*sem/i UV *semi serĉi 'semi' [sem.0i] (tr) 1.[sem.0i.AGR] Enmeti semojn en la teron, por ke ili ĝermu kaj kresku: ili semis tritikon [1]; lia malamiko […] semis lolon meze de la tritiko [2]; Isaak semis en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton [3]; jen semisto eliris, por semi [4]; kion vi semas, tion vi rikoltos PrV ; nenie semata, ĉie trovata PrV . 2.[sem.0i.FIG] (figure) En multajn unuopajn lokojn meti, konigi, kreskigi: [li] semas malpacon inter fratoj [5]; buŝo de saĝuloj semas instruon [6]; kiu semas maljustaĵon, tiu rikoltos suferon [7]; kian maltrankvilon vi semas en mia koro [8]! la bankiero plenmane semis ormonerojn [9]; mara golfo, semita per multenombraj insuloj [10]; flava ebenaĵo, semita de blankaj aŭ brikokoloraj makuloj [11]. animi3, fondi2, inspiri, stimuli 1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 12:132. La Nova Testamento, Mateo 13:253. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 26:124. La Nova Testamento, Marko 4:35. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:196. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 15:77. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 22:88. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XII9. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Kvina10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII angle: sow beloruse: сеяць bulgare: сея ĉeĥe: předpona s významem"(přibližná) polovina" ĉine: 耩 [jiǎng], 播种 [bōzhǒng], 播種 [bōzhǒng], 下种 [xiàzhǒng], 下種 [xiàzhǒng] france: parsemer, semer germane: säen hispane: sembrar hungare: vet itale: seminare japane: 種をまく [たねをまく], まき散らす [まきちらす], 振りまく [ふりまく] nederlande: zaaien 2. bezaaien pole: siać, zasiać, obsiewać ruse: сеять, посеять slovake: predpona s významom "(približná) polovica" svede: så tibete: འདེབས བཏབ གདབ ཐོབ་ ukraine: сіяти *semo serĉi 'semo' [sem.0o] 1.[sem.0o.KOMUNE] Malgranda fekundaĵo, el kiu kreskos io: (figure) scienco havas semon enuan, sed frukton bonĝuan PrV . a)[sem.0o.BOT] Tiu parto de frukto, kiu elfalas post la maturiĝo, enhavanta la embrion kaj servanta por produkti novan vegetaĵon: iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formanĝis ilin [12]; la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojn [13]; l’ amaranto, kies etajn semojn, kiuj estas nek greneroj nek legomoj, ĉiu Hindo povas senpeke manĝi dum la fasto [14]; [ilia] nutraĵo grandparte dependas de radikoj, semoj de sovaĝaj plantoj, […] [15]. Rim.: Ĉe malfermfruktoj tio estas aro da semgrajnoj (papavo, pizo), ĉe fermfruktoj tio estas la tuta frukto (greno). b)[sem.0o.fekundiga] Fruktiga substanco produktata de virseksa homo, besto (spermo) aŭ vegetaĵo (poleno): li apenaŭ estis en ŝi, jam lia semo ŝprucis, kaj ŝi mokis lin plu [16]; la vento portas semojn de planto al planto kaj fekundigas ilin [17]. 2.[sem.0o.GEN] (figure) Idaro, posteulara: la semo de David [18]; el la reĝa semo (gento) de Edom [19]; ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, kaj ilian semon el inter la homidoj [20]. sango2 3.[sem.0o.komenco] (figure) Komenca manifestiĝo de io disvolviĝonta; ĝermo2: semo de sovaĝa malamo ĝermigis en la koro de la maljunulino [21]; la semo ĵetita de Zamenhof havis la tempon kreski malrapide […] la lingvo povis tiel fariĝi vere vivanta [22]; la semo de la kanto venis en mian kapon dum mi promenis [23]; unu el la ĉefaj problemoj, kiuj dum kelkaj jarcentoj okupis la antikvan filozofion […] estis la demando pri la rilato […] inter la objektoj kaj iliaj nomoj, ankaŭ en tiu ĉi sfero la grekaj sofistoj ĵetis la unuajn semojn [24]. 12. La Nova Testamento, S. Mateo 13:413. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 190714. Internacia krestomatio, La Miraklo De Purun Bhagat15. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto16. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 1417. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, Ni dankas la venton18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. reĝoj 11:3919. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. reĝoj 11:1420. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 21:1021. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Deksepa22. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono23. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo24. