8ruman/o PIV1

rumano

1.
Ŝtatano de Rumanujo: akra mallaŭdo kontraŭ Poloj, Rusoj, aŭ Rumanoj malplaĉis al li VivZam ; la rumanoj volis, ke la ponto staru tiel, ke trafiko inter Grekio kaj okcidenta Eŭropo pasu tra Rumanio [1].
2.
Homo kun rumana nacieco.
1. Evgeni Georgiev/pg: Nova ponto sur Danubo, Monato, 2001/01, p. 11
angle:
Romanian (subst.)
beloruse:
румын
ĉeĥe:
Rumun
france:
Roumain, Roumaine (subst.)
germane:
Rumäne
japane:
ルーマニア人 [ルーマニアじん]
nederlande:
Roemeen
portugale:
romeno (subst.)
slovake:
Rumun
tokipone:
jan pi ma Lomani
ukraine:
румун
volapuke:
Rumänan

rumana [2]

1.
Rilatanta al rumanoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: la rumana ŝtato [3]; la ŝtata rumana riverkompanio deklaris, ke se la ŝipveturado laŭ Danubo longtempe ne funkcios [4]; pli ol unu miliono da senlaboruloj, kio egalas al 9,3 centonoj de la rumana loĝantaro [5].
2.
La rumana lingvo: inter la eŭropaj lingvoj, mi trovas pli klare aŭdeblaj kaj rekoneblaj la normigitan germanan kaj la rumanan [6].
2. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, paĝo 109, Verkaro de Dro L. L. Zamenhof
3. Noticoj, Monato, 1993/09, p. 4
4. Evgeni Georgiev: Danuba ŝiptrafiko paralizita, Monato, 2000/03, p. 16
5. Noticoj, Monato, 1993/09, p. 4
6. Garbhan MacAoidh: Flugilhavaj vortoj, Monato, 2000/10, p. 22
angle:
1. Romanian (adj.) 2. Romanian (language)
beloruse:
румынскі
france:
1. roumain, roumaine (adj.) 2. roumain (langue)
germane:
rumänisch
japane:
ルーマニアの [るーまにあの]
nederlande:
Roemeens
portugale:
romeno (adj.)
tokipone:
1. pi ma Lomani 2. toki Lomani
ukraine:
румунський
volapuke:
1. Rumänik 2. Rumänapük

Rumanujo [7] (RO)

GEOGPOL Ŝtato en la centra Eŭropo; limanta kun Bulgarujo, Hungarujo, Serbujo, Moldavujo, Ukrainujo kaj Nigra Maro, kaj kun la ĉefurbo Bukareŝto: ĉar la plimulto jam de longe uzas „Rumanujo“ kaj „Bukareŝto“, kaj ĉar ekzistas nenia grava kaŭzo por tion ŝanĝi, tial mi konsilas lasi la formojn ĝisnunajn [8]; Hunor Kelemen [estis] deputito de RMDSZ en parlamento de Rumanujo [9]. SIN:Rumanio
angle:
Romania
beloruse:
Румынія
bulgare:
Румъния
france:
Roumanie
germane:
Rumänien
hungare:
Románia
indonezie:
Rumania
nederlande:
Roemenië
okcidentfrise:
Roemeenje
perse:
رومانی
pole:
Rumunia
portugale:
Romênia
tokipone:
ma Lomani
volapuke:
Rumän

administraj notoj