Aldoni tradukojn al ReVo:

serb/o FK

serbo

serĉi 'serbo'
[serb.0o]
1.
[serb.0o.sxtatano]
Ŝtatano de Serbujo.
2.
[serb.0o.naciano]
Homo kun serba nacieco: Serbo el Zemlin, publikigis pazilalion kaj pazigrafion FK ; en tiu regiono loĝas plimulte bosnaj serboj, sed dum jarcentoj ili vivis kiel najbaroj de islamanoj kaj kroatoj kaj ili alkutimiĝis al diverseco kaj kuna vivo [1]; la serbokroata lingvo [2].
1. Zlatko Tišljar: Nekredeblaj malveroj, Monato, 2000/03, p. 12-13
2. Garbhan MacAoidh: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?, Monato, 2000/03, p. 23
angle:
Serbian
beloruse:
сэрб
ĉeĥe:
Srb
ĉine:
塞尔维亚人 [sāiěrwéiyàrén], 塞爾維亞人 [sāiěrwéiyàrén]
france:
Serbe (subst.)
germane:
Serbe
japane:
セルビア人 [セルビアじん]
nederlande:
Serviër
pole:
Serb
portugale:
sérvio (subst.)
slovake:
Srb
ukraine:
серб

serba

serĉi 'serba'
[serb.0a]
Rilatanta al serboj, ilia nacieco aŭ ŝtato: serbaj teroraĵoj en Kosovo [3]; tute malaperis de la librejaj bretoj la titolo „serbokroata“, sed abundas verkoj pri la serba, la kroata kaj la bosnia, nun rigardataj kaj traktataj kiel apartaj lingvoj [4].
3. Douglas Draper: Neŭtrala, Monato, 2000/03, p. 4
4. Garbhan MacAoidh: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?, Monato, 2000/03, p. 23
angle:
Serbian
beloruse:
сэрбскі
ĉeĥe:
srbský
ĉine:
[Sāi], 塞尔维亚语 [Sāiěrwéiyàyǔ], 塞爾維亞語 [Sāiěrwéiyàyǔ]
france:
serbe (adj.)
germane:
serbisch
nederlande:
Servisch
pole:
serbski
portugale:
sérvio (adj.)
slovake:
srbský
ukraine:
сербський

Serbujo RLN (CS)

serĉi 'Serbujo'
[serb.S0ujo]
[serb.S0ujo.GEOG]
GEOGPOL Ŝtato en la suda Eŭropo kun ĉefurbo Beogrado; teritorio de Respubliko Serbujo, limanta kun Albanujo, Bosnujo kaj Hercegovino, Bulgarujo, Hungarujo, Kosovo, Kroatujo, Nord-Makedonujo kaj Rumanujo: en Kroatujo aperis antaŭ la Unua mondmilito Kroata Esperantisto, La Zemuna Esperantisto kaj La Zenuma Stelo kaj, en Serbujo, Serba Esperantisto [5].
angle:
Serbia
beloruse:
Сэрбія
bulgare:
Сърбия
ĉine:
[Sāi], 塞尔维亚 [Sāiěrwéiyà], 塞爾維亞 [Sāiěrwéiyà]
france:
Serbie, République de Serbie
germane:
Serbien
indonezie:
Serbia
itale:
Serbia
nederlande:
Servië
perse:
صربستان
pole:
Serbia, Republika Serbii
portugale:
Sérvia

administraj notoj