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto afrikanse: saad albane: farë amhare: ዘር angle: seed arabe: بذرة armene: սերմ azerbajĝane: toxum beloruse: семя bengale: বীজ birme: အစေ့ bosne: sjemena bulgare: семе ĉeĥe: semeno, semínko ĉine: 籽 [zǐ], 子粒 [zǐlì], 种子 [zhǒngzi], 種子 [zhǒngzi], 种子 [zhǒngzǐ], 種子 [zhǒngzǐ] dane: frø estone: seeme eŭske: hazia filipine: buto france: semence galege: semente germane: Samen 1.a Diaspore greke: σπόρος guĝarate: બીજ haitie: pitit pitit haŭse: iri hinde: बीज hispane: semilla hungare: mag igbe: mkpụrụ irlande: síol islande: fræ itale: seme japane: シード jave: winih jide: זוימען jorube: irugbin kanare: ಬೀಜ kartvele: თესლი kazaĥe: тұқым kekĉie: aweel kimre: hadau kirgize: тукум kmere: ពូជ koree: 씨앗 korsike: sumente kose: imbewu kroate: sjeme kurde: toxim latine: semen latve: sēkla laŭe: ເມັດພັນ litove: sėklos makedone: семе malagase: voa malaje: benih malajalame: വിത്ത് malte: żerriegħa maorie: uri marate: बी monge: noob mongole: үрийн nederlande: zaad nepale: बीउ njanĝe: mbewu okcidentfrise: sied panĝabe: ਬੀਜ paŝtue: د تخم pole: nasienie, posiew, ziarno ruande: imbuto ruse: семя samoe: fatu sinde: ٻج sinhale: බීජ skotgaele: sìol slovake: semeno, semienko slovene: seme somale: abuur ŝone: mhodzi sote: peo ea sunde: siki svahile: mbegu svede: 1.b säd taĝike: тухмӣ taje: เมล็ดพันธุ์ tamile: விதை tatare: орлык telugue: విత్తనం ukraine: насіння urdue: بیج uzbeke: urug ‘ vjetname: hạt giống zulue: inzalo semadoserĉi 'semado' [sem.0ado] [sem.0ado.AGR] Ago semi: la plugisto plugas por semado, sulkaranĝas kaj erpas sian kampon [25]; tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne ĉesiĝos [26]; (figure) malmultaj el vi konas la historion de la unuaj dek jaroj, kiuj konsistis el senfina, ŝajne tute sensukcesa semado [27]; (figure) rikolti fruktojn el aliula semado (profiti de aliula laboro, plagiati). 25. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 28:2426. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 8:2227. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907 beloruse: сяўба bulgare: сеитба ĉeĥe: osev, setba, setí ĉine: 播种 [bōchóng], 播種 [bōchóng] france: semaille germane: Aussaat, Saat japane: 種まき [たねまき] pole: zasiew slovake: osev, sejba ukraine: сівба *dissemi [28]serĉi 'dissemi' [sem.dis0i] (tr) [sem.dis0i.FIG] (figure) Disvastigi, dismeti en multajn malproksimajn lokojn: la unua el la tri jaroj, dum kiuj mi kulturis grenon, mi ĝin dissemis tro malfrue [29]; (figure) mi dissemos ilin inter popoloj, kiujn ne konos ili (vd diasporo) [30]; oazoj dissemitaj en la dezerto [31]; li aktive dissemis kristanismon [32]; tiu negativismo ne meritus eĉ mencion, se ĝi ne disrompus la konkordon kaj dissemus defetismon [33]. disŝuti 28. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro, dis'29. Daniel Defo, trad. Pastro A. Krafft: Robinsono Kruso, Parto III30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 9:1631. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro VIII32. Monato, Alice Liu: Misiisto, marŝado kaj detenanta mano, 201533. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto angle: disseminate, scatter beloruse: расьсейваць, распаўсюўджваць bulgare: разпръсвам ĉeĥe: rozptýlit, roztrousit france: disséminer germane: aussäen hispane: diseminar itale: disseminare japane: ばらまく, まき散らす [まきちらす] pole: rozsiewać, rozpowszechniać ruse: рассеять, рассеивать, распространить, распространять slovake: rozosiať, vysiať ukraine: розсівати prisemiserĉi 'prisemi' [sem.pri0i] (tr) 1.[sem.pri0i.AGR] Provi fekundigi per semoj: dum ses jaroj prisemu vian kampon [34]. la fenestroj […] glaciiĝas tiel mirinde, kvazaŭ ili estus prisemitaj per floroj [35]. 2.[sem.pri0i.FIG] (figure) Disigi tra la spaco de...: vizaĝo […] oranĝeflava kaj prisemita per ruĝaj ulceroj [36]; la padoj estis prisemitaj per grandaj diverskoloraj ŝtonoj [37]. 34. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:335. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino36. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro II37. A. Pogorelskij, trad. A. Ĥiĵnjak: Nigra kokino, [vidita en 2015] beloruse: засейваць, засяваць ĉeĥe: osít, sít, vysévat, zasít france: 1. ensemencer 2. parsemer germane: besäen, übersäen japane: 種をまく [たねをまく], ばらまく pole: obsiać slovake: posiať, siať, zasiať ukraine: обсіювати, засіювати flugsemoserĉi 'flugsemo' [sem.flug0o] [sem.flug0o.BOT] Semo havanta rigidan flugilon, per kiu ĝi glisas laŭ vento: tiu arbo poste ĉiujare denove eksplodos en milojn da tiaj mirindaj flugsemoj [38]. 38. V. Ošlak: Filozofii subtende, 2000 france: graine ailée germane: Flugsamen pole: nasiono skrzydlate hoksemoserĉi 'hoksemo' [sem.hok0o] [sem.hok0o.BOT] Semo havanta hokon, per kiu ĝi kroĉiĝas al felo de pasanta besto: malmultaj rilatoj estas pli okulfrapaj ol la adaptiĝo de hoksemoj por transportiĝo per la lano aŭ felo de kvarpieduloj [39]. 39. Ĉarlz Darvin, trad. Klivo Lendon: La Origino de Specioj, ĉapitro 12a france: graine à crochet germane: Kletthafter, Klettfrucht pole: nasiono haczykowate semoplantojserĉi 'semoplantoj' [sem.0oplantoj] [sem.0oplantoj.BOT] floroplantoj beloruse: насенныя расьліны bulgare: семенни растения ĉine: 种子植物 [zhǒngzizhíwù], 種子植物 [zhǒngzizhíwù] france: phanérogames, plantes à fleurs, spermaphytes germane: Samenpflanzen hungare: magvas növények pole: rośliny nasienne administraj notoj ~oplantoj: Mankas dua fontindiko. ~oplantoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.