*proklam/i

*proklami

(tr)
Oficiale kaj publike anonci2: proklamu liberecon en la lando por ĉiuj ĝiaj loĝantoj: jubileo ĝi estu por vi [1]; mi kaj mia filo Salomono estos proklamitaj kulpuloj [2]; ili proklamis faston kaj sidigis Naboton sur la ĉefa loko inter la popolo [3]; oni proklamis (nomumi) lin reĝo kaj sanktoleis lin [4]; kopio de la letero estis transdonota kiel leĝo en ĉiun landon kaj proklamota al ĉiuj popoloj [5]; ĝi ne havos potenculojn, kiuj povus tie proklami regnon [6]; li tuj proklamis sanktan militon kontraŭ Egipto [7]; mi en la lasta monato antaŭ la kongreso decidis proklami miajn principojn tute publike en mia kongresa parolo [8]; en Bulonjo mi tion ĉi proklamis per oficiala deklaracio, ke la esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu [9]; la papo Leono la 13a proklamis al la mondo la aŭtentikecon de la restaĵoj de Sankta Jakobo per buleo [10]; Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 22an de marto (ĉiujare) „Akvotago“ [11]; grandpotenco, kiu proklamas sin demokrata kaj kongrua kun okcidenta valorsistemo, devas toleri rigorajn kritikojn [12]. SUP:deklariVD:manifesti, reklami
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:10
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 1:21
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 21:12
4. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 11:12
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ester 3:14
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 34:12
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
8. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo.
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado en la Guildhall (Londono) en la 21a de aŭgusto 1907
10. Rafaela Urueña: Vojoj al la sankta urbo, Monato, 2000/03, p. 24
11. Evgeni Georgiev: La blua „oro” ĉiam malsufiĉos, Monato, 2000/03, p. 20
12. Monato, Stefan Maul: Sendependa, 2004
angle:
proclaim
beloruse:
праклямаваць, абвяшчаць, апавяшчаць
bulgare:
обявявам
ĉeĥe:
hlásat (učení), prohlásit, proklamovat, vyhlašovat, vyhlásit
ĉine:
宣告 [xuāngào], 宣布 [xuānbù], 宣讀 [xuāndú], 宣读 [xuāndú], 声称 [shēngchēng], 聲稱 [shēngchēng]
france:
proclamer
germane:
verkünden, ausrufen, öffentlich machen, proklamieren
hungare:
hirdet, kihirdet, kikiált, proklamál
japane:
布告する [ふこくする], 公布する [こうふする], 発布する [はっぷする], 宣言する [せんげんする], 言明する [げんめいする], 公言する [こうげんする]
nederlande:
proclameren, uitvaardigen, uitroepen
portugale:
proclamar
ruse:
провозгласить, возвестить
slovake:
prehlásiť, proklamovať, vyhlásiť
ukraine:
проголосити

proklamo

Publika, solena anonco: la prezidanto Lee Sung-man publikigis la Proklamon de Oceana Suvereneco, kiu alportis la unuan konflikton [13]; sekve de tiu militproklamo oni bastonis kaj arestis pacajn manifestaciantojn [14]; jam serĉproklamoj estis elsenditaj en la radio [15]; Proklamo de Voss [16].
Rim.: Proklamo estas deklaro de aŭtoritato, plej ofte registaro, al la ĝenerala publiko, dum la pli vastasencaj deklaro kaj manifesto povas esti farataj de iu ajn kaj ofte estas destinitaj al aparta grupo da ricevantoj. Ekzemple registaro povas deklari militon al malamika ŝtato kaj poste proklami ĝin al sia popolo kaj aliaj neŭtralaj ŝtatoj. Foje la publikigantoj de deklaro, nomas ĝin „proklamo“, por doni al si mem aŭtoritaton. [Wolfram Diestel]
13. Monato, Ma Young-tae: Tokto mankas takto, 2005
14. Monato, Filippo Franceschi: Gejoj en Moskvo, 2007
15. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La tri Magiaj Pordegoj
16. ILEI: Proklamo de Voss, 1991
angle:
proclamation
beloruse:
праклямацыя
bulgare:
прокламация
ĉeĥe:
prohlášení, vyhlášení, vyzvání
ĉine:
公告 [gōnggào], 文告 [wéngào]
france:
manifeste, proclamation
germane:
Ausrufung, Proklamation
hungare:
proklamáció
japane:
布告 [ふこく], 公布 [こうふ], 発布 [はっぷ], 宣言 [せんげん], 言明 [げんめい], 公言 [こうげん]
nederlande:
proclamatie, uitvaardiging
ruse:
прокламация
slovake:
proklamácia, vyhlásenie, vyhláška, výzva
ukraine:
проголошення, оприлюднення, оголошення, прокламація

administraj notoj