Aldoni tradukojn al ReVo:

2skandal/o

skandalo

serĉi 'skandalo'
[skanda.0o]
1.
[skanda.0o.PSI]
Indigno kaŭzata de malbonekzemplaj agoj aŭ paroloj: tiu Sedilo estas kapabla iri al la banko por fari en ĝi skandalon [1]; ne faru skandalon meze en la nokto [2]! vi ja kaŭzis grandan skandalon, faris tutan paroladon kaj volis instrui la instruistojn, ĝis ili devis forkonduki vin el la ĉambro [3]; por fini la skandalon, la bazestro fermis la kunvenon [4]. VD:kverelo, protesto, provoko, ribelo, rumoro, tumulto
2.
[skanda.0o.fifamo]
Bedaŭrinda kaj danĝera diskoniteco de iu malbona ekzemplo: tial (kia skandalo!) okazis, ke la masonistoj, lignaĵistoj kaj potistoj, […] kuraĝis en la drinkejoj ne nur plendi pri la impostoj, sed eĉ indigni kontraŭ la povo de l' pastroj [5]; mia filino, tiaj disiĝoj ne povas esti farataj sen granda skandalo [6]; por eviti ĉiun skandalon, Heleno parolis nek al Andreo, nek al sia unuanaskito pri la matena aventuro [7].
angle:
scandal
beloruse:
скандал
ĉeĥe:
ostuda, pohoršení, skandál, škandál (hovor.)
ĉine:
丑闻 [chǒuwén], 醜聞 [chǒuwén], 弊案 [bìàn]
france:
scandale
germane:
Skandal
hungare:
botrány, skandalum
japane:
スキャンダル [すきゃんだる], 醜聞 [しゅうぶん], 物議 [ぶつぎ]
nederlande:
schandaal
pole:
skandal, awantura
ruse:
скандал
slovake:
pohoršenie, výtržnosť, škandál
ukraine:
скандал, непристойний вчинок, ганьба

skandali

serĉi 'skandali'
[skanda.0i]
(tr)
Kaŭzi skandalon al iu: li ne plu daŭrigu la elmontron, por ke la malklera popolo ne skandalu [8]; jen estas kial antaŭ kelkaj tagoj mi tiel forte cin skandalis, kiam mi parolis pri la morto de mia edzo laŭ tiel malfunebra maniero [9]; nia apotekisto-kuracisto […] ĉiam skandalis kaj publike postulis, ke la indiĝenoj estu diskretaj kaj ne ŝovu sian tundran nazon en la privatan vivon de [li] [10]. VD:indigni, koleri, kvereli, protesti, tumulti
angle:
scandalize
beloruse:
скандаліць, зрабіць скандал
ĉeĥe:
budit pohoršení, ostouzet, skandalizovat, způsobit ostudu, způsobit pohoršení, způsobit skandál
ĉine:
又哭又闹 [yòukūyòunào], 又哭又鬧 [yòukūyòunào]
france:
scandaliser
germane:
einen Skandal aufziehen, eine Szene machen
hungare:
botrányt okoz
japane:
物議をかもす [ぶつぎをかもす], 憤激させる [ふんげきさせる]
nederlande:
te schande maken
pole:
awanturować się
ruse:
устроить скандал (перед кем-л., кому-л.)
slovake:
budiť pohoršenie, robiť výtržnosť
ukraine:
скандалити, бешкетувати

administraj notoj