Aldoni tradukojn al ReVo:

1reklam/i EE

reklami

serĉi 'reklami'
[reklam.0i]
(tr)
1.
[reklam.0i.EKON]
Komercocele anonci, laŭdi kaj rekomendi al la publiko por pligrandigi vendojn, varbi subtenantojn ktp: reklami ion, pri, por io; ekfulmantaj lumoj reklamas la novajn stelojn de la kino VaK ; en la kolosaj vitrinoj brilas juvelaĵoj, moviĝas reklamataj modeloj, susuras, kiel falanta akvo, silkoj Metrop ; ĉu mi ne estas animvidisto? […] vi mem reklamas ĉie, ke antaŭ mi la animo estas malfermita libro SatirRak ; la standoj reklamis la servojn de la telefonkompanio [1]; sur la flugmaŝino estis reklamataj produktaĵoj de tabakfirmao [2]; [ili] uzas la interreton por reklami sin [3].
Rim.: Ne konfuzu kun reklamacii.
VD:varbi, anonci2, proklami, disfamigi, distrumpeti, tamtami
2.
[reklam.0i.pretendi]
(evitinde) Pretendi 1: ili […] reklamas la rajton uzi sian propran lingvon [4].
1. Last: Bona reklam(aci)o, Monato, jaro 2002:4, p. 16a
2. Laimius Stražnickas/pg: (sen titolo), Monato, 2001/01, p. 10
3. Ionel Oneț: Pri kaldronoj kaj potoj: ĉu ambaŭ kotaj?, Monato, 2000/07, p. 6
4. Garbhan MacAoidh: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj, Monato, 2000/06, p. 14
beloruse:
рэклямаваць
ĉine:
做广告 [zuòguǎnggào], 做廣告 [zuòguǎnggào], 推銷 [tuīxiāo], 推销 [tuīxiāo]
france:
faire l'article, faire la publicité de, promouvoir (commerce), vanter sa marchandise
germane:
bewerben, Werbung machen, Reklame machen
hispane:
publicitar, hacer publicidad, hacer propaganda
hungare:
hirdet, reklámoz
japane:
広告をする [こうこくをする], 宣伝する [せんでんする]
pole:
reklamować, afiszować, ogłaszać
portugale:
propagandear
ruse:
рекламировать
ukraine:
рекламувати

reklamo

serĉi 'reklamo'
[reklam.0o]
[reklam.0o.EKON]
EKON Alvoko (ado aŭ aĵo) al la publiko per ĉiuspecaj rimedoj por laŭdi kaj rekomendi komercaĵon, entreprenon aŭ aferon: fari reklamon al la lingvo internacia EE ; la Volapükistoj havis por sia agitado grandajn rimedojn kaj agadis per la plej vasta, pure Amerika reklamo EE ; mi ĵus vidis reklamon pri aŭtentika ĵurasparka sukceno [5]; en multaj urboj videblas reklamtabuloj por varbi laboristojn, ĉar tiuj mankas al preskaŭ ĉiuj kompanioj [6]; en televidaj reklamoj, oni kutime prezentas domojn hele lumigitajn [7]. VD:admono, ŝildo3.a
5. Marjorie Boulton: Dinomanio, Monato, 1994/02, p. 16
6. Monato, Xu Jinming: Labor-merkato malfacila, 2014
7. R. Rotsaert: Nehaltigeblaj prezaltiĝoj, Monato, 2000:11, p. 8a
angle:
advertisement ~tabulo: billboard.
beloruse:
рэкляма (дзеяньне)
ĉeĥe:
propagace, reklama
ĉine:
广告 [guǎnggào], 廣告 [guǎnggào], 平面广告 [píngmiànguǎnggào], 平面廣告 [píngmiànguǎnggào]
france:
réclame, pub, publicité ~tabulo: affichage.
germane:
Werbung, Reklame ~tabulo: Werbetafel, Plakatwand.
hispane:
publicidad, propaganda, reclamo
hungare:
hirdetés, reklám
japane:
広告 [こうこく], 宣伝 [せんでん], コマーシャル
malaje:
iklan
nederlande:
reclame
pole:
reklama, ogłoszenie
rumane:
publicitate, reclama
ruse:
реклама
slovake:
reklama
svede:
reklam
ukraine:
реклама

reklamilo

serĉi 'reklamilo'
[reklam.0ilo]
Io, kio altiras la atenton por reklamado, per kio oni reklamas: reklamilo pri 16-voluma verkaro de Lenin EeP ; ambaŭ oficiale okupiĝis pri eldonado de diversaj reklamiloj kaj revuoj [8]; lumreklamiloj [9]; nigre vestitaj homreklamiloj por Kontakto Kon11 ; Stefano havis brilan ideon: signi la vojon per glureklamiloj, da kiuj li sciis ke li povos ricevi stokon en apuda oficejo ChR .
beloruse:
рэклямная брашура, рэклямная ўлётка, рэклямны плякат, расьцяжка (рэклямная), банэр, рэкляма (носьбіт)
ĉine:
中間物 [zhōngjiànwù], 中间物 [zhōngjiànwù], 大众传媒 [dàzhòngchuánméi], 大眾傳媒 [dàzhòngchuánméi], 媒介物 [méijièwù], 广告媒介 [guǎnggàoméijiè], 廣告媒介 [guǎnggàoméijiè], 通訊媒體 [tōngxùnméitǐ], 通讯媒体 [tōngxùnméitǐ], 灵媒 [língméi], 靈媒 [língméi]
germane:
Werbeträger lum~ilo: Leuchtreklame. hom~ilo: Sandwich-Man. glu~ilo: Werbeaufkleber.
japane:
広告ビラ [こうこくビラ], 広告物 [こうこくぶつ]
pole:
baner, reklamówka
ukraine:
рекламний проспект (і т.п.)

reklamisto

serĉi 'reklamisto'
[reklam.0isto]
[reklam.0isto.EKON]
EKON Profesia helpanto al vendado per diskonigo, laŭdado, reklamado de komercaĵo aŭ afero per ĉiaj komunikrimedoj: eksmodiĝo kaŭzata de reklamistoj MMa ; sufiĉas, ke tre eta proporcio de celitoj respondu, por pagi la laboron de la reklamistoj [10]; aĉ', mi revis esti poeto, kaj nun vidu ... reklamisto [11]! VD:varbisto
10. Monato, Franck Arnaud: Kia solvo por rubpoŝto?, 2003
11. A. García Fumero: Kuraĝo, Monato, 2002:2, p. 23–25a
beloruse:
рэкляміст
france:
publicitaire (subst.)
germane:
Werbefachfrau, Werbefachmann
hispane:
publicitario, publicista, propagandista
hungare:
reklámszakember, hirdetési szakember
pole:
specjalista do spraw reklamy, reklamodawca
ruse:
рекламист, рекламщик

administraj notoj