: Fluginte bankroten, 2010 beloruse: выкрыкваць слоган, ужываць слоган, скандаваць france: avoir pour slogan, scander (un slogan) nederlande: scanderen perse: شعار دادن pole: używać sloganów, mówić sloganami administraj notoj